Читаем Retoriko полностью

Trombetti starigas ankaŭ la demandon kia estis tiu unueca pralingvo. La respondon, kompreneble, li evitas, ĉar nek li, nek iu ajn alia kapablas ĝin doni. En ĉiu okazo, tiu fantazia unueca pralingvo ne disrompiĝis, laŭ la opinio de Trombetti, tuj post la formiĝo. La procezo de diferenciĝo devis komenciĝi nur post kiam la supozita pralingvo estis atinginta certan gradon de vortara kaj gramatika evoluo. "Sekve, la lingvoj derivitaj de ĝi devis heredi iun kvanton da vortoj kaj da gramatikaj formoj" - opinias la aŭtoro. Kial kaj kiel la imagita unueca pralingvo povis longe vivi sen disfalo; kial

kaj kiel ĝi subite komencis disbranĉiĝadi post atingo de difinita evoluŝtupo, la aŭtoro ne diras! Ŝajnas, do, sufiĉe klare ke ĉio ĉi devis okazi nur por pravigi lian starpunkton! Ĉar kiel li povus, surbaze de radikaj similaĵoj ([7]), konstrui sian teorion, se tiu pralingvo konsistus, ekzemple, nur el kelkaj neartikigitaj sonoj aŭ sonkompleksoj? Ne, la pralingvo devis havi jam multajn vortojn, kiuj koncernis, ekzemple, la mastrumadon, la parencaron, eĉ la nombrojn, por ke oni povu rilatigi ĝiajn radikojn al la radikoj de la nun parolataj lingvoj! Tiamaniere, anstataŭ konstrui teorion sur la firma fundamento de esploritaj faktoj, la aŭtoro agis inverse: li inventis la faktojn por pravigi siajn teoriajn asertojn!

Aliaj lingvistoj kaj filozofoj, okupiĝintaj pri tiu ĉi pro- blemo, opiniis, ke iam ekzistis pluraj pralingvoj. Al tiuj apartenis ekzemple, Friedrich von Schlegel kaj Friedrich Mьller, kiuj opiniis, ke la lingvoj ne devenas el ununura komuna fonto, sed el kelkaj. La eminenta brita lingvisto W. E. Collinson, en verko publikigita en 1927, ne prenis pozicion rilate tiun demandon:

"Ni devas konfesi - li skribis -, ke ni ne scias, en la tuta lingvaro de la mondo eliras el unu sola fonto (teorio de monogenezo aŭ unuobla origino) aŭ el pluraj (poligenezo)" (27).

Sed li prave akcentas, ke "jam en la tagiĝo de la historio ni trovas disajn lingvogrupojn" (28).

Eĉ la aŭtoroj, kiuj akceptis la vidpunkton pri monogeneza lingva origino, plej ofte estis devigitaj krei pluajn hipotezojn por iel akordigi tiun sian starpunkton kun la realaĵo. Max Mьller, kies opinio pri unueca pralingvo estas jam citita, konfesas:

"Kia ajn estu la origino de la lingvo, ĝia unua tendenco devis celi al senfina varieco" (29).

La aŭtoro do, kiu en la sama verko opinias la lingvan originon unueca, ne povante fermi la okulojn antaŭ la faktoj, starigas novan, tute ne pruvitan kaj ne pruveblan hipotezon, ke tiu ĉi unueca pralingvo devis rapide disrompiĝi en amason da lingvoj kaj dialektoj!

Hodiaŭ ne troviĝas serioza teorio, kiu baziĝus sur la hipotezo de unu sola pralingvo, komuna al la tuta homaro. G. Rйvйsz diras en sia verko pri la originoj kaj antaŭhistorio de la lingvo:

"La koncepto de lingva genealogia arbo estas forlasita en la esploroj de la lasta tempo. Eĉ por Joh. Schmidt la ideo pri 'pralingvo' etiĝis al nura fantomo. Simile al 'la unua homo' kaj al 'la unua popolo', 'la unua lingvo' estas fantaziaĵo, senfunda- menta hipotezo bazita sur nepravigebla interpretado de la koncepto

de la evoluo Ekzistas nenia pruvo, ĉu historia ĉu de kompara

lingvistiko, por tia hipotezo" (30),

Mario Pei, kvankam sendube li troviĝas sub la premo de la ideo pri komuna "pralingvo", rekonas, ke nenio aŭ nur tre malmulte kunligas tiajn lingvogrupojn kiel la hindeŭropa kaj la malaja-polinezia, aŭ la ĉina kaj hotentota (31).

Ankaŭ aliaj teoriistoj ne liberiĝis plene de la penso, kiu ankoraŭ peze ŝvebas super iliaj laboroj, pri la monogeneza

deveno: se ne povas esti unu sola pralingvo, estu, do, la

Verko cit. sub (27), p. 89.

Max Mьller, verko cit. sub (23), p. 57.

G. Rйvйsz, The Origins and Prehistory of Language (La Originoj kaj Antaŭhistorio de la Lingvo), tradukita el la germana de J. Butler, London, 1956, p. 88.

Mario Pei, The Story of Language (Historio de la Lingvo), dua represo, London, 1957, p. 357.

31

nombro de "pralingvoj" almenaŭ kiom eble plej limigita. Tio, fakte, estas la kerno de iliaj tiurilataj klopodoj.

4. DIVERSAJ OPINIOJ PRI LA LINGVOFORMIĜO

La maniero, laŭ kiu ekestis la lingvo kaj kiel ĝi plue formiĝadis, estis kaj estas ankoraŭ tre diskutata. Ankaŭ koncerne tiun punkton ekzistas tre malsamaj opinioj. Kom­preneble, plej simple estas aserti, ke la lingvo apartenas al la homo surbaze de lia propra naturo, de lia homeco mem. Por la aŭtoroj, kredantaj ke la homo iun belan tagon subite aperis sur la tero ĝuste tia, kia li estas hodiaŭ, ne ekzistas tiurilate malfacilaĵoj. Se tiu aŭ alia supernatura forto - depende de la kredo - efektive kreis la homon kaj donis al li difinitajn ecojn, evidente nenio malhelpis, ke unu el tiuj ecoj estu la kapablo paroli per ellaborita kaj polurita espri- milo, kun sufiĉa kvanto da vortoj kaj fleksioj, por ke en la 19-a kaj eĉ en la 20-a jarcentoj parto de la lingvistoj ovu skribi pri tio romantikajn fabelojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах
Антология ивритской литературы. Еврейская литература XIX-XX веков в русских переводах

Представленная книга является хрестоматией к курсу «История новой ивритской литературы» для русскоязычных студентов. Она содержит переводы произведений, написанных на иврите, которые, как правило, следуют в соответствии с хронологией их выхода в свет. Небольшая часть произведений печатается также на языке подлинника, чтобы дать возможность тем, кто изучает иврит, почувствовать их первоначальное обаяние. Это позволяет использовать книгу и в рамках преподавания иврита продвинутым учащимся.Художественные произведения и статьи сопровождаются пояснениями слов и понятий, которые могут оказаться неизвестными русскоязычному читателю. В конце книги особо объясняются исторические реалии еврейской жизни и культуры, упоминаемые в произведениях более одного раза. Там же помещены именной указатель и библиография русских переводов ивритской художественной литературы.

Авраам Шлионский , Амир Гильбоа , Михаил Наумович Лазарев , Ури Цви Гринберг , Шмуэль-Йосеф Агнон

Языкознание, иностранные языки