Foje mi partoprenis en tutmonda kongreso kun mia bofrato, en Londono. Ni decidis partopreni en unu el la ekskursoj aranĝitaj por la kongresanoj. Tio estis profesia kongreso, sed tiuj similas kelkrilate al la esperantistaj. Ankaŭ en ĉi tiu, kiel en esperanto-kongreso, organiziĝis meze de la semajno serio da ekskursoj por konigi kelkajn aspektojn de la regiono al la diverslandanoj. Ni volis iri al Cambridge kaj Oxford, sed okazis ia fuŝo pri la aŭtobusoj, kaj ni retroviĝis en veturilo, kiu iris aliloken, nome, al Stonehenge kaj Bath. Ni decidis pri la ekskurso lastminute, kaj al ni estis egale, ĉu ni vizitu tiun landoparton aŭ tiun alian. Ni kutimas kongresi, kaj scias, kiel malfacile estas plene eviti fuŝojn, kiam oni aranĝas similajn aferojn. Ni ambaŭ rigardas fuŝojn neevitebla aspekto de la vivo, kaj scias, ke ili okazas precipe, kiam neprofesiuloj provas organizi ion por centoj da homoj el la tuta mondo.
Fakte, mi tre ĝojis pri la fuŝo, ĉar Stonehenge kun siaj altaj ŝtonegoj starigitaj antaŭ jarmiloj per metodo, kiun oni ĝis nun ankoraŭ ne komprenis, interesis min pli ol la du universitataj urboj. Mi konfesas, ke, stulte, antaŭ ol decidi, mi eĉ ne rimarkis, ke la organizantoj proponas ekskurson al Stonehenge. Kiom koncernas min, la fuŝo do ne estis vera fuŝo.
Mi trovis Stonehenge eksterordinara. Mi jam ofte vidis fotojn de ĝi antaŭe, sed la realo estas multe pli impresa ol ĉiaj priskribo aŭ fotoj. Bedaŭrinde, estis amaso da turistoj, kaj ni ne restis sufiĉe longe por ricevi ĝustan impreson pri la loko. La gvidisto rakontis al ni multon pri la diversaj teorioj rilate al tiuj strangaj konstruaĵoj, al ilia celo kaj al la metodoj ilin starigi, sed li parolis en rapida angla lingvo, kiun mi malbone komprenis.
Post Stonehenge ni iris al Bath, kaj tie ni manĝis. La manĝo estis mirige bongusta (mirige por Anglio, anglaj legantoj pardonu min) kaj mi des pli ŝatis tiujn ege plaĉe kuiritajn viandon kaj legomojn, ĉar estis tradicia angla kuirarto, kaj ne kelkaj el tiuj manĝaĵoj, nomataj "internaciaj", kiujn oni tiel ofte ricevas en hoteloj kaj restoracioj, kaj al kiuj tute mankas lokaj odoro kaj gusto.
Tie okazis la neeblaĵo.
Mi sidis kun mia bofrato. Ni diskutis pri la kuirmaniero de la diversaj landoj kaj pri la tradicia angla, malmulte konata, kiam viro alvenis kaj eksidis ĉe eta tablo vid-al-vide de ni.
Li mendis botelon da biero kaj ĉirkaŭrigardis. Mi rimarkis, ke liaj okuloj haltas je la vido de mia bofrato. Li rigardis lin fikse, sindemande. Tiu fiksa rigardo estis iom ĝena por mia bofrato, kiu sentis ĝin antaŭ ol vere rerigardi al ĝi. Sed kiam li turnis la vizaĝon rekte al la rigardanto, ankaŭ li fiksis la okulojn al tiu, kun similaj intereso kaj malcerteco. Finfine, la ĵus-alveninto ekstaris kaj venis al li.
"Senkulpigu min," li diris angle. "Ĉu via nomo ne estas ...?" kaj li diris la nomon de mia bofrato.
Ĉi-lasta respondis en lingvo nekonata de mi, tiel ke eĉ ne unu vorton mi komprenis. Finfine, li turnis sin al mi por prezenti tiun viron: estis lia frato.
Mi eĉ ne sciis, ke mia bofrato havas fraton. Mi malprecize memoris, ke antaŭ multaj jaroj li forlasis sian landon, ĉar la politika situacio tie estis neeltenebla por li, kaj ke li faris al si novan vivon niaregione. Li nun klarigis, ke kiam li eliris el sia lando, la tiea situacio estis plej malsimpla kaj senorda. Lia tuta familio disiĝis. Pluraj familianoj decidis foriri lastminute, kaj ĉio disvolviĝis tiamaniere, ke dum dudek jaroj li ne plu havis informojn pri sia frato. Kaj jen nun, pro neimagebla ŝanco, ambaŭ retroviĝis samloke.
Kiam mi rakontis tiun okazaĵon al amikoj, kelkaj miris, ke la du fratoj ne tuj estis certaj rekoni unu la alian. Mi miris pri ilia miro: dudek jaroj, kun longa tempo da suferado, ja ŝanĝas la vizaĝon de homo.
Sed eble ĉefe malhelpis tujan kontakton la ideo, ke tia retrovo ne povas esti reala. Oni opinias: "Mi eraras. Miaj okuloj rakontas malveraĵojn al mi. Ne estas eble."
Ke tia ŝanca renkontiĝo estas preskaŭ neebla, tion vi komprenos eĉ pli bone, kiam mi diros, ke la koncerna frato fakte loĝas en Aŭstralio. Dum mia bofrato forkuris al Okcidenta Eŭropo, lia frato travojaĝis Azion, laborante jen tie, jen aliloke, sed neniam trovante lokon, en kiu li sentis sin sufiĉe hejme por rekomenci taŭgan vivon. Finfine li iris al Aŭstralio, kie li facile trovis laboron, iom post iom plibonigis sian situacion, edziĝis kun fraŭlino el sama deveno, kaj komencis agrablan familian vivon, en kiu li tenis vivaj la tradiciojn de la patrolando. Li provis kontakti membrojn de la familio, sed nemulte sukcesis. Pri mia bofrato li tute ne povis atingi rezulton, ĉar tiu neniam akceptis partopreni en asocio de samlandanoj. Sian antaŭan vivon en la gepatra lando li nepre volis forgesi. Kaj lia frato provis nur serĉi pere de tiaj asocioj.
Kiel mi diris komence, romanisto, kiu metus tian okazaĵon en verkon sian, estus rigardata kiel uzanta tro facilajn solvojn al siaj verkproblemoj. Kaj tamen la renkonto envere okazis.