Tiu lingvo de Adamo kaj Eva ( ) kaj ilia posteularo estis unueca sur la tuta terglobo. Nur poste, en la tempo de la provo konstrui la turon de Babelo, ĝi estis, pro puno, konfuzita kaj la homoj tial komencis paroli multajn lingvojn:
"Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero Kaj
la Eternulo malleviĝis, por vidi la urbon kaj la turon, kiujn konstruis la homidoj. Kaj la Eternulo diris: Jen estas unu popolo, kaj unu lingvon ili ĉiuj havas; kaj jen, kion ili komencis fari, kaj ili ne estos malhelpataj en ĉio, kion ili decidis fari. Ni malleviĝu do, kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia. Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la supraĵon de la tuta tero, kaj ili ĉesis konstrui la urbon. . . " (4
).Estas tute nature, ke sub la influo de la kristanismo oni konsideris la lingvon de la „elektita popolo" supera al ĉiuj
Por eviti ĉiun konfuzon, mi prefere uzas la finaĵon -a por la virinaj nomoj. Zamenhof mem uzis tiun formon (Marta). Vidu, cetere, pri tio la tre interesan studon de K. Kalocsay en Lingvo-Stilo-Formo, Budapest, 1931, p. 81. Por la propraj kaj geografiaj nomoj mi uzis la formojn, kiuj troviĝas en la bonega
Genezo 11, 1, 5-9.
20
aliaj (5
). Tiel, bazante sin sur la Biblio, la unuaj opinioj - pli precize: religiaj kredoj aŭ mistikaj, nesciencaj hipotezoj - asertis, ke la hebrea estas la pralingvo, el kiu fontis ĉiuj postaj lingvoj ĝis la hodiaŭa tago. S-kta Hieronimo, ekzemple, diris laŭvorte: "La tuta antikveco pruvas, ke la lingvo hebrea, en kiu estis skribita la Malnova Testamento, estis la komenco de ĉiuj homaj lingvoj".La ideo, konfirmita de la Ekleziaj Patroj, ke la hebrea - la lingvo de la revelacio - estas la pralingvo de la homaro, regis la mensojn dum jarcentoj. Eĉ Dante en sia verko
Estas preskaŭ nekredeble kiajn argumentojn kaj ruzaĵojn oni aplikadis por pruvi la koneksecon de la eŭropaj lingvoj kun la hebrea. Ĉiu hazarda simileco estis prezentata kiel pruvo, ke la lingvoj de Eŭropo devenas de la hebrea. Oni ne hezitis utiligi permutojn de sonoj aŭ de literoj, se la du komparataj vortoj havis ian ajn sencan ligon. Eĉ la fakto, ke la hebrea lingvo estas skribata de dekstre maldekstren, dum en la eŭropaj lingvoj oni skribas de maldekstre dekstren, estis konsiderata kiel sufiĉa pravigo por la plej perfortaj transmetoj de literoj en la etimologiaj klarigoj ().
La unuaj burĝonoj de la formiĝanta naciismo rezultigis
Estas interese rimarkigi, ke ankaŭ en la postaj epokoj diversaj "elektitaj popoloj" akcentadis la "superecon" de sia respektiva lingvo. Ne estis kaj ne estas malofta la absurda postulo, ke pro tiuj kvazaŭaj "superaj kvalitoj" tiu aŭ alia lingvo devus fariĝi la komuna lingvo por la internaciaj rilatoj.
Pierfrancesco Giambullari, Origine della Lingua Fiorentina (Origino de la Florenca Lingvo), in Fiorenza, 1569, precipe p. 7.
Laŭ Otto Jespersen, Language - Its Nature, Development and Origine (Lingvo - Ĝia Naturo, Evoluo kaj Origino), deka represo, London, 1954, p. 21.
21
novajn "teoriojn". Iu Hispano romantike asertadis fine de la 16-a jarcento, ke la lingvo de Adamo estis la - baska. Goropius pruvadis en verko, publikigita en Antverpeno en 1580 ke nur la nederlanda lingvo povis esti tiu, per kiu oni
о
parolis en la tera paradizo ( ). Alia tiaspeca "lingvisto", A. Kempe, deziris esti iom pli justa. Laŭ li, tri lingvoj estis parolataj aŭ almenaŭ komprenataj, de la unuaj homoj: Dio parolis al Adamo svede, Adamo respondadis al li dane, dum la serpento tentis Evan (ĉu komplimente aŭ ofende por la Francoj?) en la lingvo - franca (9
).Ankaŭ aliaj lingvoj estis prezentataj kiel la pralingvoj de la homaro. John Webb of Butleigh montradis en verko, publikigita en Londono en 1678, "la probablon, ke la lingvo de Ĉinio estis la origina lingvo parolata tra la tuta mondo antaŭ la konfuzo de Babelo". Alia aŭtoro, Philippe Masson, rilatigis la ĉinan lingvon al la lingvo de la Biblio. Fine de
la 19-a jarcento troviĝis aŭtoro - generalo Frey - kiu proklamis la anaman kiel "la patrinon de la lingvoj" (10
).