Mi ŝatas la naturon, la puran aeron kaj tial ofte dum ripoztagoj mi kune kun geamikoj forlasas la kutimajn zorgojn en la urbo kaj veturas en vilaĝojn kaj arbarojn. Agrablas frumatene lavi la tutan korpon per rivera akvo, kuŝadi sur la mola herbo, rigardante la nubojn. Ĉirkaǔe regas senbruo, nur aǔdiĝas la venteto kaj voĉoj de birdoj, kiuj sur-arbas.
Mi kolektas Esperantan bibliotekon. Ĵus mi tralegis la gajan romanon de Cezaro Rossetti (Ĉezaro Roseti) «Kredu min, sinjorino!». Mankas vortoj por esprimi mian plezuron! Nun mi estas leganta la faktoplenan libron de Ludovikito «Senlegenda biografio de Zamenhof».
Mi timas, ke mia letero iĝis tro longa. Tial mi finas, sendante al vi adiaǔe miajn korajn bondezirojn.
Sincere via Andreo.
Задания
14.1. Что означают следующие слова?
Motorkonstrua; fotoregistrilo; simbolaro; simbolismo; aĉetanto; konsentema; senreviĝi; familiestro; ekbruligi; suneto; duonvoĉe; adiaǔi; deiri; ekstereǔropa; forveturinta; kontraǔnatura; kontraǔdiro; memregado; herbaĉo; kunekzistado; ovaĵo; ovoflavo; kamparanoj; ventego; akceptejo; necerteco; neatingebla; ŝanĝenda; rekonstruata; apudlima; elteni; enteni; interligo; kromnomo; sinsekve; trae; diserigi; artisto; montrilo; artefarita; malindulo; ektimi; antaǔtimi; iom-post-ioma; kapjesi; irmaniero; tempolimo; laǔi.
14.2. Переведите сочетания:
venu antaǔ la kvina horo; iri ekster la urbon; loĝi ĉe la gepatroj; resti anstataǔ estro; interkonsenti pri renkontiĝo; kontenta pri sukceso; okaze de la naskiĝtago; malgraǔ via opinio; trinki po du glasojn da suko; manko de sperto; estimo de la gefiloj al la gepatroj; tra la ventego; aĉeti por 50 kopekoj; skribi por adiaǔi; prepariĝi por festo; kuracilo kontraǔ multaj malsanoj; nenie aliloke krom tie ĉi; pro kio vi ne venis?; tio estas super mia kompreno; kaǔze de via nescio; resti inter akcepteblaj limoj; fari pro neceso; respondi post mallonge; mi finis tion ĉirkaǔ majo; ŝi loĝas trans la strato; naĝi laǔ bordo; sub tiu ĉi kondiĉo; havi rajton je studado; kredi al amiko; kredi je feliĉo; kredi je nenio; poŝtmarko je kvin kopekoj; libera je mankoj; veni sen esti invitita; sendi per poŝto; dum la proksimaj tagoj; belarta konkurso; kanti plenvoĉe.
14.3. Переведите фразы:
Kaj subite vi aperos antaǔ mi.
Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
Oni parolas pli volonte pri siaj rajtoj, ol pri siaj devoj.
Kun bonaj esperoj adiaǔo estas ĉiam festo (J. W. Goethe/Gjo
te).Kio estas komenciĝinta, tio estas finiĝonta.
Du moneroj en unu monujo estas farantaj pli da bruo, ol cent moneroj.
Hieraǔ mi estis forkuranta de pluvo, sed anstataǔe mi trafis sub pluvegon.
Ĉu la koko estis kantinta aǔ ne, la tago komenciĝis.
Ellerninte la lingvon Esperanto, mi estis enironta la simbolan landon Esperantujo.
Kiu estos manĝanta salon, tiu estos trinkonta akvon.
Tio, kio estas farita de homo, povas esti refarota de homo (F. Winson/Ǔi
nson).Kio kostas malmulte, estas estimata ankoraǔ pli malmulte (M. Cervantes/Serva
ntes).Se la homo vivas sen esti rimarkata, lia morto ne estos rimarkita.
Kio indas esti farita, tio indas esti farita bone.
Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita.
Neniu estas tiel maljuna, ke li ne estus kredanta, ke li povas vivi ankoraǔ almenaǔ unu jaron.
Zorgu, ke ĝi estu farita.
Tiu ĉi laboro dume ne estas plenumita, sed ĝi estas plenumebla, plenuminda, eĉ plenumenda, do plenumata kaj nepre plenumota.
Li ĉiam silentadis, kvazaǔ li estus pleniginta la buŝon per akvo.
Se vi ekmanĝis – finmanĝu, se vi ekparolis – finparolu!
Timo pri malfeliĉo pli aĉas, ol la malfeliĉo mem.
De bona edzo la edzino ne foriros, same kiel de bona estro ne foriros subulo.
Estro ne malsatas.
La korpo ne estas la plej granda, kion povas doni la virino (R. Rolland/Rola
n).Ne preterlasu vian feliĉon!
Kiun timas multaj, tiu mem timas multajn.
Estas senutile peti pri estimo kaj amo.
Formanĝis en merkredo, ne serĉu en vendredo.
Kia naskinto, tiaj naskitoj.
Minuta plezuro ofte estas kaǔzo de longaj suferoj (Ch. Wieland/Vi
land).Se ies ago ne estas por vi komprenebla, tio ne estu kaǔzo por opinii ĝin malbona aǔ erara.
Se vi scias duonon de tio, kion vi opinias scii, do vi scias duoble pli multe, ol vi vere scias.
Saĝulo iufoje ŝanĝas sian opinion, malsaĝulo – neniam.
Neniu scias, kiam finiĝas la pasinteco, kaj ĉu ĝi finiĝas ĝenerale, kaj kie estas limo inter la estanteco kaj estonteco (T. Ivanova).
Plena teujo silentas, duone malplena – bruas.
Amikojn unuigas malamikoj.
Feliĉa estas tiu, kiu vivas per sia hobio (B. Shaw/Ŝo).
Silento estas konsento.
14.4. Переведите на эсперанто: