Ĝi estas eĉ pli neverŝajna, se konsideri, ke la frato venis de Aŭstralio al Britio tute eksterordinare. Ne li devis veni, sed alia persono, kiu laboris en la sama komerca domo. Tiu malsaniĝis, sed ĉar oni nepre bezonis sendi al Londono iun kapablan fari la necesajn traktadojn, oni lastminute proponis tiun komision al la frato de mia bofrato (t.e. al mia alia bofrato). Estante en Londono kaj disponante libertagon, la frato decidis viziti Stonehenge kaj Bath, sed en ĝenerala turista organizo, ne en la nia, kiu estis nur por la kongresanoj.
Se aldoni, ke ni devus iri, ne tien, sed al Oxford kaj Cambridge, vi komprenos, kiom da ŝancoj necesis por efektivigi la renkonton. Jam estis eksterordinare retroviĝi en Bath samhore, sed estis neniu kaŭzo, ke ni elektu la saman restoracion, ĉar ambaŭflanke la organizantoj lasis la partoprenantojn liberaj tagmanĝi, kie ili deziris.
Krome, ni troviĝis en la supra parto de la restoracio, kiun oni atingis nur suprenirante sur kelkaj ŝtupoj: tiun parton oni ne povis vidi el la enirejo. Kaj nur ŝanco faris, ke la frato decidis rigardi, kiel la manĝoĉambro prezentiĝas supre. Li ricevis tie la lastan liberan sidlokon, kio signifas, ke, se li venus kvin minutojn pli malfrue, oni certe dirus al li: "Ne iru supren, ĉio jam estas okupita."
Kio estas ŝanco? Stranga afero, ĉu ne? Se oni restudas ĉi tiun okazaĵon detalon post detalo, ĉio aperas, kvazaŭ la afero estus planita. Ĉu altaj nevideblaj spiritoj direktas la vivon de homo, almenaŭ en kelkaj momentoj de lia vivo? Ĉu temas nur pri plej ŝanca ŝanco, t.e. pri unu el mirigaj okazaĵoj, kiuj necese prezentiĝas, ĉar la serio de ebloj estas tiel senfina, ke ne povus ne okazi de tempo al tempo io tute neverŝajna? Ĉu la kaŭzo kuŝas en speco de penso-transsendo? Kial ne? Kial inter membroj de sama familio ne ekzistus okazoj, kiam la penso de unu transsendiĝas al la alia, kiel radioprogramoj nevideble traflugas la aeron por fariĝi aŭdeblaj je miloj da kilometroj? Neniu el la du fratoj havis la impreson, ke li ricevas informon transdonitan de malproksime, sed ĉu tiaj aferoj ne povus funkcii senkonscie?
Al ĉiuj ĉi demandoj mi ne havas respondon. Mi nur rakontis la faktojn al vi. Ili estas veraj, eĉ se vi ilin ne kredas. Kaj ili ne ĉesis mirigi min.
NOVAJ VORTOJ:
angla, Aŭstralio, biero, bo-, botelo, Britio, disponi, ekskurso, eviti, fiksi, fraŭlo, fuŝi, impresi, kilometro, komisii, Londono, okcidento, precipe, preciza, profesio, reala, romano, serio, turisto
NOVAJ KUNMETOJ:
parto-preni, patro-lando, sen-kulp-igi, t.e. (= tio estas), radio (radio-programo; sun-radio)
24. LA VERON, MI PETAS!
Al Pablo tute ne plaĉis lia situacio. Tiuj multegaj homoj, tiu terura varmo kun la sennube blua ĉielo kaj la suno senkompate brila-brula, tiu muziko... Estas ĝene senti sin la centro de ĉies atento, la objekto de ĉies rigardoj.
Li provis rekoni amikojn aŭ almenaŭ konatojn en la homamaso. Li ne sukcesis. Ne estis vizaĝoj, ne estis personoj, estis nur milkapa besto, el kiu nenio individua elstaris.
La muziko ĉesis. Ĉe signo de la prezidanto, la ulo, kiun Pablo malamis, serioz-vizaĝe marŝis ĝis la loko preparita por la paroladoj. Kiam li komencis vorti, la laŭtparoliloj resonigis lian voĉon inter la domoj, por la knabo plej malplaĉe.
"Ne ofte oni donas al strato la nomon de homo vivanta, sed ĉi tiu knabo tiel meritas la dankemon de la tuta popolo, ke ni decidis signi per tia eksterordinara okazo la memoron pri lia grandfaro. Kuraĝo..."
La vortoj resonis tiel forte, ke al Pablo la kapo komencis dolori. Li ne sciis, kion pensi, li ne sciis kiel sin teni. Li estis ege malfeliĉa.
"Tre gravan komunikaĵon li akceptis porti al niaj samcelanoj, kiuj trovis lokon transmontare por prepari la venkan atakon. Sed por ilin atingi. necesis pasi tra la linioj de niaj malamikoj. Danĝera tasko, kiun li sindone, inteligente kaj kuraĝe plenumis..."
Akceptis porti, ĉu? Kiel eblas nomi tion akcepto? Li estis dekunujara, kiam la afero okazis. La landon ŝiris terura interna milito. Homoj malamis homojn, frato mortigis fraton. Soldatoj venis kaj foriris. Veraj soldatoj de la ŝtato, kaj ne-soldataj batalantoj, kiuj leviĝis kontraŭ la ŝtato, sed tamen estis organizitaj kiel soldatoj. Vilaĝo apartenis jen al tiuj, jen al tiuj ĉi.
Ofte viroj venis kun plej timiga aspekto sendolĉe pridemandi la vilaĝanojn por scii, kiuj transiris al la kontraŭ-ŝtataj unuoj. Aŭ, se la kontraŭ-ŝtatuloj ĉi-foje okupis la vilaĝon, kiuj transiris al la defendantoj de la ŝtato. Ambaŭ flankoj laŭdire defendis liberecon kaj vivon vere homan. Iujn oni nomis bluaj, aliajn ruĝaj. Pablo komprenis nenion el ĉio ĉi.