'Miraĵo!' li pensis. 'Dia spirito ĉi tie intervenis. Ĉi tiu arbo estas sankta'. Li komence klinis la kapon, kaj baldaŭ troviĝis en preĝa sinteno kun la kapo tuŝanta la teron.
Kiam li revenis hejmen, li rakontis pri la mirindaĵo. Pluraj anoj de lia familio iris kontroli lian diron. Estis vere. Fiŝo vivis en arbotruo, malproksime de ĉiaj lago, maro aŭ rivero.
Baldaŭ el la proksima urbeto venis homoj pli kaj pli multe. Ili kliniĝis antaŭ la arbo, bruligis bonodoraĵon, kaj preĝkantis.
Ĉiutage venis novaj homoj por rigardi la miraĵon kaj preĝi ĉe la sankta arbo. Pli kaj pli la homoj venis amase. Mia avo iradis tien ĉiutage.
"Multpova spirito sidas en tiu arbo," li diris. "Mi sentas lin. Estas bonvolema spirito. Li helpas min en la malfacilaĵoj de la vivo. Tion mi sentas tre klare. Tiu miraĵo okazis por nia tuta regiono, por ke ĝi sciu, ke la altuloj el la nevidebla mondo amikas al ni."
Jes, mia avo prenis aparte serioze ĉi tion, kion li rigardis plej certe dia interveno. Ĉar li estis tre maljuna, kaj saĝa multrilate (bedaŭrinde ne ĉiel!), la homamaso sekvis liajn ideojn, lin tre amis kaj altkonsideris. Foje, li tie staris kun granda homamaso kaj gvidis preĝkantojn, kiam la fiŝvendisto preterpasis.
"Kio okazas ĉi tie?" tiu demandis staranton.
Oni klarigis al li, ke okazis mirindaĵo, ke en tiu loko malproksima je ĉiaj rivero, maro aŭ lago, bela fiŝo vivas kaj naĝas en arbotruo. La fiŝvendisto ekridis.
"Lasu min rigardi ĝin," li diris. "Estas mi, kiu ĝin tien metis! Ĉu ĝi vere plu vivas kaj bonsanas? Amuze!"
Li volis antaŭeniri inter la starantaj homoj ĝis la arbo.
"Mi volas rigardi ĝin; estas mi, kiu ĝin metis tien, mi estas fiŝvendisto," li ripetis. Sed la homoj nur respondis: "Atentu! Ne faru ion ajn. Tiu ĉi loko estas sankta!"
Kiam finfine li sufiĉe proksimis, li kriis ridante: "Mi metis tiun fiŝon tien, la unuan belan tagon post la longa pluvado. Lasu min repreni ĝin. Ĝi estas mia." Tiam mia avo ekkoleris:
"Forpreni la sanktan fiŝon? Kiu estas tiu ŝtelisto de sanktaĵoj? Ne lasu lin!"
Li parolis ege efike, tiel efike, ke la homamaso eĉ ne havis dubon dum minuto, ke tiu fiŝdeziranto estas malaminda ŝtelisto, kiu volas proprigi al si, por si sola, donaĵon de la dia spirito, kiu decidis marki per miraĵo la sanktecon de ĉi tiu loko.
"Ne lasu lin proksimiĝi," mia avo laŭtvoĉis. "Zorgu, ke li ne venu ĝin ŝteli. Li altirus sur nin ĉiajn malfeliĉojn. Tiu sankta arbo kaj dia fiŝo nin defendas kontraŭ ĉiuj danĝeroj. Ne lasu lin forpreni ĝin. Li povas veni nur de la Plej-Malbonulo!"
"Sed, sed," la fiŝvendisto trankvile respondis, "mi certigas al vi. Post la granda pluvo mi preterpasis ĉi tie kaj vidante la truon en la arbo, mi trovis amuza la ideon vidi..."
Li neniam havis la tempon fini sian frazon. La homamaso koleris kaj lin atakis. Okazis granda malordo. Oni frapis lin, batis lin ĉiamaniere, kun plej kolera forto, kaj kiam li volis forkuri, la homamaso ĵetis ŝtonojn al li. Pluraj ŝtonoj trafis lin al la kapo tiel forte, ke li falis. Post nelonge li perdis la vivon.
Mia avo certe respondecas pri lia morto. Se li ne uzus sian personecan forton kaj la altan konsideron, kiun la amaso havis por li, tiamaniere, ke li direktis la popolan koleron kontraŭ tiu fiŝvendisto, tiu certe plu vivus. Sed de kelkaj tagoj jam li enamiĝis al la sankteco de tiu loko. Li ne povis elporti, ke ĝi refariĝu io normala.
Ne estas agrable por mi konfesi la veron, nek akcepti la ideon, ke mi estas filo de la filo de tia ulo, sed tio estas la fakto. Mi esperas, ke Dio, se li aŭ ŝi aŭ ĝi ekzistas, bonvolos pardoni al mia avo kaj ebligi al li el la postmortejo, kie li vivas, se oni plu vivas ie postmorte, repagi al la fiŝvendisto kaj al ties familio la malbonon, kiun tiu senkulpe kaj senkaŭze suferis.
NOVAJ VORTOJ.
avo, branĉo, bruli, ĉiel, ebena, fiŝo, klini, konfesi, korbo, lago, neniel, oriento, periodo, preter, sankta, senco, speco, spegulo, ŝafo, ŝerci, ŝtono, ties, truo.
NOVAJ KUNMETOJ:
en-am-iĝi, inter-veni
23. NEATENDITA RENKONTIĜO
La vivo estas vere stranga. Mi ne ŝatus esti verkisto, ĉar, kio okazas en mia vivo, tio estas tiel nekredebla, ke neniu leganto akceptus tion trovi en romano, kaj se ne paroli pri la vera vivo, kial entute verki?