Читаем Vortaro de Esperanto 1910 полностью

En siaj ekzemplo-frazoj aŭ -frazeroj Kabe jen kaj jen alludas al personoj, institucioj aŭ aliaj eroj de la tiama esperanta vivo. La plej gravajn referencojn ni klarigas ĉi poste.

Akademio.

La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato.

(komisii) — La Lingva Komitato (LK) estis fondita dum la 1-a Universala Kongreso (UK) en Bulonjo ĉe Maro en 1905. Kun siaj pli ol 70 membroj, ĝi ne estis sufiĉe efike labor- kapabla. Pro tio estis fondita la Akademio (AdE) dum la 4-a UK en Dresdeno en 1908.

akcento.

En Esperanto la akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

(lasta). — Referenco al § 10 de la Fundamenta Gramatiko (1887, 1905).

Barcelono.

La vojo de Barcelono Peterburgon estas longa.

(vojo). — En Barcelono okazis la 5-a UK 1909, kiun Kabe ne partoprenis. Ĉu alludo, ke li en tiu jaro vivis en Peterburgo?

Berlino.

La komunikaĵoj {= rimedo de transporto} de Berlino estas tre oportunaj.

(komuniki). — Per la nun arkaa „komunikaĵo" Kabe celas trafikajn ligojn, vojaĝ-eblecojn. Vojaĝinte de rusa Pollando al la kvar unuaj Universalaj Kongresoj en Bulonjo, Ĝenevo, Kembriĝo kaj Dresdeno, lia rekta vojo iris tra Berlino. Tre probable li raportas tie ĉi propran vojaĝ-sperton.

Bulonjo.

La deklaracio de Bulonjo.

(deklaracio).

Bulonja.

La Bulonja kongreso restos por ĉiam epokfaranta momento en la historio de Esperanto.

(epoko). — Per la Bulonja Deklaracio la unua UK akceptis la Fundamenton de Esperanto kiel „netuŝebla", „eterna" lingva interkonsento.

Diversaĵoj.

«

Diversaĵoj

»

de Lallemant kaj Beau estas kolekto de noveloj tradukitaj el la franca lingvo.

(novelo). — La ekzemplo-frazo alludas al: Diversaĵoj - rakontoj el J. -H. Rosny, G. Auriol ... Esperantigitaj de F. Lallemant kaj L. Beau. 2 ed. Paris: Hachette 1902, 67 p. - Kolekto Esperanta aprobita de D-ro Zamenhof.

« Esperantisto ».

jarkolekto de «Esperantisto»

(kolekti). — „La Esperantisto" aŭ dumtempe „Esperantisto" estis la unua kaj sola Esperanto-gazeto, aperinta inter 1889 kaj 1895. Repr. de la tuta kolekto Hildesheim k.a.: Olms 1988, skanaĵo ĉe la Aŭstra Nacia Biblioteko

(ONB)

.

Esperanto en dek lecionoj.

Esperanto en dek lecionoj.

(leciono). — Temas pri alludo al tiuepoke tre disvastigita lernolibro de Theophile Cart kaj Maurice Pagnier por franc-lingvanoj: L'Esperanto en dix le?ons (cours du Touring-Club de France), 2-a eld. Paris: Hachette 1902, 74 p. - Kolekto Esperanta aprobita de d-ro Zamenhof - n-ro 6; 21-a eld. Paris: Esperantista Centra Librejo 1921, 74 p. Ĝi ankaŭ estis adaptita al aliaj lingvoj, i.a. al la germana kaj nederlanda.

fabeloj.

fabeloj de Andersen, de Grimm.

(fabelo). — Jam por la Dua Libro de 1888 Zamenhof tradukis fabelon de Andersen, nome „La Ombro". En La Revuo aperis pliaj tradukoj el Andersen de Zamenhof, postmorte kvar volumoj kun ankoraŭ pliaj. „Elektitaj fabeloj de fratoj Grimm" Kabe mem tradukis. Ili aperis en 1906 ĉe la Berlina eldonejo Moller & Borel (199 p.; represo Saarbrucken: Iltis 1985).

Fruictier.

La esperanta sintakso de Fruictier.

(sintakso). — Alludo al jena libro: Fruictier, Paul. Esperanta sintakso - laŭ verkoj de Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj. 1-a eld. Szekszard [k.a.]: Lengyel [k.a.]

1903, 80 p.

2-a eld. Paris: Presa Esperantista Societo 1907, 80 p.

Fundamenta Krestomatio.

Formo kaj grandeco de presaĵo:

formato de l'« Fundamenta Krestomatio ».

(formato).

« Fundamenta Krestomatio » havas 460 paĝojn.

(paĝo). — En la Fundamenta Krestomatio (FK) de 1903 (Parizo: Hachette), Zamenhof kunigis multajn artikolojn, antaŭe jam publikigitajn en la unua Esperanto-periodaĵo „La Esperantisto", en stile prilaborita versio. Li krome aldonis kelkajn novajn pecojn, i.a. tradukon de la Fundamenta Gramatiko (1887) al Esperanto. Celo estis doni modelon por bona kaj unueca esperanta stilo.

kongresoj.

Dum niaj kongresoj oni koniĝas kun tre multaj samideanoj. En niaj kongresoj partoprenas reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj landoj. (lando). — Alludo ĉefe al la serio de Universalaj Kongresoj (UK), kiu ekis en 1905 en Bulonjo ĉe Maro.

Konstanta Komitato de la Kongresoj.

la konstanta komitato de la kongresoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Поэзия как волшебство
Поэзия как волшебство

Трактат К. Д. Бальмонта «Поэзия как волшебство» (1915) – первая в русской литературе авторская поэтика: попытка описать поэтическое слово как конструирующее реальность, переопределив эстетику как науку о всеобщей чувствительности живого. Некоторые из положений трактата, такие как значение отдельных звуков, магические сюжеты в основе разных поэтических жанров, общечеловеческие истоки лиризма, нашли продолжение в других авторских поэтиках. Работа Бальмонта, отличающаяся торжественным и образным изложением, публикуется с подробнейшим комментарием. В приложении приводится работа К. Д. Бальмонта о музыкальных экспериментах Скрябина, развивающая основную мысль поэта о связи звука, поэзии и устройства мироздания.

Александр Викторович Марков , Константин Дмитриевич Бальмонт

Языкознание, иностранные языки / Учебная и научная литература / Образование и наука