Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

Li diras ke nun li manĝos, diris Snorkfraŭlino. Tio estas la sola afero kiun li scias, komprenu. Tio estas angla kaj estas parolata de ĉiuj kiuj venas en ĝangalon.

Supre sur la vestoŝranko Tarzan eligis sian praarbaran hurlon, kaj tuj respondis al li Jane kaj la sovaĝaj amikoj.

Almenaŭ ne povos iĝi pli aĉe ol ĉi tiel, murmuris la moskorato. Li denove kaŝis sin en la filika arbaro kaj vualis la kapon per mantuko por ke nenio kresku en liajn orelojn.

Nun mi forrabos Jane! vokis la snorko kaj trenis Snorkfraŭlinon je la vosto ĝis la kavo sub la salona tablo. Kiam Mumintrolo venis hejmen al ilia nesto sur la plafona lustro li tuj malkaŝis kio okazis. Per enorme bela lifto li malhisis sin, tremigis la ĝangalon per sia batalvoko kaj alkuris por savi Jane.

Nu ja, diris la patrino de Mumintrolo. Sed ili ŝajne amuziĝas.

Ankaŭ mi, diris Muminpatro. Donu al mi bananon, mi petas.

Tiel oni amuziĝis ĝis vespere. Neniu zorgis pri tio ke la kela pordo enkreskiĝis kaj neniu memoris la kompatindan hemulon.

Li ankoraŭ sidis kun la malseka robo pendante ĉirkaŭ la kruroj gardante la mamlukon. De temp’ al tempo li manĝis pomon aŭ kalkulis la stamenojn de ĝangala floro, sed intertempe li plejparte suspiris.

Jam finis pluvi kaj la krepusko alvenis. Kaj en la sama momento kiam la suno subiris io okazis al la verda monteto ĉirkaŭ la mumindomo. Ĝi komencis velki, same rapide kiel ĝi elkreskis. La fruktoj ŝrumpis kaj falis teren. La floroj pendis kaj la folioj kunvolvis sin. Denove la domo pleniĝis de susurado kaj kraketado. La hemulo dum kelka tempo rigardis, poste li iris antaŭen kaj iomete tiris branĉon. Ĝi tuj rompiĝis kaj estis seka kiel tindro. Tiam la hemulo ekhavis ideon. Li kolektis enorman amason da branĉoj kaj branĉetoj, iris alporti alumetojn el la ŝtipobudo, kaj poste li ekbruligis krakantan fajregon meze de la ĝardena pado.

Kontenta kaj ĝoja la hemulo sidiĝis apud la fajro por sekigi sian robon. Post kelka tempo li ekhavis alian ideon. Kun superhemulaj fortoj li trenis la voston de la mamluko en la fajron. Fritita fiŝo estis lia plej ŝatata manĝo.

Tiel okazis ke kiam la muminfamilio kaj iliaj sovaĝaj amikoj batis al si vojon tra la verando kaj puŝmalfermis la pordon, ili ekvidis tre feliĉan hemulon kiu jam manĝis seponon de la mamluko.

Vi fieraĉulo! diris la snorko. Nun mi neniam havis tempon pesi mian fiŝon!

Pesu min kaj adiciu, proponis la hemulo kiu tiutage havis unu el siaj plej helaj tagoj.

Nun ni bruligu la praarbaron! diris Muminpatro. Kaj ili elportis la tutan rubon el la domo kaj faris la plej grandan fajron iam viditan en Muminvalo.

La mamluko estis fritita sur ardoj en sia plena longo kaj manĝita ĝis la nazopinto. Sed dum longa tempo poste oni kverelis pri kiel longa ĝi estis; ĉu ĝi atingis de la ŝtuparo ĝis la ŝtipobudo aŭ nur ĝis la siringoj.


SESA ĈAPITRO

en kiu Tofslo kaj Vifslo eniras la historion, kunportante misteran valizon kaj persekutate de la morho, kaj en kiu la snorko gvidas juĝoproceson.

En iu frua mateno meze de aŭgusto Tofslo kaj Vifslo alvenis paŝante sur la monto, proksimume en la sama loko kie Snif trovis la ĉapelon de sorĉisto.

Ili haltis sur la pinto kaj rigardis suben al Muminvalo. Tofslo havis ruĝan ĉapon surkape kaj Vifslo portis grandan valizon. Ili venis tre longan vojon kaj estis sufiĉe lacaj. Sub iliaj piedoj inter betuloj kaj pomarboj matena fumo altiĝis el la kamentubo de la mumindomo.

Jen fumslo, diris Vifslo.

Oni kuirslas ion, diris Tofslo kapjesante. Poste ili ekiris suben en la valon interparolante en la mirinda maniero aparta de ĉiuj tofsloj kaj vifsloj. Ĉiuj ja ne komprenis ĝin, sed la ĉefa afero estis ke ili mem sciis pri kio temas.

Ĉu vi penslas ke ni povos envensli? scivolis Tofslo.

Tio dependslas, diris Vifslo. Ne ektimslu se oni malamikslas al ni.

Tre singarde ili plandis ĝis la domo kaj timide haltis ĉe la ŝtuparo.

Ĉu ni kuraĝslas frapsli? diris Tofslo. Imagu se iu elvenslas kaj krislas.

Tiumomente la patrino de Mumintrolo eligis la kapon tra la fenestro kaj kriis: Kafon!

Tofslo kaj Vifslo tiel terure ektimis ke ili ĵetis sin tra la luko de la terpoma kelo.

Ej, diris Muminpatrino saltetante. Ŝajne du ratoj enŝteliĝis en la kelon. Snif, kuru suben kun iom da lakto por ili!

Poste ŝi ekvidis la valizon kiu restis antaŭ la ŝtuparo. Kun pakaĵo, cerbumis la patrino. Nu ja. Do ili alvenas por resti.

Kaj ŝi vagis for por trovi Muminpatron kaj peti lin fari du pliajn litojn. Sed tre, tre malgrandajn. Dume Tofslo kaj Vifslo enfosis sin inter la terpomojn tiel ke nur la okuloj vidiĝis, kaj tie ili en granda teruro atendis kio okazos al ili.

Ĉiuokaze ili kuirslas kafslon, murmuris Vifslo.

Iu venslas! flustris Tofslo. Silentslu kiel mitulslo!

La kela pordo knaris kaj sur la plej supra ŝtupo staris Snif kun lanterno en unu mano kaj telero da lakto en la alia.

Saluton! Kie vi estas? diris Snif.

Tofslo kaj Vifslo rampis eĉ pli suben kaj firme tenis unu la alian.

Ĉu vi volas lakton? diris Snif iom pli laŭte.

Li trompslas nin, flustris Vifslo.

Перейти на страницу:

Похожие книги