— Vere, tre praktika kaj nemultekosta aĉetaĵo! Ili estas bonaj por pluva vetero. Rigardu, mi neatendite trovis por mia fratinjo belegan ilustritan libron kun fabeloj pri bestoj. Ja fabeloj estas ŝia plej ŝatata legaĵo.
— Mi serĉadis someran robon, rigardis jen unu, jen alian, tamen mi neniel povas trovi ian laǔ mia gusto. Nenio farebla!
— Mi vidis multe da bonaj aĵoj. En la apudaj fakoj estas elektroraziloj «Agidel», fotoaparatoj «Zenit», porteblaj televidiloj, malpezaj dormosakoj. Mi vidis ankaǔ germanian tajpilon «Erika» kun supersignoj: ĝi taǔgas por tajpi en Esperanto. Necesas pripensi, kion aĉeti pli frue.
— Malgraǔ tio, ke ni estas ĉi tie nur horon, mi jam laciĝis.
— Do ni iru! Interalie, en ĉi magazeno estas bonega priservado.
— Kion vi faros hodiaǔ plue?
— Mi tuj iros al la ekspozicio de pentraĵoj kaj desegnaĵoj kaj vespere mi televidos gimnastikan konkurson, poste aǔskultos muzikon. Sed vi?
— Mi havas bileton por la spektaklo «Kiso de Ĉanita».
— Kial ni ne vizitu morgaǔ Nikolaon? Laǔdire, li ekmalsanis.
— Memkompreneble, ni iru! Samtempe mi redonos al li librojn, kiujn mi prunteprenis de li por legado: «Tutmonda sonoro», «Ĉu li venis trakosme?», «La monto». Krome mi volus peti de li aliajn librojn: «Kiel akvo de l' rivero», «Metropoliteno» kaj «Koloroj». Do bonvolu telefoni al mi en laborejon, kaj ni decidu pri la tempo.
— Ĉion bonan!
— Same al vi!
Задания
12.1. Что означают следующие слова?
Legejo; ŝuisto; kasisto; gimnastikisto; malantaǔa; ĉiudimanĉa; dekomence; eksterkonkursa; laǔplane; plifortigi; transiri; travintri; gelernantoj; memlerninto; elektonta; elektota; bezonata; sunbrunigita; diablaĵo; ekpluvis; pluveti; redaktorino; litkovrilo; plenumiĝi; ambaǔflanka; alpagi; repagi; neelparolebla; anstataǔigebla; submeti; surmeti; altulaĉo; aneco; ariĝi; superakvego; elektema; pentrinda; cigaredingo; cigaredujo; nerazita; forrazi; enujigi; interkisi; ĵusa; perlabori; senlaca; seniĝi; fakulo; fotokonkurso; aǔtoturismo; pohora pago; kromgusto; laǔforta.
12.2. Переведите сочетания:
Plena ilustrita vortaro de Esperanto; legi anstataǔ labori; laǔ lia deziro; laǔ mia vidpunkto; laǔ ŝia promeso; karaktero laǔ vetero; malgraǔ la alta kosto; aĉeti po kvar krajonojn; skribi leteron post letero; inter du militoj; atendi ĝis la printempo; veturi sen bileto; telefoni antaǔ ol veni; amo de infanoj al legado; ĉe la angulo de la strato; el kio ĝi estas farita?; batali por la patrujo; en vintro; je kvin kilometroj pli malproksime; paroli ĉirkaǔ unu horon; sub la suno; ekster kontrolo; super la enirejo; dank' al ilia sperto; pasi preter la haltejo; mi volas nenion krom tio; laca pro laboro; halti por iom ripozi; vesto kontraǔ pluvo; transdoni pere de najbaro; ekde la elektiĝo; bezono de la homaro pri komuna lingvo; okaze de la ĉampioniĝo; enamiĝi al bela fraǔlino.
12.3. Переведите фразы:
Laǔ la frukto oni arbon ekkonas.
Ni aĉetis po du cigaredingojn kaj po unu cigaredujon.
Nenio anstataǔas la sanon.
Bona matenmanĝo ne anstataǔas bonan tagmanĝon.
Baldaǔ ni anstataǔigos la nigran-blankan televidilon per la kolora.
Eventoj okazas mem, malgraǔ tio, ke oni prisilentas ilin (Sofoklo).
Ju pli da havo, des pli da pravo.
La homo estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj li havas.
Ja koni bone la homon signifas koni sin mem (Ŝekspiro).
Jen ekbatos tre rapide, jen ekhaltos mia kor'.
Matenas, vesperas – la tag' malaperas.
Ne valoras perdi la tempon por tio!
Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun okazon saluti vin.
Ŝi ĵus faris matenan gimnastikon kaj tuj iros en la banĉambron por lavi sin.
Nenio fariĝas tuj.
La riĉeco povas veni al ni, sed estas ni mem, kiuj devas iri al la saĝeco (E. Young/Jung).
Hodiaǔ supre, morgaǔ malsupre.
La plej perdita el ĉiuj tagoj estas tiu, kiam ni ne ridis (S. Chamfort/Ŝamfo
r).Ni komencas ami tion, kion ni havas, nur kiam ni ĝin perdas.
Oni ne povas perdi tion, kion oni ne havas.
El ies monujo estas facile pagi.
Por la bono oni pagas per bono.
Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.
Inter du malbonoj necesas elekti la malplej grandan (Aristotelo).
Ĉio ordiĝos!
Kiu ne havas hararon, ne bezonas kombilon.
Pli bone saĝa malamiko, ol malsaĝa amiko.
Ĉiu havas sian guston.
Neniu povas esti ĉioscia, nek ĉiopova (Vergilio).
Pro malgranda eraro okazas grandaj malfeliĉoj.
La homo bezonas du jarojn por lerni paroli kaj sesdek jarojn por lerni silenti (R. Gamzatov).
Kaj jen la fino de la fabelo.
Ni ne tiom bezonas helpon de amikoj, kiom la certecon, ke ni ĝin ricevos (Demokrito).
Se vi ne volas, ke malamiko eksciu vian sekreton, ne malkovru ĝin eĉ al amiko (Kabus).
Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona.
Se brulas nenio, fumo ne iras.
Pluvo en aprilo – por la tero utilo.
Tro elektema ricevas nenion.
Kiu tro rapide saltas, tiu baldaǔ haltas.
Por ĉiu ago venas la tempo de pago.
Ofte rideto helpas al peto.
12.4. Переведите на эсперанто: