Estis nuba, varma nokto plena de moviĝado. La arboj jam antaŭlonge deskuis la neĝon, kaj li aŭdis ilin skui siajn branĉojn en la mallumo.
De fore elsude venis forta ventpuŝo. Li povis sekvi ĝin susure trairi la arbaron kaj pluiri preter li supren laŭ la kontraŭa deklivo.
Pluvo da akvogutoj falis el la arboj suben en la malheliĝantan neĝon, kaj Mumintrolo levis la nazon flarante.
Eble tio estis odoro de tero. Li pluiris sciante ke Tu-tiki pravas, vere iĝas printempo.
Unuafoje en longa tempo Mumintrolo zorge rigardis siajn dormantajn patron kaj patrinon. Li tenis la lampon super Snorkfraŭlino rigardante ŝin penseme. Ŝia vila fruntharo glimis en la lampobrilo, ŝi vere estis tre dolĉa. Tuj vekiĝinte ŝi kuros en la vestejon por preni sian verdan printempan ĉapelon. Ŝi ĉiam faradis tiel.
Mumintrolo metis la lampon sur la kahelfornan kornicon kaj rigardis ĉirkaŭ si en la salono. Efektive aspektis terure tie. La plej multaj aĵoj estis fordonacitaj, pruntedonitaj aŭ tutsimple ŝtelitaj de iu malzorgema gasto.
Kio restis troviĝis en nepriskribebla malordo. La kuirejo estis plena de uzita manĝilaro. La fajro en la hejtforno baldaŭ estingiĝos, ĉar la brulligno elĉerpiĝis. La konfitaĵa kelo estis malplena. Kaj la fenestrovitro rompita.
Mumintrolo cerbumis. Surtegmente la malseka neĝo komencis defali. Ekkrakis kiam ĝi falis teren ekster la domo. La supra parto de la suda fenestro subite montris pecon da nuba nokta ĉielo.
Mumintrolo iris ĝis la dompordo kaj palpesploris ĝin. Ŝajnis al li ke ĝi iomete cedas. Tiam li serĉis piedapogon surplanke kaj almetis sian plenan forton.
Tre, tre malrapide la elira pordo malfermiĝis ŝovante antaŭ si la neĝamason.
Mumintrolo ne rezignis antaŭ ol la pordo plene malfermiĝis al la nokto.
Nun la vento alkuris rekte al la salono. Ĝi forblovis la polvon el la tulo de la lustro kaj rondiris unu turnon en la kahelforna cindro. Poste ĝi iomete levis la kolorbildojn gluitajn surmure. Unu el ili malfiksiĝis kaj flugis eldomen.
Odoro de nokto kaj pingloarbaro troviĝis en la ĉambro, kaj Mumintrolo pensis: Ĉi tio estas bona. Necesas de temp’ al tempo aerumi sian familion. Li eliris sur la ŝtuparon kaj rigardis en la humidan mallumon.
Nun mi havas ĉion, diris Mumintrolo al si. Mi havas la tutan jaron. Ankaŭ la vintron. Mi estas la unua mumintrolo kiu vivis dum tuta jaro.
Efektive ĉi tiu vintra rakonto devus finiĝi ĝuste nun. Tiu unua printempa nokto kaj la ŝtormo kiu blovas en la salonon siamaniere estas pompa fino, kaj poste oni havus liberan eblon mem elpensi kiel ĉio pluis. Sed efektive tio signifus trompon.
Ĉar ĉiuokaze ne eblas esti absolute certa pri tio, kion diris la patrino vekiĝinte. Nek ĉu la prapatro rajtis plu loĝi en la kahelforno. Nek ĉu Snufmumriko atingis reveni antaŭ ol la libro finiĝis. Nek ĉu la mimlino elturniĝis sen la kartona skatolo. Nek kie Tu-tiki loĝis kiam la bandometo vere refariĝis bandomo. Nek pri amaso da aliaj aferoj.
Sendube estas pli bone daŭrigi.
Antaŭ ĉio la glacirompiĝo gravas, ĝi estas ege tro drama por esti ekskludita.
Nun venis la sekreta monato kun belaj sunaj tagoj, gutado de tegmentoj, ventoj kaj flugantaj nuboj – kaj dumnokte akra malvarmo kun neĝokrusto kaj blindiga lunbrilo. Mumintrolo rondiris en sia valo kun kapturno pro atendo kaj fiero.
Nun alvenis la printempo, tamen ne kiel li antaŭe pensis. Ĝi ne plu estis tiu, kiu liberigis lin de fremda kaj malamika mondo, sed ĝi estis la natura daŭrigo de nova sperto, kiun li venkis kaj proprigis.
Li esperis ke la printempo estos tiel longa ke li konservos sian atendon kiel eble plej longe. Ĉiumatene li preskaŭ timis la plej mirindan: ke iu en la familio vekiĝos. Li moviĝis singarde kaj zorge evitis alpuŝi ion en la salono. Kaj poste li kuris en la valon por flari la novajn odorojn kaj vidi kio okazis de hieraŭ.
Peco da tero sude de la ŝtipejo komencis iĝi senneĝa. La betuloj ekhavis ombreton da ruĝa tono – sed oni vidis ĝin nur defore. La suno radiis rekte en la neĝdunojn, kiuj iĝis fragilaj kaj rompiĝemaj kiel vitro. Kaj la glacio malheliĝis, kvazaŭ la maro tralumus ĝin.
Eta Mim ankoraŭ glitadis tie ekstere. Ŝi interŝanĝis la skatolkovrilojn al kuirejaj tranĉiloj metitaj eĝe sub la ŝuoj.
Jen kaj jen Mumintrolo vidis ŝiajn spurojn en formo de okoj sur la glacio, sed malofte ŝin mem.
Ŝi ĉiam posedis la kapablon amuziĝi kun si mem, kaj kion ajn ŝi pensis kaj opiniis pri la printempo, ŝi sentis neniun bezonon informi iun pri la afero.
Tu-tiki purigis la bandometon.
Ŝi viŝis ĉiujn ruĝajn kaj verdajn fenestrajn vitrojn puraj, por ke la unua somera muŝo bonfartu, ŝi pendigis la banmantelojn en la sunbrilon kaj provis ripari la kaŭĉukan hemulon.
Nun la bandomo refariĝos bandomo, ŝi diris. Poste kiam ĉie estos varmege kaj verde kaj vi kuŝos kun la ventro kontraŭ la varmaj tabuloj sur la banponteto aŭdante akvoklukadon kontraŭ la strando...
Kial vi ne diris tion vintre, demandis Mumintrolo. Tio konsolus min. Mi diris: jen kreskis pomoj. Kaj vi nur respondis: sed nun kreskas neĝo. Ĉu vi ne komprenis ke mi estis melankolia?