Читаем Учебник языка эсперанто. Основной курс полностью

12-6. Безличные глаголы употребляются без подлежащего. Ими обозначаются явления природы: pluvas (нельзя сказать *ĝi pluvas или *oni pluvas), neĝas, sunas, mateniĝas, estas varmege, и выражаются различные отношения к происходящему: okazas ke, povas esti ke, ŝajnas, estas eble (eblas), estas grave (gravas), estas necese (necesas), estas utile (utilas), estas certe ke, estas bone, estas verŝajne; Okazas, ke prisilenti estas pli bone, ol diri; Kiu mem amas neniun, tiun, ŝajnas al mi, ankaǔ neniu amas (Demokrito); Ne eblas ĉiam esti heroo, sed ĉiam eblas resti homo (J. W. Goethe/Gjote); Ne necesas nigrigi la nigran, ĝi jam estas nigra (S. Burin).

Словообразование

12-7. Суффикс -ing- образует существительные, обозначающие предмет, в который что-либо вставлено концом: plumingo ‘ручка’, piedingo ‘стремя’.

12-8. Суффикс -ĉj- образует уменьшительные мужские имена: Viktoro – Viĉjo, Mikaelo – Miĉjo, Boriso – Boĉjo.

Суффикс -nj- образует уменьшительные женские имена: Faina – Fanjo, Lidia – Lidinjo, Larisa – Larinjo.

При добавлении этих суффиксов слово отсекается в удобном для произношения месте. Иногда они употребляются в словах, обозначающих близких родственников и дорогих людей: paĉjo ‘папа’, panjo ‘мама’, avinjo ‘бабушка’, filinjo ‘доченька’, karulinjo ‘дорогая’, ‘милая’; Flanken, fraĉjo! Посторонись, братец!

Словоупотребление

12-9. Чтобы избежать повторения одного и того же существительного, его можно заменить местоимением tiu: La fraǔlino kun la bluaj okuloj estas bela, sed tiu (= la fraǔlino) kun la brunaj (okuloj) plaĉas al mi pli (multe).

12-10. Для логического выделения подлежащего или дополнения используются:

а) особая конструкция, в которой группа подлежащего или дополнения помещается между словами estas и kiu(j) и которая ставится в начале предложения; выделяемое слово употребляется в именительном падеже, а его предлог или окончание -n присоединяется к слову kiu: Petro kaj Paǔlo enmanigis al Maria ruĝajn rozojnEstas Petro kaj Paǔlo, kiuj enmanigis al Maria ruĝajn rozojn; Estas Maria, al kiu Petro kaj Paǔlo enmanigis ruĝajn rozojn; Estas ruĝaj rozoj, kiujn Petro kaj Paǔlo enmanigis al Maria; Estas mi, kiu devas danki vin Это я (именно я, я сам) должен благодарить вас;

б) слова nome и ĝuste в значении ‘именно’ (Nome mi devas danki vin; Ĝuste al vi mi parolas);

в) изменение порядка слов (Vin devas danki mi);

г) логическая интонация (Mi devas danki vin).

Nova magazeno

— Mi ĝojas revidi vin, Ninjo! Kien vi direktas vin?

— Mi legis en la hieraǔa vespera ĵurnalo, ke oni ĵus malfermis novan universalan magazenon. Mi volus rigardi ĝin.

— Kie ĝi estas?

— Tute proksime: apud la sekva trolebusa haltejo, antaǔ la sportpalaco. Ĉu vi ne kontraǔas, se mi invitos vin tien?

— Al mi estas egale, ĉar nun mi nenien rapidas. Bone, ni kuniru! Des pli, ke mi bezonas aĉeti kelkajn aĵetojn.

— Ni komencu de ĉi tie! Mi volus vidi vintrajn kaj printempajn paltojn. Jen tre bela palto, kiel ĉe mia najbarino. Kia bedaǔro, ke ĝi estas iom tro helkolora!

— Mi dume aĉetos dikajn kajerojn kaj ĉirkaǔ dek krajonojn. Fraǔlino, kiom kostas la kajeroj?

— Ili kostas po dek rublojn. Bonvolu pagi en la kason. Ĉu vi volus preni globkrajonon aǔ plumingon?

— Mi prenos ambaǔ. Kaj anstataǔ la kajeroj kun la flavaj kovriloj, bonvolu doni al mi tiujn kun la grizaj kovriloj. Estas la griza koloro, kiu precipe plaĉas al mi.

— Andreĉjo! Atendu iomete, ne kuru! Kien vi malaperis?

— Mi perdis vin. Kie do vi estis?

— Supre. Mi jam trarigardis la tutan etaĝon kaj konas ĝin de «a» ĝis «zo». Ĉu vi ĉion aĉetis?

— Jes, ĉio estas en ordo. Mi vidis laǔmodajn linajn ĉemizojn kaj brunajn hungariajn kostumojn, sed mi ne kunhavas tiom da mono. Laǔeble, mi aĉetos alifoje. Tamen tion mi faros nek hodiaǔ, nek morgaǔ. Ĉu vi elektis ion?

— Mi aĉetis malhelajn ŝuojn. Ju pli mi rigardas ilin, des pli ili plaĉas al mi.

Перейти на страницу:

Похожие книги