Ili vagis ĝis la rivero kaj sidiĝis sur la pontan apogilon kun la kruroj pendante super la akvo. La suno nun atingis super la arbopintojn kaj lumis en iliajn vizaĝojn.
Ĝuste ĉi tiel ni sidis ĉi-printempe, diris Mumintrolo. Ni ĵus vekiĝis el la vintrodormo, kaj estis la unua tago. Ĉiuj aliaj ankoraŭ dormis.
Snufmumriko kapjesis. Li faradis kanoboatojn kiujn li lasis veli malsupren sur la rivero.
Kien ili iros? demandis Mumintrolo.
Al lokoj kie mi ne estas, diris Snufmumriko. Unu boato post alia turniĝis ĉirkaŭ la riverkurbiĝo kaj malaperis.
Ŝarĝitaj per cinamo, ŝarkodentoj kaj smeraldoj, diris Mumintrolo.
Snufmumriko suspiris.
Vi parolis pri planoj? diris Mumintrolo. Ĉu vi mem havas iun?
Jes, diris Snufmumriko. Mi havas planon. Sed ĝi estas unu el la solecaj, vi scias.
Mumintrolo tre longe rigardis lin. Poste li diris: Vi intencas foriri.
Snufmumriko kapjesis.
Ili sidis kelkan tempon svingante la krurojn super la rivero ne parolante. Ĝi fluis plu kaj plu sub ili, senĉese, ĝis la fremdaj lokoj kien Snufmumriko sopiris kaj iros tute sola.
Kiam vi iros? demandis Mumintrolo.
Nun tuj! diris Snufmumriko kaj ĵetis ĉiujn kanoboatojn en la akvon samtempe. Li saltis de la ponta apogilo kaj flaris en la matena aero. Estis bona tago por vagado. La monta kresto ruĝis en la sunbrilo kaj la vojo serpentis supren al ĝi kaj malaperis transen. Tie troviĝis alia valo, kaj poste sekvis aliaj montoj...
Mumintrolo rigardis dum Snufmumriko pakis la tendon.
Ĉu vi longe restos fore? li demandis.
Ne, diris Snufmumriko. En la unua printempa tago mi ree estos ĉi tie kaj fajfos sub la fenestro. Unu jaro rapidege pasas!
Jes, diris Mumintrolo. Ĝis tiam.
Ĝis la, diris Snufmumriko.
Mumintrolo restis surponte. Li vidis Snufmumrikon pli kaj pli malgrandiĝi kaj poste malaperi inter betuloj kaj pomarboj. Sed post iom li aŭdis la buŝharmonikon. Snufmumriko ludis "Ĉiuj bestetoj bantigas la voston".
Nun li ĝojas, diris Mumintrolo.
La muziko pli kaj pli mallaŭtiĝis kaj fine estis tute silente. Tiam Mumintrolo plandis reen tra la rose malseka ĝardeno.
Sur la ŝtuparo li trovis Tofslon kaj Vifslon kiu kaŭris kune en la sunbrilo.
Salutslon, diris Tofslo.
Saluton al vi, diris Mumintrolo, ĉar nun li jam lernis kompreni ilian lingvon (kvankam li parolis ĝin kun malfacilo).
Ĉu vi plorslis? demandis Vifslo.
Ej, diris Mumintrolo. Snufmumriko foriris.
Mi bedaŭrslas, diris Tofslo kompate. Ĉu povslas ĝojigsli vin iomete se vi rajtslos kisli Tofslon sur la nazlo?
Mumintrolo kisis Tofslon amike sur la nazo, tamen li ne aspektis pli gaje.
Tiam Tofslo kaj Vifslo kunigis la kapojn kaj longe flustradis.
Poste Vifslo solene diris: Ni decidslis montri al vi la Enhavslon.
De la valizo? demandis Mumintrolo.
Tofslo kaj Vifslo fervore kapjesis. Venslu, venslu, ili diris kaj eniris sub la heĝojn.
Mumintrolo rampis post ili. En la plej densa arbedo li trovis sekretan lokon kie Tofslo kaj Vifslo ornamis la teron per lanugoj kaj pendigis konkojn kaj blankajn ŝtonetojn inter la branĉoj. Estis tute mallume tie ene. Neniu kiu preteriris la heĝon povus imagi ke tie troviĝas sekreta loko. Sur mato el basto staris la valizo de Tofslo kaj Vifslo.
Tio estas la mato de Snorkfraŭlino, diris Mumintrolo. Ŝi serĉis ĝin hieraŭ.
Jesle, diris Vifslo. Ŝi tutsle ne povslis scii ke ni trovslis ĝin!
Hm, diris Mumintrolo. Kaj nun vi intencas montri al mi kion vi havas en via valizo?
Tofslo kaj Vifslo feliĉe kapjesis. Ili stariĝis ambaŭflanke de la valizo kaj serioze kalkulis: Unusle! Dusle! TRISLE! Kaj jen ili malfermis la kovrilon kun klako.
Jen la plej mirinda... diris Mumintrolo.
La tuta eta ejo pleniĝis de milda, ruĝa lumo. Antaŭ li kuŝis rubeno, granda kiel la kapo de pantero, arda kiel la sunsubiro, viva kiel fajro kaj akvobrilo.
Ĉu vi ŝatslas ĝin? demandis Tofslo.
Jes, diris Mumintrolo per malforta voĉo.
Nun vi ne plu plorslos? diris Vifslo.
Mumintrolo kapneis.
Tofslo kaj Vifslo kontente suspiris kaj sidiĝis por rigardi la gemon. Ili silente kaj ravite gapis en ĝin.
La rubeno ŝanĝiĝis kiel la maro. Jen ĝi estis nur hela, jen roza koloro flugis al ĝi, precize kiel sur neĝkovrita montopinto kiam la suno leviĝas – kaj subite malhelruĝaj flamoj altiĝis el ĝia interno. Ĝi povis iĝi kvazaŭ nigra tulipo kun stamenoj el fajreretoj.
Ho, se Snufmumriko povus vidi ĝin! diris Mumintrolo. Li staris tie longe, longege. La tempo iĝis tre malrapida kaj liaj pensoj grandegaj.
Fine li diris: ĝi estas bela. Ĉu mi rajtos iam reveni rigardi ĝin?
Sed Tofslo kaj Vifslo ne respondis.
Tiam Mumintrolo reelrampis el la heĝo, kaj li sentis iom da kapturniĝo en la pala taglumo kaj devis dum kelka tempo sidi sur la herbejo por ripozi.
Jen la plej mirinda, li pensis. Mi povas mordi al mi la voston je tio ke ĝi estas la Reĝa Rubeno kiun la sorĉisto serĉas surlune. Imagu ke tiuj etaj Tofslo kaj Vifslo havas ĝin en sia valizo jam dekomence! Mumintrolo profundiĝis en cerbumadon. Li ne rimarkis ke Snorkfraŭlino alvenis vagante tra la ĝardeno kaj sidiĝis apud lin. Post iom ŝi singarde palpis lian vostopenikon.
Василий Кузьмич Фетисов , Евгений Ильич Ильин , Ирина Анатольевна Михайлова , Константин Никандрович Фарутин , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин , Софья Борисовна Радзиевская
Приключения / Публицистика / Детская литература / Детская образовательная литература / Природа и животные / Книги Для Детей