Читаем Учебник языка эсперанто. Основной курс полностью

Unufoje, sidante ĉe radioricevilo kaj aǔskultante muzikon, mi subite atentis, ke mi komprenas vortojn de la kanto en fremda lingvo. Ĝi similis al la itala aǔ latina lingvo, sed fiksaǔskultinte, mi rimarkis, ke la kanto sonas en Esperanto. Tio estis disaǔdigo de la Pola radio. Ekde tiu momento mi penas laǔeble ofte aǔskulti Varsovion, la naskiĝurbon de Esperanto, kiu ekde la 1959-a jaro plurfoje en ĉiu tago disaǔdigas en la Internacia lingvo. Kaj nemalofte mi havas bonŝancon aǔdi kantojn en tiu belsona lingvo.

Baldaǔ post tio mi veturis en Baltan Esperanto-Tendaron (BET) en Estonio. Tie mi ekaǔdis novajn kantojn kaj eĉ konatiĝis kun ties aǔtoroj. Kaj dum la lastaj tendaraj tagoj mi verkis tekston de mia unua Esperanta kanto, kio postulis ne malmultajn penojn.

Komence kantoj estis malmultaj, tial ni kolektadis kaj gardadis ĉiun, eĉ se ĝi ne tre bonkvalitis. Poste venis surpriza periodo, kiam verkado, tradukado kaj plenumado de Esperantaj kantoj ricevis amasan karakteron. Aperis pluraj aǔtoroj tra la tuta lando. Eĉ tiuj, kiuj sukcesis ellerni nur la bazon de la lingvo, ekprenis plumon kaj ekprovis verki. Kaj, oni devas agnoski, ne ĉiam sensukcese. Aperis tioma kvanto de kantoj, ke ili devis elteni grandan konkurencon por veki ĉies intereson, por konkeri ĉies korojn, por penetri ĉiujn Esperanto-klubojn, de Latvio ĝis Kamĉatko.

Ekde tiam datiĝas la neskribita tradicio – kunprenadi por la koncertoj en Esperanto-tendaroj ĉefe novajn kantojn. Do ĉar en ĉiu tendaro okazas kelkaj koncertoj, ĝiaj partoprenantoj forveturigas kelkdekon da novaj kantoj. En la tendaro okazas ankaǔ lernado de novaj kaj de jam konataj kantoj.

La kanto estas populariganto de nia vivmaniero. Tial Unio de sovetiaj societoj por amikeco kaj kulturaj ligoj kun eksterlando (SSOD) en Moskvo komencis presadi kaj disvastigadi tra la tuta mondo kolektojn de kantoj de nialandaj komponistoj, kantoj el diversaj epokoj de nia historio. Mi memoras, kiel dum la 48-a Universala Kongreso de Esperanto en Sofio ni disdonacis al la kongresanoj pli ol du mil ekzemplerojn de tia kantaro. Kaj la tuta kongreso kantis «Estu ĉiam la suno!» en la Internacia lingvo. Rapide populariĝas diskoj kaj kasedoj kun originalaj kaj tradukitaj Esperantaj kantoj. Pluraj kluboj kunmetas siajn proprajn kantarojn.

Precipe belaj estas Esperantaj kantoj ĉe lignofajro. Longe mi memoros nokton en Karpatoj, kiam ni sidis ĉirkaǔ ardanta fajro, plenumante mendojn de niaj frumatene forveturontaj gekamaradoj. Gitaristoj laciĝadis kaj anstataǔadis unu la alian, de tempo al tempo nin kovradis nuboj, lumigataj de la flamo, sed kantoj fluadis onde, ĝis aperis sur la horizonto la aǔroro.

Pri kio kantas Esperantaj kantoj? Pri ĉio plej bona – pri nia lando, pri la paco, pri la amikeco, pri la amo, pri bonaj homoj, pri iliaj revoj kaj aspiroj, pri tio, ke la vivo estas belega.

Mi ŝaltas la magnetofonon kaj, laǔ sonoj de niaj kantoj – gajaj kaj malgajaj, seriozaj kaj ŝercaj, – mi rememoras pri proksimaj kaj malproksimaj geamikoj, loĝantaj en ĉiuj anguloj de nia lando, pri la fidelaj geamikoj, kun kiuj konatigis min la internacia lingvo Esperanto, kun kiuj mi kantis Esperantajn kantojn ĉe la neforgesebla nokta lignofajro. Mi konsilas ankaǔ al vi aǔskulti, lerni, kanti, verki, popularigi Esperantajn kantojn: tio alportos al vi multe da utilo kaj plezuro.

Nigraj okuloj

(malnova romanco «Очи чёрные»)

Nigra ĝis ebri'La okul-rigard',Plena de pasi',De brulanta ard',Mi tre amas vin,Mi tre timas vin,En malbona hor'Mi renkontis vin!Nigra ĝis ebri'La okul-rigard',Logas vi al land'De feliĉa fart' –Al la land‘ de l’ am',Kie regas ver',Lando sen dolor',Lando sen sufer'.Se ne trafus viAl sanganta kor',Pasus mia viv'Sen anim-dolor'.Pereigis minFlama alrigard'.Pasis la feliĉ'Kvazaǔ neĝ‘ en mart’.Nigra ĝis ebri'La okul-rigard',Plena de pasi',De brulanta ard',Mi tre amas vin,Mi tre timas vin,En malbona hor'Mi renkontis vin.Traduko de B. Kolker

Задания

17.1. Образуйте равнозначные эсперантские слова:

Перейти на страницу:

Похожие книги