Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

Eĉ la moskorato alvenis interesiĝante. Vi havu multajn tablojn, li diris. Tabletojn kaj tablegojn. En surprizaj lokoj. Neniu volas sidi senmova samloke en granda festeno. Ili kurados tien-reen pli aĉe ol kutime, mi timas. Kaj unue vi regalu per la plej bona kion vi havas. Poste ne gravas kion ili ricevos ĉar tiam ili ĉiuokaze estos gajaj. Kaj ne ĝenu ilin per spektaklo, kantado kaj tiaĵoj, sed lasu ilin mem esti programo.

Kiam la moskorato eldiris tiun surprizan vivosaĝon li retiriĝis al sia hamako por legi en la libro pri la Neneceso de Ĉio.

Kion mi surmetu? demandis Snorkfraŭlino nervoze. Ĉu la bluan harornamon el plumo aŭ la perlan diademon?

Prenu la plumojn, diris Mumintrolo. Nur plumoj ĉirkaŭ la oreloj kaj piedartikoj. Eventuale du-tri ŝovitaj en la vostopenikon.

Dankon! diris Snorkfraŭlino kaj ekkuris. En la pordo ŝi kunpuŝiĝis kun la snorko kiu alportis buntajn paperlanternojn.

Atentu! li diris. Vi kaĉigas la lanternojn! Se mi povus kompreni por kio fratinoj utilas! Kaj li marŝis en la ĝardenon kaj komencis pendigi la lanternojn de arboj. Dume la hemulo aranĝis artfajraĵojn en konvenaj lokoj. Troviĝis blua stelpluvo, fajroserpentoj, bengala neĝoŝtormo, arĝentaj fontanoj kaj raketoj kun pafoj.

Mi estas en tia neeltenebla ekscitiĝo! diris la hemulo. Ĉu ni ne povus sendi unu solan prove?

Ili ne vidiĝas en taglumo, diris la patro de Mumintrolo. Sed prenu fajroserpenton se vi volas kaj ekbruligu ĝin en la terpoma kelo.

Muminpatro staris antaŭ la ŝtuparo preparante ruĝan vinpunĉon en kelkaj bareloj. Li aldonis al ĝi sekvinberojn kaj migdalojn, konfititan lotuson, zingibron, sukeron kaj muskatfloron, unu-du citronojn kaj kelkajn litrojn da sorpa likvoro por gustigi la tuton.

De temp’ al tempo li gustumis la rezulton.

La rezulto estis bonega.

Unu afero estas malĝojiga, diris Snif. Ni ne havos muzikon. Snufmumriko foriris.

Ni laŭtigos nian malnovan muzikskatolon, diris Muminpatro. Ĉio estos en ordo! La duan toston ni faros je la honoro de Snufmumriko.

Kies estos la unua? demandis Snif esperplene.

De Tofslo kaj Vifslo, kompreneble, diris la patro.

La preparoj nur pliampleksiĝis. La loĝantoj de la tuta valo kaj arbaro, montaro kaj strando alportis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn kaj ĉio estis metata sur la tablojn en la ĝardeno. Grandaj amasoj da lumaj fruktoj kaj enormaj buterpanpladoj, kaj sur tre malgrandaj tabloj sub la arbedoj oni prezentis nuksojn kaj folibukedojn, berojn sur tigoj, sukerradikojn kaj tritikajn spikojn. La patrino de Mumintrolo miksis patkukan paston en la bankuvo ĉar la potoj ne sufiĉis. Poste ŝi alportis dek unu netuŝitajn kruĉojn da konfitaĵo el la kelo (la dekdua bedaŭrinde krevis kiam la hemulo ekbruligis fajroserpentojn, sed tio ne gravis ĉar Tofslo kaj Vifslo lekis la plej grandan parton).

Imagslu! diris Tofslo. Tiom da bruslo nur je nia honorslo!

Jes, ne facilslas komprensli tion, diris Vifslo.

Tofslo kaj Vifslo havis la honorajn lokojn ĉe la plej granda tablo.

Kiam jam tiel mallumiĝis ke eblis eklumigi la lanternojn, la hemulo albatis gongon kio signifis: Nun ni eku!

Unue estis tre solene.

Ĉiuj vestis sin kiel eble plej bele kaj sentis sin iom nenaturaj. Oni salutis kaj riverencis kaj diris: bone ke ne venis pluvo kaj imagu ke la mansako estis trovita.

Neniu kuraĝis sidiĝi.

Muminpatro faris enkondukan paroladeton en kiu li rakontis kial oni aranĝis ĉi tiun festenon kaj dankis Tofslon kaj Vifslon.

Poste la patro diris ion pri la mallonga norda somero kaj ke ĉiuj kiel eble plej ĝoju kaj poste li ekparolis pri kiel estis en lia junaĝo.

Tiam la patrino de Mumintrolo alveturigis tutan ĉarumon da patkukoj kaj ĉiuj ekaplaŭdis.

Tuj estis iom malpli solene kaj post iom la festeno estis en plena plenumo. La tuta ĝardeno, eĉ la tuta valo estis plena de lumigataj tabletoj. Lumo-muŝoj kaj lampiroj ekbrilis kiel fajreroj kaj la lanternoj enarbe balanciĝis pro la nokta vento el nordo kvazaŭ grandaj belaj fruktoj.

La raketo kun pafoj ekflugis al la aŭgusta ĉielo en bela arko, kaj altege ĝi eksplodis en pluvon el blankaj steloj kiuj malrapidege sinkis super la valo. Ĉiu besteto turnis la vizaĝon al la stelpluvo kaj hurais – ho, estis mirinde!

Jen la arĝenta fontano ekŝprucis, jen ekblovis la bengala neĝoŝtormo super la arbopintoj! Kaj laŭ la ĝardenpado la patro de Mumintrolo alrulis barelegon kun ruĝa vinpunĉo. Ĉiuj alkuris kun siaj glasoj kaj Muminpatro plenigis ĉiujn, tasojn kaj bovlojn, betulŝelajn ujojn, konkojn kaj folikornetojn.

Je Tofslo kaj Vifslo! tostis la tuta Muminvalo. Hura’, hura’, hura’!

Huraslo! kriis Tofslo kaj Vifslo tostante unu kun la alia.

Poste Mumintrolo suriris seĝon kaj diris:

Nun mi proponas toston je Snufmumriko kiu ĉi-nokte vagas suden, sola, sed certe same feliĉa kiel ni. Ni deziru al li bonan tendejon kaj malpezan koron!

Kaj refoje la tuta valo levis siajn glasojn.

Vi parolis bone, diris Snorkfraŭlino kiam Mumintrolo residiĝis.

Nu, jes, diris Mumintrolo modeste. Sed mi elpensis ĝin antaŭe!

Перейти на страницу:

Похожие книги