(komitato). — KKK estis fondita dum la Ĝeneva UK en 1906 kaj havis la taskon en kunlaboro kun la Loka Kongresa Komitato (LKK) zorgi pri la tagordo kaj aranĝi ĉiujn nelingvajn kunvenojn de la kongresoj.
Lingva Komitato.
La Esperantista Akademio estas konstanta supera komisio de la Lingva Komitato. (komisii). — Vd. ĉe Akademio.
Moller und Borel.
{legu: Moller}
(firmo). — La tiuepoke plej grava Esperanto-eldonejo en Germanio kun sidejo en Berlino. Ĝi i.a. eldonis la „germanajn vortarojn" de Jurgensen / Zamenhof kaj la „Elektitajn fabelojn de fratoj Grimm" de Kabe mem (vd. ĉe „fabeloj") kaj la Germanan Esperantiston, kiu favore recenzis lian vortaron.
Oficiala Gazeto Esperantista.
(organo). — O.G., foje ankaŭ OGE aŭ OficGaz., aperis inter junio 1908 ĝis januaro 1922 en 81 kajeroj sub la redakto de Hippolyte Sebert kaj Gabriel Chavet en Parizo. Ĝi enhavas ĉiujn decidojn de la fruaj kongresoj kaj raportojn kaj decidojn de la Lingva Komitato, ekzemple la Unuan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro de la Fundamento (1909).
Orzeszko.
(parenca). — Eliza Orzeszko (ankaŭ: Orzeszkowa) (1841-1910) estis siaepoke tre konata pola verkistino, nomumita kiel kandidato por la nobelpremio pri literaturo en 1905 (la premion tamen fine ricevis Sienkiewicz). Ŝian romanon „Marta" tradukis Zamenhof al Esperanto, la novelojn „Bela Sinjorino" kaj la rakontojn „La interrompita kanto" kaj „Legendo" Kabe mem. George Sand, pseŭdonimo de
(1804-1876), estis franca verkistino, kiu i.a. havis am-rilaton kun la komponisto Chopin inter 1838 kaj 1847 (vd. la mencion de Chopin en la artikolo „etudo").
Otelo.
(ĵaluza). — Alludo al tragedio de Ŝekspiro „Otelo, la maŭro de Venecio" (ĉ. 1603), kies traduko al Esperanto, verkita de Reto Rossetti, tamen aperis nur en 1960 (La Laguna: Regulo).
Paŭlo kaj Virginio.
(idilio). — Titolo de malgranda romano
(1788) de la franca aŭtoro Jacques Henri Bernardin de Saint-Pierre (17371814). Ĝi aperis en Esperanto-traduko de Hector Hodler 1905 ĉe Presa Esperantista Societo en Parizo (Kolekto de "Lingvo Internacia" n-ro 8, 115 p.). De 1789 ĉiam denove represita, ofte kun ilustraĵoj, la romano baldaŭ fariĝis klasika infan-libro, konata al ĉiu klera franco de la malfrua 18-a ĝis la frua 20-a jarcento.
Sand,
George. Vd. ĉe Orzeszko.
stilo esperanta.
(kompari). — Krom lernolibroj, en la unua jaro 1887 / 1888 aperis precipe la Dua Libro de Zamenhof, ties Aldono (ambaŭ 1888) kaj traduko el Puŝkin, La Neĝa Blovado, de Grabowski (same 1888). Kvankam estas ĝuste, ke ekzistas mirinda kontinueco de la stilo inter 1888 kaj 1910, tamen kelkaj detaloj malsamas. Precipe la difinan artikolon „la" de tiam oni uzis multe pli ŝpareme ol faris Kabe en sia vortaro. La formo de la artikolo kun apostrofo („l'"), ankoraŭ ofta kaj „normala" en proza teksto en 1888, de tiam estis uzata preskaŭ nur plu en poezio, dum Kabe en 1910 ĝenerale uzis ĝin - kontraŭ la tiutempe jam normala uzo.
Valienne.
{legu: Vallienne}Iom pri kaŝitaj vortoj
La vortaro de Kabe el 1910 notas proprajn nomojn nek en la ĝusta alfabeta pozicio, nek en aparta listo, tamen jen kaj jen uzas ilin en difinoj (normala skribo) aŭ ekzemplo-fraz(er)oj