Читаем Vortaro de Esperanto 1910 полностью

Societo de samprofesianoj, posedanta la rajtojn de leĝa persono.

Korpuso.

Parto de armeo, havanta ĉiujn specojn de la armiloj kaj militistoj kaj apartan ĉefon.

Korsaĵo.

Supra parto de la virina vesto, kovranta la buston {tiel, vd. la difinojn de busto kaj brusto}.

Korsaro.

Mara rabisto.

Korseto.

Laĉebla virina vesto kun balen- ostoj por subteni la buston.

Korto.

Spaco, supre libera, ĉirkaŭita de konstruaĵo; ĉirkaŭbarita spaco antaŭ konstruaĵo.

Kortego.

Ĉirkaŭantaro de regnestro, de princo;

Kortegano.

Persono, apartenanta al kortego.

Korupti.

Akiri ies favoron en kontraŭleĝa afero per mono aŭ donaco:

korupti juĝiston.

Korvo

(Zool.) Nigra raba birdo el la vico de l' paseroj

(Corvus).

Korveto.

Trimasta milita ŝipo, pli malgranda ol la fregato.

Kosmo.

Tutmondo, universo.

Kosmetiko.

Arto plibeligi la korpon kaj konservi ĝian freŝecon.

Kosmogonio.

Scienco pri la deveno de la universo.

Kosmografio.

Scienco pri la strukturo de la universo, pri la movoj de la astroj.

Kosmologio.

Scienco pri la leĝoj, regantaj la universon.

Kosmopolito.

Civitano de la tuta mondo; homo, ŝatanta pli alte la bonon de la homaro, ol tiun de sia patrujo.

Kosto.

Sumo necesa por fari, akiri ion: La kostoj de la konstruo.

Kosti.

-

1.

Bezoni monon, laboron, penon, oferon por esti farita: La publikigo kostis mil frankojn. La konfeso kostis al li multe.

- 2.

Esti vendata je la prezo de: La volumo kostas du frankojn.

Multekosta.

Kiu multe kostas; kara, altpreza. Komparu:

Prezo, valoro.

La konstruo de la domo kostis milionon da frankoj kaj oni volas vendi ĝin je la prezo de

1,200,000

fr., sed ĝia valoro ne atingas eĉ duonon de la lasta sumo, ĉar la loĝejoj estas ne komfortaj kaj malsekaj.

Kostumo.

Vesto propra al cirkonstancoj, al nacieco:

festa kostumo, nacia kostumo.

Komparu;

Livreo, uniformo.

Koto.

Polvo, tero de stratoj, de vojoj, miksita kun akvo.

Kotiledono

(Bot.). Embrio de la primitiva folio en la semo de l' vegetaĵoj

(Cotiledo).

Kotizi.

Pagi sian parton en komunan kason, por komuna celo.

Kotizaĵo.

Sumo kotizata:

La kotizaĵo en la esperantistaj societoj ne estas alta.

Kotleto.

Rostita vianda ripopeco:

bovida kotleto.

Kotono.

Longa, delikata lanugo, kiu ĉirkaŭvolvas la grajnojn de la samnoma arbeto kaj el kiu oni fabrikas tolosimilan ŝtofon, drapon.

Kotona.

El kotono.

Kotonujo.

Arbeto el la familio de l' malvacoj

(Gossypium).

Koturno

(Zool.). Birdo el la vico de la kokoj

(Coturnix).

Kovi.

Maturigi la embriojn en la ovoj, varmigante ilin per la propra korpo.

Koverto.

Faldita papera folio, en kiun oni metas leteron kaj sur kiu oni skribas la adreson.

Kovri.

Meti objekton aŭ objektojn sur alia, por kaŝi, konservi, ornami la lastan:

kovri la kapon per tuko; kovri tombon per floroj.

Kovrilo, kovraĵo.

Objekto uzata por kovri.

Malkovri.

-

1.

Forpreni objekton, kovrantan alian objekton:

Salutante sur la strato, oni malkovras la kapon. -

2.

Trovi ion, kio estis kaŝita, nekonata:

malkovri Amerikon, malkovri sekreton.

Komparu;

Elpensi.

Kozako.

Loĝanto de la sud-oriento de Rusujo, servanta en la rusa kavalerio.

Krabo

(Zool.). Dekpieda krustulo, vivanta en la konkoj de moluskoj

(Cancer pagurus).

Krabro

(Zool.). Speco de vespo

(Vespa crabro).

Kraĉi.

Eligi per rapida elspiro tion, kio estas en la buŝo:

kraĉi salivon, kraĉi sangon.

Kraĉaĵo.

Tio, kion oni kraĉas.

Kraĉujo.

Vazo, en kiun oni kraĉas.

Krado.

Aro de paralelaj stangoj, kunigitaj per aliaj, perpendikularaj al ili, servanta kiel forta baro:

krado en fenestro de malliberejo; krado de ĉirkaŭbaro.

Kradrostilo.

Rostilo en la formo de fera krado.

Krajono.

Maldika peceto de grafito, de kolorita kreto, fiksita en ligna bastoneto, por skribi, desegni.

Kraki.

Eligi sekan bruon dum krevado, dum rompiĝado:

Rompiĝanta branĉo krakas. Sekaj folioj krakas sub la piedoj de la pasantoj.

Kraketi.

Eligi sonon, kiel la salo, ĵetita en la fajron. Komparu;

Knari.

Krakeno.

Seka kuko. Komparu:

Kringo.

Krampo.

Fera kurbigita peco kun akraj pintoj por forte kunigi, fiksi:

kunigi du trabojn per krampoj.

Krano.

Turnebla aparato ĉe tuboj, ĉe vazoj por fermi aŭ malfermi la elfluon de fluidaĵo.

Kranio

(Anat.). Osta skatolo, kiu entenas cerbon de la vertebruloj.

Kratago

Перейти на страницу:

Похожие книги

Поэзия как волшебство
Поэзия как волшебство

Трактат К. Д. Бальмонта «Поэзия как волшебство» (1915) – первая в русской литературе авторская поэтика: попытка описать поэтическое слово как конструирующее реальность, переопределив эстетику как науку о всеобщей чувствительности живого. Некоторые из положений трактата, такие как значение отдельных звуков, магические сюжеты в основе разных поэтических жанров, общечеловеческие истоки лиризма, нашли продолжение в других авторских поэтиках. Работа Бальмонта, отличающаяся торжественным и образным изложением, публикуется с подробнейшим комментарием. В приложении приводится работа К. Д. Бальмонта о музыкальных экспериментах Скрябина, развивающая основную мысль поэта о связи звука, поэзии и устройства мироздания.

Александр Викторович Марков , Константин Дмитриевич Бальмонт

Языкознание, иностранные языки / Учебная и научная литература / Образование и наука