"Bonvolu pardoni ĉi tiun interrompon," li diris. "Tro premata de fortaj sentoj, tuŝata plej profunde de teruraj memoroj, nia juna kuraĝulo momente perdetis la kapon. Jen plia ekzemplo de la malbono, kiun kaŭzis la surmarŝindaj uloj, kiuj..."
Lerta, tre lerta li estis. Li sciis, ke malfacile la popolo akceptos lian klarigon, sed li same bone sciis, ke ĝi estas laca militi kaj akceptos pacon je iu ajn prezo. Fakte, dum unu minuto, la tuta politika egalpezo de la lastaj monatoj preskaŭ disrompiĝis. Venkis la laceco. Ĉiuj pensis, ke pli saĝe estas ŝajnigi, ke nenio okazis. Pri la afero oni longe diskutos en la hejmoj kaj trinkejoj, sed agi... tio estus tro danĝera.
En la oficejo de la politika polico, Pablo estis longe pridemandata. Li diris la veron. Finfine li povis tion fari kaj li tre ĝuis la eblecon rakonti pri la perforto, pri la premo farita de Josй per la promesoj suferigi, se la knabo ne akceptus, pri sia timego dum li marŝis transmonten, pri la fojo, kiam li iĝis kaptita de la kontraŭuloj, kaj kiel bonŝanco savis lin. Li diris, ke li ne elportas havi sian nomon sur la unuaj kaj lastaj domoj de strato pro famo, kiun li ne meritas, kaj kiu tute ne respondas al la vero.
Kiam li aldonis, ke li verŝajne ne povos ne diskonigi la realon, la politika polico sciis, kion fari. Pablo mortis jam dum tiu nokto.
Hodiaŭ, lernante legi, ĉiuj lernejanoj de la lando interese konatiĝas kun tiu dekunujarulo, kies kuraĝo kaj netimo morti por justa Afero iam savis la landon.
NOVAJ VORTOJ:
bari, brusto, buŝo, ĉies, favora, gajni, individuo, interna, komuniki, konsili, konveni, kovri, kuzo, linio, partio, prezidi, ruĝa, signo, sumo, tasko, -um-, vasta
NOVAJ KUNMETOJ:
denove, el-meti, el-stari, kamp-adi, sin-done, plen-umi, unuo
25. KIU TIMU KIUN?
"Mi tuj alportos teon," ŝi diris, kaj malaperis en la kuirejon. Mi sentis min malvarma kaj alproksimiĝis al la fajro. Fajroj ĉiam altiris min. Mi rigardis ĝin. Ĝiaj ruĝaj kaj flavaj lumoj dancis en miaj okuloj. La fakto, ke iom da fumo eliĝis el la fajro kaj plenigis la ĉambron per sia karakteriza odoro, tute ne ĝenis min.
La teo estis varma kaj bongusta, ne tro forta, feliĉe, ĉar mi ne ŝatas tro fortan teon, male al kafo, kiu plaĉas al mi nur, se ĝi estas forta, densa, nigra.
"Mi ne komprenas, kial vi biciklas en tia vetero," ŝi diris. "Ne estas pro devo, ĉu? Estas nur sporto, mi supozas."
"Jes," mi respondis, "estas nur sporto. Mi ŝatas vojaĝi bicikle. Nun estas la ferioj. Kiam mi foriris ĉi-matene, la vetero estis bela. Kiu povis supozi, ke ekfalos tia frosta pluvo? La radio nenion similan anoncis. Kaj mi ne povis antaŭvidi, ke mia rado estos fuŝita."
"Vi estas bonŝanca, ke vi venis ĉi tien. La vilaĝo estas malproksima. Tuj post ĉi tiu domo, la arbaro komenciĝas, kaj dum dudek kilometroj estas plu neniu."
"Ĉu vi vivas sola ĉi tie?"
"Normale ne. Mia filo loĝas kun mi. Li havis edzinon, sed ŝi forlasis lin. Nun li eksedziĝis. Sed de tempo al tempo li devas vojaĝi por sia komerco."
Nun ne plu pluvo falis, sed neĝo. Dikaj, densaj neĝeroj. Mi min demandis, kiel mi daŭrigos mian vojaĝon morgaŭ, se dum la tuta nokto plu neĝos tiel dense. Plus tiu fuŝita rado, kiun mi iel devos prizorgi. Eble finfine la gepatroj pravis. Eble ne estis tre saĝe fari biciklan vojaĝon tute sola en iom monta regiono en aprilo. Speciale sur tiu malnova biciklo, ne plej bone funkcianta. Sed plendi utilus al nenio. La hejmo estis malproksima. Neniu povus min helpi. Jam mi estis ege bonŝanca, ke ĉi tiu soleca domo ekzistas, kaj ke en ĝi loĝas afabla maljunulino.
"Ni dividos mian simplan vespermanĝon," ŝi proponis. Ŝi preparis legomojn. Kun pano kaj butero, plus unu frukto, estis ĉio. Mi malsatis kaj plezure enbuŝigus ion pli satigan, kiel estus viando aŭ almenaŭ ovoj, sed tion ŝi ne havis aŭ ne proponis. Mi ne kuraĝis peti ion alian. Kaj kiam mi konstatis, ke ŝi ne metis salon en la legomojn, mi ĝenis min demandi, ĉu salo ie troviĝas. Eble la kuracisto malkonsilis al ŝi sali siajn manĝojn, sed tio ne koncernis min. Kiam mi petis salon, ŝi tuj montris al mi, kie ĝi estas, sed mi ne komprenis, kial estis al mi tiel malfacile eldiri tiel simplan peton.
Ekde kiam ni komencis manĝi, ŝi parolis pli kaj pli libere. Ŝi rakontis pri sia vivo, sia infaneco. Ŝia avo, ŝia patro, ŝia edzo, ĉiuj laboris en la arbaro. Arbaristoj ili estis. Tial ŝi vivis en tiu ĉe-arbara domo.
Aŭskultante ŝin, mi tamen plu pripensis pri mia propra sinteno, pri kiu mi miris: kial mi tuj forlasis la ideon peti ion pli satigan por manĝi? Certe, ŝi ion tian havis. Kaj kial mi apenaŭ kuraĝis peti salon? Mi kutime ne tiel agas.
Finfine mi komprenis: pro timo. Mi alvenis ĉi tien kiel ĝenanto, ne invitita. Sed kiel eblis, ke mi, dekokjara, ne speciale malforta knabo, timis tiun preskaŭ nur-ostan sepdekjarulinon? Ŝi aperis sana, kvankam ŝia haŭto estis iom tro flava laŭ mia gusto, sed ŝi povus fari nenion ĝenan al mi.