gramatikon de la ĝermanaj lingvoj sub la titolo "Germana Gramatiko" (Deutsche Grammatik), kies unua volumo aperis en la jaro 1819 (18
). Grimm estis admiranto de la popollingvo. Li emfazis la gravecon de ĉiu, eĉ de la plej malgranda dialekto. Grimm famiĝis ankaŭ pro sia leĝo pri transformiĝo de kelkaj konsonantoj en la greka, gota kaj altgermana lingvoj. Kvankam tiu leĝo, kiu laŭ Otto Jespersen devus fakte esti nomata "Lego de Rask" pro la efektivaj meritojFranz Bopp, Ьber die Conjugationssystem der Sanskritsprache in Vergleichung mit jenem der Griechischen, Lateineschen, Persischen und Germanischen Sprache, Frankfurt am Main, 1816.
Vergleichende Grammatik des Sanskrit, Send, Armenischen, Griechischen, Latemischen, Litauischen, Altslawischen, Gotischen und Deutschen.
La dua, komplete refarita eldono estis publikigita en 1822. Ĉiuj kvar volumoj estis finitaj en 1837.
25
de la dana lingvisto sur tiu kampo, montriĝis poste neap- likebla en pluraj kazoj, tamen la tiurilataj laboroj de Rask kaj Grimm signifis plian kontribuon al la lingvoscienco.
En la jaro 1818 estis publikigita la verko de Rasmus Rask pri la malnova norda lingvo, aŭ pri la origino de la islanda lingvo. Rask prezentis eksterordinare korektan komparan gramatikon de la gotaj, slavaj, litova, latina kaj greka lingvoj. Kvankam li ne konis sanskriton kaj ne pritraktis ĝin en sia verko, tamen li esprimis la penson, ke la persa kaj hinda lingvoj povus esti la malproksimaj fontoj de la islanda tra la greka. Rask donis ankaŭ la plej kompletan kaj plej klaran dividon de la hindeŭropaj lingvoj kaj montris kial la diversaj lingvoj apartenas al iu grupo kaj kiujn rilatojn ili havas inter si. Tiu lia divido restis por multaj jaroj la plej bona. Otto Jespersen esprimas sin jene pri la verko de Rask:
„Se oni estus publikiginta ĝin, kiam ĝi estis finita, kaj speciale se en lingvo pli konata ol la dana, Rask povus esti facile konsiderata kiel la fondinto de la moderna lingvoscienco, ĉar lia verko enhavas la plej bonan eksponon de la vera metodo de lingvistika esploro kiu estis skribita en la unua duono de la deknaŭa jarcento kaj li aplikas tiun metodon al la solvo de longa serio da gravaj demandoj" ([3]).
De tiam la scienco pri la lingvo rapide floris en ĉiuj landoj. Multaj gramatikoj de vivantaj kaj mortintaj lingvoj estis verkitaj. Gravaj komparaj studoj estis entreprenitaj. Lingvoj de malgrandaj gentoj kaj de primitivaj triboj estis esploritaj.
Ankaŭ la ĝenerala lingvistiko faris konsiderindan pro- greson. Ekestis pluraj lingvoteorioj, formiĝis kelkaj apartaj skoloj. Menciindaj estas la naturisma-biologia koncepto de August Schleicher, la psikologia direkto de H. Steinthal, la skolo de la t.n. "junaj gramatikistoj" formita ĉefe en la Universitato de Leipzig, la teorio de F. de Saussure kaj la sociologia direkto de liaj du grandaj sekvantoj A. Meillet kaj J. Vendryиs, la t.n. skolo "vortoj kaj objektoj", kies plej elstara reprezentanto estis la granda lingvisto Hugo Schuchardt, la neolingvistika direkto de Giuliano Bonfante aperaĵoj de la naturo ([4]). Li eksplikis la genezon de la hindeŭropaj lingvoj en formo de genealogia arbo: de la origina lingvo, prezentita kiel trunko, elkreskas branĉoj, kiuj siavice disiĝas en formo de branĉetoj donante fine la nunajn hindeŭropajn lingvojn. Schleicher provis rekon- strui tiun iaman komunan hindeŭropan aŭ arjan lingvon kaj eĉ verkis mallongan fablon en ĝi. Aliaj lingvistoj sekvis la
"Ni povas koncepti ne nur la originon de la lingvo, sed ankaŭ ĝian necesan disrompiĝon; kaj ni komprenas, ke neniu kvanto da variaĵoj en la materiaj kaj formaj elementoj de la lingvo kontraŭdiras al la supozita sola komuna fonto. La lingvoscienco kondukas nin tiel al la plej alta supro, de kie ni vidas la komenciĝon mem de la homvivo sur la tero kaj kie la vortoj,
"oni povas diri, ke ni uzas la samajn vortojn, kiuj iam eliris el la buŝo de la dia kreaĵo" ([5]).
La saman monogenezan koncepton pri la ekesto de la lingvo havas multaj aliaj pli aŭ malpli signifaj aŭtoroj. El ili estas aparte karakteriza, pro sia mistikisma radikaleco, la itala lingvisto Alfredo Trombetti. Bagateligante tutan aron da lingvoj, li kuraĝe provas konvinki:
"Ĉar la esploroj, kiujn mi ĝis nun povis fari pri la amerikaj lingvoj, sufiĉas por evidentigi ilian reciprokan koneksecon kaj la malproksiman koneksecon kun la lingvoj de Orienta Azio, mi larĝigas mian konkludon al la aserto, ke la homa lingvo havas unuecan aŭ monogenezan originon" ([6]).