Centoj da amerikaj lingvoj - diras A. Meillet - ne proksimiĝis unuj al la aliaj, ĉar la plej granda parto de la kontinento ne estis dense loĝata kaj tial la unuopaj grupoj estis izolitaj (82
). La samo validas por kiu ajn alia regiono. Se la homgrupoj vivas izolite, dividite en malgrandaj komunaĵoj, kun malmulte da rilatoj inter si, ili kreas siajn proprajn lingvojn, kiuj ne estas konataj ekster la koncerna lingva komunaĵo.Tia, do, estas la diferenciga rolo de la geografia faktoro,
Vidu piednoton (22).
Mario A. Pei, verko cit. sub (74), p. 454.
A. Meillet, verko cit. sub (70), p. 116.
75
precipe en la pli malaltaj stadioj de la civilizo kaj de la lingvo. La fakto, ke sur tiu malalta nivelo la geografia faktoro kune kun la aliaj diferencigaj elementoj, havas tiel efikan disigan signifon, prezentas plian apogon al la koncepto, ke la unua formiĝo de la lingvoj en tempoj tre malproksimaj, kiam ĉiuj diferencigaj faktoroj havis ankoraŭ pli grandan efikon, estis karakterizita de senfina varieco.
(b) EKONOMIAJ-SOCIAJ FAKTOROJ. - Oni povas
distingi plurajn faktorojn, apartenantajn al tiu ĉi grupo. Jen la plej gravaj:
(i)
La kasta socio de antikva Hindio prezentas tipan ekzemplon de preskaŭ kompleta kasta izoliteco. Tial en Hindio la kastoj havis siajn apartajn lingvojn komencante per la supera kasto de bramanoj, kiuj parolis sanskrite, ĝis la malsupraj tavoloj, troviĝantaj ekster la kastoj, kiuj parolis diversajn prakritajn dialektojn. En la dravidaj lingvoj de suda Hindio kaj norda Cejlono eĉ la genro ne estas formata surbaze de la sekso, sed laŭ la kasto: "superaj" aŭ "malsuperaj" estuloj, tiel ke la virinoj, kaj eĉ la diinoj, troviĝas en la rango de la lastaj, en la sama kategorio kun la senvivaj objektoj (83
).La latina lingvo estis en la komenco fakte la lingvo de la patricioj en Romo. Pritraktinte la formiĝon de tiu lingvo, Max Mьller konkludis:
"Se la plebanoj estus superregintaj anstataŭ la patricioj, 1a latina estus estinta tre diferenca de tiu, kiu troviĝas ĉe Cicerono (84
).Mario A. Pei, verko cit. sub (74), p. 33.
Max Mьller, verko cit. sub (23), p. 60.
76
Similan fenomenon oni rimarkas en la feŭda mezepoka Eŭropo. La reganta feŭda klaso de la nobelaro, la eklezio kaj la scienco estis la socia portanto de la mezepoka latina, dum la servutulaj popolamasoj parolis plej diversajn lingvojn kaj dialektojn.
En Anglio, post la normanda konkero, la reganta klaso parolis la francan normandan lingvon, dum la kamparanoj kaj metiistoj plue parolis saksajn lingvojn dum kelka tempo.
En la moderna epoko, pro la fakto, ke la diversaj socitavoloj estas malpli izolitaj unuj de la aliaj, kiel ankaŭ pro la influo kaj ĉiam pli granda signifo de la unuecigaj faktoroj, la klasa faktoro ne plu ludas tian rolon, ke ĝi povus krei tute apartajn lingvojn. Estus, tamen, eraro pensi, ke ĝia influo tute perdiĝis. La diversaj socitavoloj havas ofte la tendencon amasiĝi en apartaj kvartaloj, tiel ke ankaŭ el teritoria vidpunkto ili estas dividitaj. La rilatoj inter ili fariĝas en tiuj okazoj nur eksteraj, formalaj kaj maloftaj. La konsekvenco estas, ke ankaŭ la lingvaj esprimoj de tiuj grupoj sufiĉe diferencas. Observante la lingvon de la burĝaro kaj tiun de la laboristaro en Londono, en Parizo aŭ en kiu ajn alia granda urbo, oni facile povas rimarki, ke la distanco inter ili estas nek mal- granda nek sensignifa. "Ekzistas klasoj kaj subklasoj, ĉiu kun
85
siaj lingvaj apartajoj" - diras A. Meillet ( ).
Margaret Schlauch skribis jenon pri la londona
"En la kadro de la angle parolanta mondo verŝajne la plej akra kontrasto estas trovebla inter la
Marr certe eraris, kiam li troigis la influon de la klaso al la lingvo, sed estas same tiel erare nei ĝian pli aŭ malpli grandan rolon en la evoluo de la lingvo, depende de la kon- kreta strukturo de la koncerna socia grupo. Por citi anko-
Lingvoj), London, 1949, pp. 261-262. A1 la supra citaĵo oni povus nur aldoni, ke tiu "kontrasto" estas tia, ke neniu persono, kiu konas nur la literaturan anglan lingvon - eĉ ne Angloj mem - povas kompreni la londonan
77
raŭfoje Meillet: "Ĉiu socia diferenciĝo havas ŝancon esprimiĝi kiel lingva diferenciĝo" (87
).