Читаем Учебник языка эсперанто. Основной курс полностью

— La ŝaŝliko por kvar personoj estas preparata jene. Vespere necesas preni sescent gramojn da ŝafidaĵo aǔ bona porkaĵo, distranĉi ĝin laǔlarĝe en pecetojn po 25-30 gramoj. Meti ilin en teleron aǔ kaserolon. Aldoni du cepojn kaj ses erojn de ajlo.

— Ĉu tutajn?

— Ne, dispecigitajn. Almeti ses laǔrajn foliojn, kulereton da salo, neplenan kulereton da nigra pipro, ĉion bone intermiksi.

— Tio devas esti bongustega!

— Vi ne eraras. Poste ni transmetas ĉion en polietilenan saketon. Ne forgesu aldoni sukon el duono de citrono kaj du kuleretojn da vinagro. Post bona intermiksado la saketo estas forte ligata, enigata en kaserolon, kovrata per kovrilo kaj metata por nokto en malvarman lokon.

— Kaj plu? Kiamaniere estas farata la ŝaŝliko mem?

— Oni devas trameti la viandopecetojn sur bastonetojn: viando – lardo – viando – viando – lardo – viando. Kaj oni tenas ilin super varmegaj, sed ne plu brulantaj lignaĵoj, ĉiufoje turnante la bastonetojn. Post kiam la viando estas preta, ni metas forte vinagritajn kaj pipritajn ŝaŝlikojn sur telerojn, ne eligante la bastonetojn.

— Tia manĝaĵo brulos en la buŝo!

— Jes, tio estas ĝusta. Por kvar ŝaŝlikoj estas dismetataj sur la telerojn kvar freŝaj tomatoj, du cepoj, tranĉitaj en grandajn rondajn pecojn, kvar verdaj cepoj, ses dispecetigitaj ajleroj, kvar peklitaj kukumetoj, tomata saǔco kaj pizoj. Atenton! La ŝaŝliko estas farata ne de virinoj, sed de viroj!

Задания

13.1. Что означают следующие слова?

Adresato; disflori; ekĝoji; silentema; vendistino; kritikinda; kritikenda; kritikota; fiŝeto; katideto; fajreto; fajrero; fajrereto; neĝero; supujo; ŝaŝlikejo; transoceana; maldolĉega; antaǔlasta; ambaǔmane; ĉiamaniere; alimaniere; ĉirkaǔhaki; deturni; eltrinkinte; ĝissate; kontraǔa; multsignifa; plisimpligi; subakva; rapidado; kokinaĵo; sampatrujano; anstataǔanto; geamantoj; aperonta; almovi; almiksi; interkonatiĝi; aĉulo; ebligi; forigenda; ilujo; piedingo; rebrilo; enpaŝi; laǔlonge; senesperiga; misformi; tekulereto; supkulero; peklita pomo; peklaĵo; peklakvo.

13.2. Переведите сочетания:

inter la vivo kaj morto; labori super si; halti ĉe ĉiu vorto; dum spektaklo; el sub la tablo; apud lignofajro; malgraǔ la pluvo; peco da pano; eliri el post la domo; ekde la venonta jaro; danki pro helpo; por nenio en la mondo; dank' al via decidemo; krom sia laboro li scias nenion; dormu anstataǔ promeni; fermu la pordon antaǔ ol foriri; trans fenestro; agi sen pensi pri rezultoj; sata je promesoj; pagi por libro; preta por forveturo; al li okazis malfeliĉo; ĉirkaǔ la noktomezo; maldormi tra la tuta nokto; ekster ligo kun la estanteco; sidi vizaĝo kontraǔ vizaĝo; ŝaŝliko laǔ kartvela maniero; preni kuracilon po kulereto.

13.3. Переведите фразы:

Hakado de ligno donas lignerojn.

Mi repagos al vi per la sama monero.

Montru moneron, ĉio fariĝos.

Foriris bovido, revenis bovo.

Hejma bovidino estas pli bona, ol transmara bovino.

Ĝi estas nek viando, nek fiŝo.

Gasto tro petata foriras malsata.

Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono.

Ĉiu patrino amas sian idon.

Aĵo promesita estas aĵo plenumenda.

La maro kunigas la regionojn, kiujn ĝi disigas (A. Pope/Poǔp).

Por ke la laboro en Esperanto-klubo sukcesu, ĝi devas esti farata de ĉiuj ĝiaj anoj.

La kapo kiel kaserolo, sed da saĝo – eĉ ne unu kulero.

Post ananaso, peklita pomo ne estas bongusta.

Post salita manĝaĵo ĉio ŝajnas sengusta.

Oni ekkonas la bovon laǔ la vido, sed la malsaĝulon laǔ lia rido.

La buterpano falas kutime kun la butero malsupre.

Pli bone apude najbaro, ol frato post arbaro.

Vi ne povas reteni ĉi tagon, sed vi povas ne perdi ĝin.

Faru hodiaǔ, kion vi povas – morgaǔ vi, eble, okazon ne trovos.

Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.

Fiŝo scias pri naĝo ankaǔ sen via saĝo.

Estas malfacile kapti nigran katon en malluma ĉambro, precipe, kiam ĝi tie ne estas (Konfucio).

Ju pli rapide vi faros tion, des pli bone estos por vi.

Sukero kaj salo estas malamikoj de la homo.

Necesas bruli por la aliaj, sed ne forbruli mem (T. N. Granovskij).

Kiu ne gustumis la maldolĉan, ne scias, kio estas la dolĉa.

Pli bona estas maldolĉa vero, ol dolĉa malvero.

Malsato estas la plej bona kuracisto (Cicerono).

La hundo de tri mastroj ĉiam malsatas.

Renkontiĝo estas komenco de disiĝo.

La pomo ne falas malproksime de la pomujo.

Pli bone ne ĝisiri, ol veni tro malproksimen.

La hodiaǔa ovo estas pli bona, ol morgaǔa kokino.

Kien iras unu ŝafo, tien iras la tuta ŝafaro.

Ju pli oni havas, des pli oni volas havi.

Tiom valoras la aĵo, por kiom ĝi povas esti vendota.

Kio ne restas en la memoro, ne estas memorinda.

La plej bona maniero longigi la vivon estas ne mallongigi ĝin (Seneko).

Kaptu la momenton!

Vivo sen amo estas la samo, kiel jaro sen printempo.

13.4. Переведите на эсперанто:

Перейти на страницу:

Похожие книги