Estus granda eraro pensi, ke hodiaŭ ne plu estas troveblaj tiaspecaj asertoj. Turka lingvista kongreso, okazinta en 1934, okupiĝis pri tute serioza argumentado, ke la turka lingvo troviĝas en la radiko de ĉiuj lingvoj, ĉar ĉiuj vortoj devenas de
Ioannes Goropius Becanus, Hermathena, publikigita en la verko Opera Ioannis Coropii, Becani. . . (Verkoj de Ioannes Goropius Becanus ), redaktita de Laevinus Torrentius, Antverpiae, 1580.
Laŭ Federico Garlanda,
Laŭ
Laŭ la verko de Mario Pei citita sub (9), p. 18.
22
estis skribita de Irlandanoj kaj ke la hebrea estas nur dia- lekto de la kelta ([1]).
Oni povus vicigi ankoraŭ multajn tiajn aŭ similajn opi- niojn. La kelkaj cititaj, tamen, sufiĉas por montri ĝis kiu grado oni vagis kaj eĉ nuntempe ankoraŭ kelkfoje vagas en la mallumo de plena nescio.
2. KOMENCIĜOJ DE SCIENCA PRITRAKTO
La granda scienculo G. W. F. Leibniz akre atakis la hipote- zon pri la deveno de la lingvoj el la hebrea. Li esprimis la opinion, ke la lingvoj de la plej granda parto de Eŭropo, de Azio kaj de Egiptio havas sian fonton en unu sama origina lingvo. Leibniz ankaŭ atentigis, ke la prilingvaj esploroj kaj teoriaj konkludoj devus baziĝi sur la faktoj. Laŭ lia instigo Petro la Granda komencis kolektadi specimenojn de diversaj lingvoj sur la teritorio de la Rusa Imperio (13
).Grandan meriton por la naskiĝonta lingvoscienco havas Johann Gottfried Herder, unu el la plej profundaj pensuloj pri la "Origino de la Lingvo" (1772) li forte atakis la tiaman ĝeneralan opinion, ke la lingvo ne povis esti "inventita" de la homo, sed ke ĝi estis rekta donaco de Dio. Tre interesa estas lia pruvado. Unu el la ĉefaj kaj la plej fortaj argumen- toj de Herder estas, ke, se la lingvo estus kreita de Dio, ĝi devus esti multe pli logika, pli racia ol ĝi fakte estas. En la ekzistantaj lingvoj troviĝas tiom da ĥaoso kaj multaj aspektoj estas tiel malbone aranĝitaj, ke la lingvo certe devas esti produkto de la homo (14
).La alvoko de Leibniz kaj la penso de Herder restis, tamen, ankoraŭ kelkan tempon sen rimarkindaj rezultoj. Nur komence de la 19-a jarcento, precipe post la "malkovro" de sanskrito ([2]) kaj la naskiĝo de la kompara lingsvoscienco, ekestis la unuaj vere seriozaj klopodoj solvi la lingvan enigmon per sciencaj metodoj.
La naskiĝo de lingvistiko kiel vera scienco en la moderna senco de la vorto estas ligita al kvar grandaj nomoj - unu Dano kaj tri Germanoj -, kiuj preskaŭ samtempe aplikis la komparan-historian metodon al la lingvaj esploroj.
Friedrich von Schlegel, prave konsiderata kiel la patro de la lingvoscienco esprimis en sia verko "Pri la Lingvo kaj Saĝo de la Hindoj"
Alia granda lingvisto, Franz Bopp, kun relative granda precizeco establis la komunajn trajtojn de la t.n. hindeŭropaj lingvoj. En sia unua verko "Pri la Konjugacia Sistemo de Sanskrito en Komparo kun tiuj de la Greka, Latina, Persa kaj Germana Lingvoj" (16
), Bopp montris la proksimecon de sanskrito al la lingvoj de Eŭropo kaj per tio kreis la bazon por la postaj studoj de la kompara gramatiko de la eŭropaj lingvoj. Lia ĉefverko estas la impona "Kompara Gramatiko de la Sanskrita, Zenda, Armena, Greka, Latina, Litova, Malnovslava, Gota kaj Germana Lingvoj" (17), kiun li eldona- dis dum preskaŭ dudek jaroj, de 1833 ĝis 1849. En tiu verkego Bopp publikigis la rezultojn de siaj komparaj studoj pri la menciitaj lingvoj. Li ne opiniis, ke la greka, latina kaj aliaj eŭropaj lingvoj devenas de sanskrito, sed, male, li konsideris ĉiujn tiujn lingvojn kiel postajn variaĵojn de unu sama origina komuna lingvo.Fine, Jacob Grimm, la lasta el la granda germana lingvo- scienca triopo, verkis imponan historian kaj komparan