Читаем Учебник языка эсперанто. Основной курс полностью

наречий и наречных сочетаний: Necesas (eblas, indas, endas, gravas, utilas, fruas, nepras, agrablas, facilas) okupiĝi pri tio; Li enhejmas; La manĝilaro surtablas.

Глагольные формы более динамичны (а потому в основном употребляются в разговорном стиле и почти не употребляются в стиле официальном), но иногда менее точны или придают слову новый оттенок значения: La kampo estas verda ‘Поле зелёное’, но La kampo verdas ‘Поле зеленеет’; Li aktoras en la Granda Teatro ‘Он работает актером в Большом Театре’, но Al mi ne plaĉas, ke li ofte aktoras ‘Мне не нравится, что он часто актерствует’ (т. е. ведёт себя как актер; здесь лучше употребить aktorumas).

Можно образовать глагол и от причастия, выразив таким образом сложную глагольную форму одним словом: La patro manĝintas (= estas manĝinta), manĝintis, manĝintos; La filo manĝantas, manĝantis, manĝantos; La libro legitas (legitis, legitos, legatas, legatis, legatos, legotas, legotis, legotos). Однако эти формы являются очень тяжелыми и применяются крайне редко, особенно с суффиксами причастий действительного залога.

14-8. Значение слова зачастую определяется контекстом, поэтому в разговорной речи (в литературной – лишь с особыми стилистическими целями) допустимы формы, не регистрируемые словарями: Komence ni piedis, poste tramis Вначале мы шли пешком, потом ехали на трамвае‘; Ni tralagis ’Мы прошли через озеро‘; La novaĵo tramondas ’Новость распространяется по всему миру‘; Kiomas (= kioma horo estas) nun? ’Который час?; Dum la vojaĝo ni samvagonis; Ŝi magazenis la tutan tagon; La homo vojas; Mi survojas al la celo; Ĉu vi venos? – Jes, mi tujos; Kienas vi?; Ni iru, ĉar tempas; Jaris la 1939-a; Ĉu vi jam scias tion? – Jes, mi jamas; Ĉu vi iros kun mi? – Jes, mi kunvios; poŝti leteron; tro rapida aǔtado; Ni alteatris ĝustatempe; Li kelkvortis la historion; Mi promesis al vi foton: jen ĝi ĉi-kunas.

Letero

Estimata samideano!

Kvankam ni estis interkonsentintaj dum nia hazarda renkontiĝo pri la korespondado, la ricevo de via registrita aerpoŝta letero estis por mi kvazaǔ subita. Plaĉis al mi la enmetitaj belaj bildkartoj pri la sunplena Mediteranea plaĝo, kie vi libertempas. Koran dankon!

Mi tre volonte akceptas la proponon, kiun vi esprimis, pri la amika korespondado kaj interŝanĝo de bildkartoj kaj de esperantaĵoj (libroj kaj revuoj en Esperanto, poŝtkartoj, poŝtmarkoj, kovertoj, insignoj, emblemoj, afiŝoj, fotoj ktp pri Esperantaj temoj). Mi sendas al vi ĉi-kune aron da vidaĵoj de nia urbo, pri kiuj vi, espereble, kontentos. Atentu la originalan domegon de la urbestraro.

Mi petas vian pardonon pri la dusemajna silentado, kiu estis kaǔzita de la ekzamenoj. Mi jam trapasis ilin kaj almenaǔ dum la nuna libertempo mi estas skribonta al vi regule.

Do kelkajn vortojn por iom prezenti min. Mi naskiĝis antaǔ dudek jaroj. Ekde la sepjara aĝo mi estas senĉese studanta – dek jarojn en la meza lernejo, tri jarojn en la universitato. En nia ŝtato ĉiuj rajtas je senpaga studado, do ekzistas ĉiuj kondiĉoj por fariĝi homo, utila por la socio.

Mi hobias pri arto, precipe pri pentrado. Oni opinias eĉ, ke mi havas kapablojn pri pentrarto. Ĉu tio veras, mi ne certas. Tamen iĝi pentristo neniam estis mia celo, ĉar mi ne sentas, ke mi povas tie multon atingi.

Mi revas pri malproksimaj vojaĝoj kaj kredas, ke la ekstudo de Esperanto helpos al mi baldaǔ trafi en la simbolan landon Esperantujo, kiu ne havas limojn. En la urba Esperanto-klubo mi ne nur kotizas, sed aktive partoprenas ties vivon. Mi jam abonas kelkajn revuojn en la Internacia lingvo kaj aliĝis al Universala Esperanto-Asocio (UEA). Ebloj por vojaĝi multas: por ĉi somero en nia lando estas planataj du junularaj, lernejana, natur-amika kaj ĝenerala Esperanto-tendaroj. Krome, esperantistoj organizos konstrutaĉmenton, surmontan kaj surakvan turistajn marŝojn. Kien mi veturu? Pleje verŝajnas, ke mi konstrutaĉmentos.

Перейти на страницу:

Похожие книги