Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

Donu al mi ion refortigan, diris la sorĉisto. Ĉi tio komencas ronĝi miajn nervojn.

Muminpatrino tuj alkuris kun patkuko kaj konfitaĵo kaj donis al li grandan teleron.

Dum la sorĉisto manĝis ĉiuj kuraĝis iomete alproksimiĝi. Iu kiu manĝas patkukon kun konfitaĵo ne povas esti tiel terure danĝera. Eblas paroli kun li.

Ĉu bongustslas? demandis Tofslo.

Jes dankon, diris la sorĉisto. Mi ne ricevis patkukon dum la lastaj okdek kvin jaroj!

Ĉiuj tuj kompatis lin kaj eĉ pli alproksimiĝis.

Kiam la sorĉisto finmanĝis li viŝis siajn lipharojn kaj diris: Mi ne povas forpreni de vi la Reĝan Rubenon, ĉar kio estas aĉetita devas esti aĉetita denove aŭ donacita. Ĉu vi ne povus vendi ĝin al mi por, ni diru du diamantaj montoj kaj valo plena de miksitaj gemoj?

Nenislam! diris Tofslo kaj Vifslo.

La sorĉisto suspiris kaj dum kelka tempo sidis pensante kun malgaja mieno.

Poste li diris: Lasu la festenon daŭri. Mi iom sorĉos por vi. Ĉiu ricevos sian propran sorĉon. Bonvolu deziri! Unue la mumingesinjoroj.

La patrino de Mumintrolo iom hezitis. Ĉu estu aĵoj videblaj, ŝi demandis, aŭ ideoj? Se vi komprenas kion mi celas.

Certe, diris la sorĉisto. Aĵoj kompreneble estas pli facilaj, sed verŝajne ankaŭ ideoj eblos.

Do mi tre dezirus ke Mumintrolo ne plu malĝoju pro la Snufmumriko, diris Muminpatrino.

Mi ne sciis ke tio vidiĝas, diris Mumintrolo ruĝiĝante.

Sed la sorĉisto iom svingis sian mantelon, kaj tuj la melankolio forflugis el la koro de Mumintrolo. Lia sopiro iĝis nura espero, kaj tio estis multe pli agrabla sento.

Mi havas ideon! vokis Mumintrolo. Kara sorĉisto, lasu la tutan manĝotablon kun ĉio sur ĝi flugi ĝis Snufmumriko, kie ajn li nun troviĝas!

En la sama momento la tablo altiĝis inter la arbopintoj kaj ŝvebis suden kun patkuko kaj konfitaĵo, kun fruktoj, floroj, vinpunĉo kaj bombonoj, kaj kun la libro de la moskorato, kiun li metis sur angulon de la tablo.

Ne, kio nun!? diris la moskorato. Bonvolu tuj resorĉi al mi mian libron!

Farite ne refariĝas! diris la sorĉisto. Sed vi ricevos novan libron, sinjoro. Bonvolu!

"Pri la neceso de ĉio", legis la moskorato. Sed tio ja estas tute erare! Tiu kiun mi havis temis pri la neneceso de ĉio!

Sed la sorĉisto nur ridis.

Nun ŝajne estas mia vico, diris la patro de Mumintrolo. Sed estas tre malfacile elekti! Mi pensis pri amaso da aferoj kaj neniu estas vere bona. Vitrodomon estas pli amuze mem fari. Same boateton. Cetere mi jam havas la plej multajn aferojn!

Sed eble vi tute ne bezonas deziri, proponis Snif. Vi povus anstataŭe lasi min deziri dufoje?

Nu, diris Muminpatro. Sed kiam oni esceptokaze rajtas deziri...

Provu iomete rapidi, diris la patrino de Mumintrolo. Deziru vere belan kovrilon por viaj memoroj!

Jes, tio estos bona, diris la patro ĝoje. Ĉiuj aŭdigis admirajn vokojn kiam la sorĉisto transdonis perlogarnitan kovrilon el oro kaj ruĝa marokeno.

Nun mi! vokis Snif. Propran boaton! Boaton kiel konko kun purpuraj veloj! La masto estu el jakarando kaj ĉiuj remilingoj el smeraldoj!

Tio ne estas malmulte, diris la sorĉisto amike svingante la mantelon.

Ĉiuj retenis la spiron, sed neniu boato vidiĝis.

Ĉu estiĝis nenio? diris Snif elrevigite.

Certe estiĝis, diris la sorĉisto. Sed kompreneble mi metis ĝin malsupre ĉe la strando. Vi trovos ĝin tie morgaŭ.

Ĉu kun smeraldaj remilingoj? demandis Snif.

Certe. Kvar kaj unu rezerva, diris la sorĉisto. Nun la sekva.

Nu, diris la hemulo. Se diri la veron mi rompis la botanikan fosileton kiun mi pruntis de la snorko. Do mi absolute bezonus novan.

Kaj li genufleksis *) bonedukite kiam la sorĉisto transdonis la novan botanikan fosileton.

*) La hemulo genufleksas ĉar aspektas iom stulte kapklini en robo. – Noto de la aŭtoro.

Ĉu ne estas lacige sorĉi? demandis Snorkfraŭlino.

Ne pro ĉi tiel facilaj aferoj! diris la sorĉisto. Kaj kion deziras la eta fraŭlino?

Tio sendube estos pli malfacila, diris Snorkfraŭlino. Ĉu mi rajtas flustri?

Kiam ŝi finflustris la sorĉisto mienis iom surprizite kaj demandis: Ĉu vi certas ke ili konvenos, fraŭlino?

Jes! Certe! spiris Snorkfraŭlino.

Nu, bone do! diris la sorĉisto. Estu!

En la sekva momento voko pro surprizo trairis la amason. Snorkfraŭlino staris antaŭ ili kun tute ŝanĝita aspekto.

Kion vi faris al vi!? ekkriis Mumintrolo indigne.

Mi deziris la okulojn de la ligna reĝino, diris Snorkfraŭlino. Vi ja trovis ŝin bela!

Jes, sed... murmuris Mumintrolo malfeliĉe.

Ĉu vi ne trovas ilin belaj? diris Snorkfraŭlino kaj ekploris.

Nu nu, diris la sorĉisto. Se tio ne estis bona do via frato povos deziri la malnovajn okulojn reen!

Jes, sed mi intencis ion tute alian, protestis la snorko. Mi ja ne kulpas se ŝi faras stultajn dezirojn!

Pri kio do vi pensis? demandis la sorĉisto.

Kalkulmaŝino! respondis la snorko. Maŝino kiu kalkulas ĉu aferoj estas justaj aŭ maljustaj, bonaj aŭ malbonaj.

Tio estas tro malfacila, diris la sorĉisto skuante la kapon. Tion mi ne kapablas.

Nu, do maŝino kiu skribas, diris la snorko. Mia fratino ja vidas same bone per siaj novaj okuloj!

Jes, sed ŝi ne aspektas same bone, diris la sorĉisto.

Перейти на страницу:

Похожие книги