Sed, se ne ekzistas rigidaj tiurilataj reguloj, ekzistas tamen unu ĝenerala kaj tre grava: la vesto de la oratoro devas nepre esti konforma al la karaktero de parolado. La karaktero de la parolado dependas ne nur de tio, kion la oratoro deziras diri, sed ankaŭ de tio kiel li ĝin diros, kie li parolos, kia estos la publiko. Kelkfoje la karaktero estas evidenta. Se temas, ekzemple, pri funebra parolado, la oratoro vestos sin malhele laŭ la kutimo de la loko. Se temas pri granda, amasa popol- kunveno sur placo, li certe ne surmetos frakon. Ofte okazas, ke la oratoro ne konas sufiĉe precize la karakteron de la parolado. Li, sendube, scias, ke li parolos pri difinita temo, sed li konas nek la lokon de la parolado, nek la konsiston de la publiko, nek ĝian nombron, nek la opinion de la publiko pri la karaktero de la parolado. Tio multfoje okazas al oratoro, kies paroladon organizas la aliaj, aŭ kiu vizitas ian kongreson, kunvenon k.s. Post la alveno en la salonon, la oratoro, obser- vante la ejon kaj la publikon, facile povas adapti la manieron de sia eksplikado al la cirkonstancoj, sed malfacile li povas ŝangi sian vestaĵon. Kaj povas okazi, ke la karakteron de la parolado li taksis alie ol la publiko. Atendante, ekzemple, pli-malpli amikecan rondon, li vestis sin hele, senĝene. Sed la publiko komprenis la aferon alie, kaj la aŭskultantoj surmetis solenajn, malhelajn vestojn. Tia situacio estas tre malagrabla. Same malagrabla estas la inversa situacio: la
165
oratoro vestis sin solene, sed la publiko surmetis ĉiutagajn, laborajn vestaĵojn.
Kiajn malagrablaĵojn povas kaŭzi nekonvena vestaĵo, montru jena ekzemplo:
Dum grava internacia lingvista kongreso, kiun partoprenis multaj sciencistoj el diversaj landoj, la ĉeestantoj estis tre digne vestitaj. Multaj havis nigrajn vestaĵojn, aliaj malhelajn. Ĉiuj, kompreneble, portis kravatojn. Juna homo, vestita en tola pantalono, sen jako, sen kravato, kun mallongaj ĉemiz- manikoj, deziris paroli por Esperanto (bedaŭrinde!). La prezidanto, vidinte lin en tia "uniformo", forprenis al li la parolon tuj post kelkaj frazoj. Tio estis malagrabla ne nur por la parolinto, sed tre neoportuna ankaŭ por la afero, kiun li deziras defendi! Tiu juna homo ne konsciis pri la graveco de la vestoj. Li ne komprenis, ke en tia vestaĵo oni tre taŭge povas paroli en junulara, kamaradeca kunveno, sed ne dum
kongreso de sciencistoj!
Se la oratoro ne konas la karakteron de la parolado, li klopodu informiĝi. Li vizitu la ejon, li demandu pri la supozita konsisto de la publiko, pri ĝia nombro. Li ankaŭ informiĝu pri la loka kutimo koncerne la vestaĵon en similaj okazoj. Surbaze de tiuj esploroj, li decidu kiel li vestos sin. Oni komprenu bone: ne temas ĉi tie pri iaj modaj kapricoj, sed pri la dececo de la aspekto. Plej ofte sufiĉas elekti inter nur du vestaĵoj : la solena kaj la ĉiutaga. Almenaŭ por la viroj ! La virinoj havos pli grandajn elektoeblecojn. Sed al ili ne estas necese doni apartajn tiurilatajn konsilojn!
166
ĈAPITRO X
INTELEKTAJ ECOJ DE LA ORATORO
I. ĜENERALA KAJ SPECIALA KULTUROJ
La tasko de la oratoro estas paroli publike pri aferoj al li konataj. Ne ekzistas oratoro, kiu povus paroli pri ĉiu ajn temo, ĉar, tute simple, en epoko de granda kaj ĉiuflanka evoluo de la scio, ne povas troviĝi homo, kiu scias ĉion. Tamen, la oratoro, pli ol la aliaj personoj, havas la okazon ne nur paroli en plej diversaj cirkonstancoj kaj pri plej diversaj temoj, sed, eĉ se li parolas pri aferoj el sia fako, li tre ofte estas devigata tuŝi ankaŭ aliajn branĉojn.
Tial ĉiu vera oratoro devas konstante klopodadi larĝigi sian scion. Li devas sekvi la publikan vivon de sia lando, la inter- naciajn rilatojn, la akiraĵojn de ĉiuj branĉoj de la scienco, la nacian kaj mondan literaturojn, la evoluon de la filozofio, de ĉiuj artobranĉoj. Mallonge, la oratoro senĉese larĝigu sian ĝeneralan kulturon. Se li ne povas ĉion scii, kio, ja, estas komprenebla, li sciu almenaŭ kie li povas ekscii. Li, do, estu bone orientita en ĉiuj branĉoj de la scienco, filozofio kaj arto.
Oratoro kun larĝa ĝenerala kulturo preskaŭ neniam estas embarasita. Preparante sian paroladon, li, se necese, facile trovas la fontojn, el kiuj li ĉerpos novan specialan scion. Se advokato, ekzemple, estas devigata pritrakti la demandon de kaŭzeco inter la vundo kaj la morto de la viktimo, por pruvi,
167
ke la viktimo ne mortis pro la ricevita vundo, sed pro alia kaŭzo, li devas trastudi gravan parton de alia fako, de fako, kiu ne estas la lia, nome de medicino. Li, kompreneble, ne fariĝos tial specialisto pri la koncerna medicinbranĉo, sed li povos fari taŭgajn demandojn al la ekspertizistoj, li povos en sia parolado konvene argumentadi ankaŭ pri tiu punkto. La ĝenerala kulturo helpos al li orientiĝi sur nekonata kampo, ĝi indikos al li la fontojn de la nova speciala scio, kiun li bezonas por la konkreta parolado.