Aŭdu turnis sin, rigardis, vidis, ke Ali diras la veron, kaj atendis, stare sur la vojo.
"Mi... mi... mi devis..." Ali provis diri, sed spiro al li mankis. "Mi devis lasi al ili la sakon, ĝi estis tro peza, mi ne povis kuri kun ĝi."
"Mi trovis tre stranga tiun orplenan sakon lasitan apud la vojo," Aŭdu voĉis. "Nun mi komprenas. Certe iu riĉulo, kiu ĵus traktis plej sukcese gravan komercan aferon, vidis de malproksime la ŝtelistojn kaj, pro ilia famo pri krueleco, preferis lasi sian oron tie ol submetiĝi al ilia doloriga traktado. Li verŝajne pensis, ke, se li revenos iom poste, certiĝinte, ke ne plu..."
Sed Ali ne aŭskultis lin.
"Dio mia! Dio mia!" li vokis, eĉ ne konscia, ke li interrompas sian amikon. "Ĉio iris tiel bone, kaj jen! Jen ni devis pasi sur vojo, kiu gvidis nin rekte al tiuj ŝtelistoj. Kiel malbonŝancaj ni estas!"
"Ni? Ĉu vere vi diris: ni?" Aŭdu rebatis. "Mi perdis nenion. Preĝu Dion, ke li instruu al vi, amiko, kiel malbonŝanca estas vi!"
NOVAJ VORTOJ:
apenaŭ, biblioteko, ekonomio, evolui, freŝa, gvidi, halti, komitato, konservi, kruela, legomo, marŝi, oro, ordo, prelegi, produkti, programo, reklamo, spirito, ŝiri, ŝteli, tradicio
NOVAJ KUNMETOJ:
ĝeni sin, kun-sido, kun-veno, ŝiri (koron, animon), trakti (aferon, demandon; homon)
21. KVARA RAKONTO PRI AFANTI
Foje ŝtelisto enrompis en la domon de Afanti. Afanti ektimis kaj iris meti sin en larĝan keston por sin kaŝi.
La ŝtelisto iris kaj venis en la domo, sed trovis nenion valoran, nenion forprenindan. Afanti ja estis malriĉa.
Finfine la ŝtelisto proksimiĝis al la kesto. Kaptita de plej terura timo, Afanti aŭdis lin stari tie apude. Dum longa, neelportebla minuto, nenio okazis. Afanti aŭdis la ŝteliston spiri. Li ne sciis, kion tiu faras.
'Ŝtelistoj ofte estas kruelaj,' li pensis, 'kaj ĝenerale ili havas kun si tranĉilon, ĉar ili ĝin bezonas por sia hontinda laboro. Ĉu eble li volos tranĉi al mi la kolon? Ĉu li mortigos min?'
Afanti, tre malriĉa, kiel ĵus dirite, havis nenion hejme. Li do timis, ke, kolera pro la malsukceso de siaj penoj, la ŝtelisto havos kontraŭ li plej malbonajn, eble eĉ mortigajn, intencojn. Li sin demandis, kiel reagi plej bone.
Fine la ŝtelisto malfermis la keston kaj vidis Afantin. Lia mano tuj iris al lia tranĉilo: li atendis eksalton, kaj pretis defendi sin. Sed Afanti ne moviĝis.
"Kion vi faras en kesto?" la ŝtelisto mire demandis.
"Nu, nu, estiminda sinjoro..." respondis la eks-kaŝito, pensante, ke antaŭ ĉio necesas trankviligi la ŝteliston per plejaj ĝentileco kaj afableco, "komprenu min. Mi hontis, ke en mia domo troviĝas nenio, kio respondus al viaj estimindaj gustoj. Mi hontis prezentiĝi antaŭ vi kun tiel malplena, malbela, senorda domo. Jen vi vizitas min, kaj mi povas proponi al vi nenion. Hontinde, ĉu ne? Tial mi min kaŝis."
Neniam la ŝtelisto vidis tiel ĝentilan priŝtelaton. Li plej afable salutis, kaj iris for.
NOVAJ VORTOJ:
kesto, kolo, tranĉi
NOVAJ KOMBINOJ:
en-rompi, pri-ŝteli
22. LA SANKTA FIŜO
Mi hontas, sed tamen estas vere: mia avo kaŭzis la morton de homo. Eble nevole, eble nerekte. Liajn intencojn mi ne volas juĝi. Sed fakto estas fakto, kaj la fakton mi konfesas: mia avo estas, iusence, mortiginto, kvankam tion li mem neniam akceptus vidi. Mi tuj rakontos al vi.
Ĉe la flanko de la vojo, kiu foriras oriente de nia regiona centro, direkte al la montoj, staras altega arbo, maljuna, dika, forta. Kiel kelkfoje okazas ĉe tiaj grandegaj arboj, ĝi havas en si larĝan truon. Tiu truo, preskaŭ ebena kaj rimarkinde profunda, troviĝas ĉe loko, kie tri dikaj branĉoj disiĝas.
La vetero estis malbela dum la periodo, pri kiu mi parolas. Pluvis, pluvis, pluvadis senĉese. Ĝis jen, iun tagon, la pluvo finfine ĉesis. Dum tiu unua bela tago, fiŝvendisto laŭiris la orientan vojon ĵus priparolitan. Tenante korbon plenan je ĵus kaptitaj fiŝoj, kiuj ankoraŭ vivis, li plezure marŝis, kontenta pri la freŝa bela vetero, kaj gaje kantetis al si kanton.
Li pasis preter la arbo, kiam brila lumo dum momento trafis liajn okulojn. Li miris. Estis fakte nur sunradio, kiu, falante sur la akvon en la arbotruo kiel sur spegulon, resendis sian lumon al la preterpasanto. Ĉiam interesata pri strangaĵoj, la fiŝvendisto proksimiĝis al la arbo, kaj mire rimarkis la grandan, larĝan, profundan truon, nun plenan je pluva akvo.
Lia gajeco donis al li amuzan ideon. Li ŝerce prenis fiŝon el sia korbo kaj ĝin metis en la akvon de la arbotruo. La fiŝo tuj naĝis kontente. Plu kantante, la fiŝvendisto daŭrigis sian vojon.
Li estis jam for de longe, kiam alvenis ŝafisto, gvidanta grandan ŝafaron. Unu el la ŝafoj apartiĝis de la aro, kaj por iri revenigi ĝin, li pasis preter la arbo. Ankaŭ al li lumo trafis neatendite en la okulon. Proksimiĝinte, li mire rimarkis, ke en la centro de arbotruo fiŝo, videble vivanta, tute trankvile naĝas. Tiu fiŝo apartenis al neniu speco de li konata. Kaj, antaŭ minuto, ĝi konigis sian ĉeeston per eksendo de lumo!