Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

La kreskado plenigis la domon per mallaŭta susurado, de temp’ al tempo aŭdiĝis eta klako kiam giganta floro malfermiĝis aŭ frukto falis sur la tapiŝon. Sed Muminpatrino pensis ke tio estas nur la pluvo, turnis sin sur la alian flankon kaj dormis plu.

En la apuda ĉambro sidis la patro de Mumintrolo verkante siajn memorojn. Okazis nenio amuza por priskribi post kiam li konstruis la boatvarfon, do la patro anstataŭe okupiĝis priskribi sian infanaĝon. Dume li tiel kortuŝiĝis ke li preskaŭ ploris. Li ĉiam estis nekutima kaj talenta infano kiun neniu komprenis. Kiam li pliaĝiĝis li estis same nekomprenata kaj vivis mizere en ĉiuj manieroj. Muminpatro verkis kaj verkis kaj pensis pri tio kiom ĉiuj pentos legante liajn memorojn. Tiam li denove ĝojis kaj diris al si: Tion ili meritas!

Tiumomente pruno ruliĝis suben sur la paperon kaj lasis grandan bluan makulon.

Je mia vosto! ekkriis Muminpatro. Nun ili denove venis hejmen!

Sed kiam la patro turnis sin li gapis en sovaĝan vepron, superŝutitan de flavaj beroj. Li saltstariĝis kaj tuj falis pluvo el bluaj prunoj sur la skribtablon. Sub la plafono grimpis densa branĉaro kiu rapide kreskis kaj etendis siajn verdajn ŝosojn kontraŭ la fenestron.

Hola! kriis la patro de Mumintrolo. Vekiĝu! Venu ĉi tien!

Muminpatrino skue eksidis. Kun granda konsterniĝo ŝi rigardis sian ĉambron plenan de blankaj floretoj. Ili pendis de la plafono per delikataj fadenoj kun elegantaj folio-bantoj inter ĉiu floro.

Ho, kiel bele! diris Muminpatrino. Ĉi tion verŝajne Mumintrolo faris por plezurigi min. Kaj ŝi singarde flankenigis la maldikan florkurtenon kaj suriris la plankon.

Hola! kriis Muminpatro trans la vando. Malfermu! Mi ne povas eliri!

La patrino de Mumintrolo vane provis puŝmalfermi la pordon. La fortikaj trunkoj de la grimpoplantoj senhelpe baris ĝin. Tiam ŝi frakasis la vitron en la ŝtupara pordo kaj kun granda peno krablis tra la truo. Super la ŝtuparo kreskis figo-vepro kaj la salono estis vera ĝangalo.

Nu ja, diris la patrino de Mumintrolo. Kompreneble denove estas tiu ĉapelo. Kaj ŝi sidiĝis ventumi la frunton per palmfolio.

La moskorato aperis el la filika korbo de la banĉambro kaj diris per mizera voĉo: Jen vidiĝas la sekvoj de plantokolektado! Mi neniam vere fidis tiun hemulon!

Kaj la lianoj kreskis tra la kamentubo kaj grimpis malsupren sur la tegmento kaj kovris la tutan mumindomon per riĉa verda tapiŝo.

Sed ekstere sub la pluvo staris Mumintrolo gapante al la granda verda monteto kie floroj senĉese malfermis siajn kalikojn kaj fruktoj maturiĝis de verdo en flavon, de flavo en ruĝon.

Jen ĝi almenaŭ troviĝis, diris Snif.

Ĝi estas ene, diris Mumintrolo malgaje. Neniu povas eniri kaj neniu eliri. Neniam plu!

Snufmumriko antaŭeniris kaj flaris interesite. Neniuj fenestroj, neniu pordo. Nur densa sovaĝa tapiŝo el vegetaĵoj. Li firme prenis branĉon kaj tiris. Ĝi estis tenaca kiel kaŭĉuko kaj nerompebla sed pasante faris duonnodon ĉirkaŭ lia ĉapelo kaj levis ĝin de li.

Denove sorĉo, diris Snufmumriko. Tio komencas esti laciga.

Dume Snif kuris ĉirkaŭ la enkreskita verando. La kela luko, li kriis. Ĝi estas malfermita!

Mumintrolo alkuris kaj rigardis enen tra la nigra truo. Eniru ĉiuj, li diris decide. Sed rapide, antaŭ ol ĝi enkreskos ankaŭ ĉi tie! Ili krablis suben en la kelan mallumon, unu post la alia.

Hej! kriis la hemulo kiu estis la lasta. – Mi ne povas trairi!

Do vi restu ekstere kaj gardu la mamlukon, diris la snorko. Vi ja povas botaniki la domon.

Kaj dum la kompatinda hemulo ĝemetis sub la pluvo, la ceteraj palpiris supren laŭ la kela ŝtuparo.

Ni estas bonŝancaj, diris Mumintrolo. La pordo estas malfermita. Jen vi vidas ke kelkfoje estas bone malordemi!

Mi forgesis ŝlosi ĝin, diris Snif, do la honoro estas mia!

Miriga vidaĵo renkontis ilin. La moskorato sidis sur branĉoforko manĝante pirojn.

Kie estas Panjo? demandis Mumintrolo.

Ŝi klopodas hakante eligi vian patron el lia ĉambro, diris la moskorato amare. Mi esperas ke la moska ĉielo estos trankvila loko, ĉar baldaŭ mi spertos la finon!

Ili aŭskultis. Grandaj hakilhakoj tremigis la foliaron ĉirkaŭ ili. Jen krako, kaj jen ĝojkrio. La patro de Mumintrolo estis liberigita!

Panjo! Paĉjo! kriis Mumintrolo kaj batis al si vojon tra la ĝangalo ĝis la ŝtuparo. Kion vi faris dum mi estis for?

Nu, kara infano, diris Muminpatrino. Verŝajne ni refoje malzorgis pri la ĉapelo de sorĉisto. Sed venu supren! Mi trovis rubusarbedon en la vestoŝranko!

Tio estis ĉarma posttagmezo. Oni ludis praarbaran ludon kie Mumintrolo estis Tarzan kaj Snorkfraŭlino Jane. Snif rajtis esti la filo de Tarzan kaj Snufmumriko estis la ĉimpanzo Ĉita. La snorko rampadis tra la suba vegetaĵaro kun falsdentoj el oranĝoŝelo *) kaj prezentis ĝeneralan malamikon.

*) Demandu vian patrinon; ŝi scias kiel fari ilin! – Noto de la aŭtoro.

Tarzan hungry, diris Mumintrolo kaj grimpis supren laŭ liano. Tarzan eat now!

Kion li diras? demandis Snif.

Перейти на страницу:

Похожие книги