Ej, tio estas mi, diris la moskorato ĉagrenite. Mi nur volis iri eksteren por iomete pisi. Mi ja ne memoris vian stultan morhon.
Do eliru tuj, diris la snorko. Sed ne refaru tion! Kaj li vaste malfermis la verandan pordon.
Tiam – ili vidis la morhon. Ĉiu el ili vidis ŝin. Ŝi staris senmova sur la sablopado malsupre de la ŝtuparo gapante al ili per rondaj senesprimaj okuloj.
Ŝi ne estis tre granda nek aspektis tre danĝera. Oni nur sentis ke ŝi estas terure malica kaj povas atendi kiel ajn longe.
Kaj
Neniu ekhavis la ideon ataki ŝin. Ŝi sidis dum kelka tempo, poste ŝi forglitis en la mallumon de la ĝardeno. Sed kie ŝi sidis la tero frostiĝis.
La snorko fermis la pordon kaj skuis sin. Kompatinda Tofslo kaj Vifslo, li diris. Hemulo, rigardu ĉu ili vekiĝis.
Ili vekiĝis.
Ĉu ĝi forirslis? demandis Vifslo.
Dormslu trankvilsle, diris la hemulo.
Tofslo iom suspiris kaj diris: danksl’ al Dislo! Kaj ili kuntrenis la valizon plej internen en la tirkeston por dormi plu.
Ĉu oni do povas reendormiĝi? demandis Muminpatrino kaj demetis la hakilon.
Faru tion, diris Mumintrolo. Snufmumriko kaj mi gardos vin ĝis la suno leviĝos. Sed por esti sekura metu vian mansakon sub la kusenon.
Poste ili sidis solaj en la salono ludante pokeron ĝismatene. Kaj la morho ne plu vidiĝis tiunokte.
En la sekva mateno la hemulo maltrankvile venis en la kuirejon kaj diris: mi parolis kun Tofslo kaj Vifslo.
Nu, pri kio nun temas, demandis la patrino de Mumintrolo suspirante.
Ilia valizo estas tio kion la morho deziras, diris la hemulo.
Kia monstro! ekkriis la patrino. Forrabi de ili iliajn etajn posedaĵojn!
Jes, ĉu ne, diris la hemulo. Nun estas nur unu afero kiu komplikas la aferon. Ŝajnas ke ĝi estas la valizo de la morho.
Hm, diris Muminpatrino. Tio efektive malfaciligas la aferon. Ni parolu kun la snorko, li organizas ĉion tiel bone.
La snorko tre interesiĝis. Tio estas miriga kazo, li diris. Ni devos aranĝi kunvenon. Ĉiuj kunvenu ĉe la siringoj je la tria horo por pritrakti la aferon.
Estis varma kaj bela posttagmezo, plena de odoroj kaj abeloj. La ĝardeno estis bela kiel gefianĉiĝa bukedo en la saturitaj koloroj de malfrua somero.
La hamako de la moskorato estis streĉita inter la arbedoj kaj provizita per afiŝo kie legeblis: Akuzisto de la morho. La snorko mem sidis atendante sur kesto kaj surmetis perukon el lignolano.
Ĉiuj povis vidi ke li estas juĝisto. Vidalvide al li sidis Tofslo kaj Vifslo manĝante ĉerizojn malantaŭ tabulo kiu klare estis la fako de la akuzitoj.
Mi deziras esti ilia akuzisto, diris Snif (kiu ne forgesis ke Tofslo kaj Vifslo nomis lin maljuna kalva rato).
Tiuokaze mi estos ilia defendisto, diris la hemulo.
Kaj mi? demandis Snorkfraŭlino.
Vi estu la voĉo de l’ popolo, diris ŝia frato. Muminfamilio atestos. Kiom koncernas Snufmumrikon, li povos fari notojn pri la juĝa proceso. Sed zorge!
Oni demandas sin kial la morho ne havas defendiston, diris Snif.
Tio ne necesas, diris la snorko. La morho pravas. Ĉu vi pretas? Atentu. Ni komencas.
Li trifoje batis al la kesto per martelo.
Ĉu vi entutsle komprenslas? demandis Tofslo.
Nenislon ajn, diris Vifslo kaj blovis ĉerizkernon sur la juĝiston.
Vi parolu nur kiam mi admonas, diris la snorko. Jes aŭ ne. Nenion kroman. Ĉu la koncerna valizo apartenas al vi aŭ al la morho?
Jesle! diris Tofslo.
Nesle! diris Vifslo.
Notu ke ili kontraŭdiras sin! kriis Snif.
La snorko batis al la kesto. Trankvile! li vokis. Nun mi demandas lastfoje kies estas la valizo.
Nisla! diris Vifslo.
Ili diras ke ĝi
Nu, do ni ne bezonos doni ĝin al la morho, diris la snorko trankviliĝinte. Sed estas domaĝe pro ĉiuj miaj aranĝoj.
Tofslo streĉis sin kaj flustris ion al la hemulo.
Tofslo diras ĉi tiel, diris la hemulo. Nur la
Ha, diris Snif. Mi kredis tion. La afero estas klara sen io plua. La morho rericevos sian Enhavon kaj la haringovizaĝoj konservos sian malnovan valizon.
Tio tute ne estas klara! vokis la hemulo aŭdace. La demando ne estas kiu posedas la Enhavon, sed kiu havas pli grandan rajton je ĝi. Ĉio okazu leĝe kaj rajte! Vi ĉiuj vidis la morhon. Nun mi demandas vin, ĉu ŝi aspektis kvazaŭ ŝi rajtus je la Enhavo?
Vi pravas, diris Snif surprizite. Vi ja estas vere ruza! Sed pensu pri kiel sola la morho estas ĝuste ĉar neniu ŝatas ŝin kaj ŝi malŝatas ĉiujn. La Enhavo eble estas la sola afero kiun ŝi havas! Ĉu nun ankaŭ tio estu forprenita de ŝi? Sola kaj forpuŝita en la nokton, daŭrigis Snif per tremanta voĉo, prirabita je sia sola posedaĵo de tofsloj kaj vifsloj...
Li viŝis la nazon kaj ne povis daŭrigi.
La snorko frapis al la kesto. La morho ne bezonas defendan paroladon, li diris. Krome via vidpunkto estas emocia, kaj same tiu de la hemulo. Atestantoj antaŭen! Bonvolu atesti!
Ni tre ŝatas Tofslon kaj Vifslon, opiniis la muminfamilio. La morhon ni malŝatis jam dekomence. Estas malĝoje se ŝi devos rehavi sian Enhavon.
Василий Кузьмич Фетисов , Евгений Ильич Ильин , Ирина Анатольевна Михайлова , Константин Никандрович Фарутин , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин , Софья Борисовна Радзиевская
Приключения / Публицистика / Детская литература / Детская образовательная литература / Природа и животные / Книги Для Детей