Читаем VINTRO EN MUMINVALO полностью

Li turnis la dorson al la neĝoŝtormo kaj ĉesis batali.

Nur tiam Mumintrolo rimarkis ke la vento estas varma. Ĝi kunportis lin en la blovatan neĝon, ĝi malpezigis lin kaj donis al li imagon de flugado.

Mi estas nenio krom vetero kaj vento, mi estas peco de la neĝoŝtormo, pensis Mumintrolo kaj ĉesis fiksteni sin. Estas preskaŭ kiel somere. Oni batalas kontraŭ la ondoj, kaj poste oni turnas sin kaj lasas sin flosi teren sur la surfo, velas for kiel korko kun amaso da etaj ĉielarkoj en la onda ŝaŭmo kaj surteriĝas ridante kaj nur konvene timigite ĉe la strando.

Mumintrolo etendis la brakojn kaj flugis.

Nur provu timigi, li pensis feliĉe. Nun mi ekkomprenis vin. Vi ne estas pli terura ol ĉio alia, se oni nur ekkomprenas vin. Nun vi ne plu povas trompi min.

Kaj la vintro dancis plu kun li laŭ la tuta longa strando, ĝis li falis sur la nazon stumblante sur la subneĝa ponteto kaj vidis malintensan varman lumon tra la fenestro de la bandometo.

Ho, ĉu mi estas savita, diris Mumintrolo elrevigite. Domaĝe ke ĉio ekscita ĉiam finiĝas kiam oni ne plu timas ĝin sed finfine povus amuziĝi.

Kiam la pordo malfermiĝis vaporanta varma aero fluis eksteren en la ŝtormon, kaj Mumintrolo malklare vidis ke la bandometo plenplenas de bestoj.

Jen unu el ili! iu vokis.

Kiu do estas la alia? demandis Mumintrolo kaj viŝis neĝon el la okuloj.

La knito Salome misvagis en la neĝoŝtormo, diris Tu-tiki seriozmiene.

Glaso da varma fruktsuko alŝvebis tra la aero. Dankon, diris Mumintrolo al la nevidebla soriko. Poste li diris: Sed la knito Salome ja neniam iras eldomen?

Ankaŭ ni ne povas kompreni tion, diris la pli aĝa homso. Kaj ne utilas serĉi ĝis la neĝoŝtormo kvietiĝis. Ŝi povas esti ie ajn kaj supozeble estas kovrita de neĝo.

Sed kie estas la hemulo? demandis Mumintrolo.

Li tamen eliris por serĉi, diris Tu-tiki. Ŝi iomete rikanis aldonante: Ŝajne vi interparolis pri Soleca Montaro.

Nu, kio do, diris Mumintrolo bruske.

La rideto de Tu-tiki kreskis. Vi havas bonegan persvadan talenton, ŝi diris. La hemulo rakontis al ni ke la skideklivoj en Soleca Montaro estas mizeraj. Li tre ĝojis ke ni tiel ŝatas lin.

Sed mi pensis... komencis Mumintrolo.

Trankviliĝu, diris Tu-tiki. Povas okazi ke ni komencas ekŝati la hemulon.

Ja tre eblas, ke la hemulo ne havis komprenon pri pli fajnaj nuancoj kaj ke li ne ĉiam perceptis kion liaj kunuloj pensis. Sed li havis flarsenson pli bonan ol tiun de la hundo Jelp. (Krome la flarsenso de Jelp ĝuste nun estis difektita de sentimentala pensado.)

La hemulo trovis du malnovajn tenisrakedojn en la subtegmentejo, kaj tiujn li uzis kiel neĝorakedojn. Li trankvile tretis antaŭen tra la neĝoŝtormo kun la nazo altere klopodante trovi la malfortan odoron de la plej malgranda knito el ĉiuj.

Li ekpensis eniri en sian neĝdomon, kaj tie li flaris la knitodoron.

La eta besto estis ĉi tie por serĉi min, la hemulo bonvole pensis. Kaj kial ŝi faris tion... Subite la hemulo malklare memoris ke la knito Salome iam provis rakonti ion al li sed estis venkita de sia timideco.

Dum li paŝis plu tra la neĝoŝtormo lia memoro vidis unu imagon post alia: La knito atendante sur la skideklivo... la knito kurante sur la skispuro... la knito flarante la latunan kornon... Kaj la hemulo konsternite pensis: Mi ja estis malamika al ŝi. Li ne eksuferis pro malbona konscienco, ĉar tio malofte trafas hemulojn. Sed li pli ekdeziris trovi la kniton Salome.

Do li genuis surneĝe por esti certa ne perdi la odorspuron.

Ĝi vagis tien-reen, kiel bestetoj vagas kiam ili estas paralizitaj de teruriĝo. Iufoje la knito estis sur la ponto kaj danĝere proksime al ĝia rando. Poste la odorspuro supreniris laŭ la deklivo kaj malaperis.

La hemulo pensis dum kelka tempo, kio por li estis sufiĉe ĝena.

Poste li ekfosis. Li elfosis la tutan deklivon. Kaj fine li trovis ion malgrandan kaj varman.

Ne timu, diris la hemulo. Estas nur mi.

Li ŝovis la kniton inter la puloveron kaj la lamlanan ĉemizon, stariĝis kaj plu plaŭdpaŝis sur la neĝorakedoj.

Efektive li preskaŭ forgesis la kniton Salome kaj pensis nur pri varma fruktsuko.

En la sekva tago kiu estis dimanĉo la vento denove kvietiĝis. Estis varme kaj nebule kaj oni sinkis preskaŭ ĝisnaze en neĝon.

La tuta valo aspektis kiel petola luna pejzaĝo. Dunoj kuŝis kiel enormaj rondaj buloj aŭ belkurbaj altaĵoj kun tranĉile akra eĝo. Ĉiu branĉeto surhavis grandan neĝan ĉapelon. Kaj la arboj aspektis kiel altegaj kukoj komponitaj de sukeraĵisto kun originala fantazio.

Esceptokaze ĉiuj gastoj svarmis eldomen en la neĝon kaj aranĝis grandegan neĝbulan militon. Ja la konfitaĵo estis pli-malpli elĉerpita, sed ĝi vere donis al ili brakan kaj kruran forton.

La hemulo sidis sur la tegmento de la ŝtipejo ludante latunan muzikon kun la feliĉa knito Salome apud si.

Li ludis "Enmarŝo de hemuloj" kaj finis sian preferatan muzikaĵon per speciale komponita trilo. Poste li turnis sin al Mumintrolo kaj diris: Nun vi ne malĝoju, sed mi intencas tamen ekiri al Soleca Montaro. Sed venontan vintron mi promesas instrui al vi skiadon.

Sed mi ja diris, komencis Mumintrolo zorgeme.

Перейти на страницу:

Похожие книги