Se vi pensas ke mi intencas stari ĉi tie duonon de la tago vi eraras, diris Snif kolere. Malico aŭ stulto. Aĉaj stultaj ratoj kiuj ne havas prudenton iri tra la ĉefa pordo!
Sed tiam Vifslo serioze malĝojis kaj diris: Ratslo vi mem povslas esti.
Nu, ĉu krome ili estas eksterlandanoj, diris Snif. Prefere mi venigu la patrinon de Mumintrolo ĉi tien.
Li ŝlosis la kelan pordon kaj kuris en la kuirejon.
Nu, ĉu ili volis lakton? demandis Muminpatrino.
Ili parolas fremdlingve, diris Snif. Neniu povas kompreni kion ili diras!
Kiel tio sonis? demandis Mumintrolo kiu pistis kardamomon kun la hemulo.
Ratslo vi mem povslas esti, diris Snif.
Muminpatrino suspiris. Ĉi tio estos bele, ŝi diris. Kiel mi komprenu kiun deserton ili deziras en sia naskiĝtago aŭ kiom da kusenoj ili volas havi subkape?
Ni devos lerni ilian lingvon, diris Mumintrolo. Tio sonas facile. Atslo, itslo, utslo.
Mi pensas ke mi komprenas ilin, diris la hemulo pripenseme. Kredeble ili diris al Snif ke li estas maljuna kalva rato.
Snif ruĝiĝis kaj streĉis la nukon.
Vi mem iru paroli kun ili, se vi estas tiel sagaca, li diris.
La hemulo paŝis ĝis la kela ŝtuparo kaj vokis amike:
Bonvenslon, bonvenslon!
Tofslo kaj Vifslo eligis la kapon el la terpomaro por rigardi lin.
Laktslo! Bonsla! pluis la hemulo.
Tiam Tofslo kaj Vifslo plandis supren laŭ la ŝtuparo kaj eniris en la salonon.
Snif rigardis ilin kaj konstatis ke ili estas multe pli malgrandaj ol li mem. Tial li sentis sin pli amika kaj diris superece: Saluton. Plezure renkonti vin.
Dankslon, la samslon al vi! diris Tofslo.
Ĉu vi kuirslas kafslon? scivolis Vifslo.
Kion ili nun diris? demandis Muminpatrino.
Ili malsatas, diris la hemulo. Sed ili ankoraŭ ne trovas la aspekton de Snif tre valora.
Do sciigu al ili, diris Snif indigne, ke mi neniam en la vivo vidis du tiajn haringovizaĝojn. Kaj nun mi iros eksteren.
Snifslo kolersla, diris la hemulo. Stultsla!
Mi petas enveni trinki kafon, diris la patrino de Mumintrolo nervoze. Kaj ŝi montris al Tofslo kaj Vifslo la vojon al la verando dum la hemulo postsekvis, tre fiera pri sia nova rolo de interpretisto.
Tiel Tofslo kaj Vifslo estis inkluzivitaj en la mumindomanaron. Ili ne faris multe da bruo kaj plejparte ili rondiris man-en-mane. Kaj la valizon ili kunportis ĉie. Sed kiam krepuskis ili rimarkeble maltrankvilis kaj kuris supren-suben laŭ la ŝtuparoj kaj kaŝiĝis sub tapiŝo.
Kiel vi fartslas? scivolis la hemulo.
La morho venslas! flustris Vifslo.
La morho? Kiu estas tiu? demandis la hemulo kaj iom ektimis.
Tofslo vastigis la okulojn, montris la dentojn kaj igis sin laŭeble granda.
Kruelsla kaj terursla! diris Vifslo. Fermslu la pordslon al la morho!
La hemulo kuris al Muminpatrino kaj diris: Ili asertas ke kruela kaj terura morho venos ĉi tien. Ni devas ŝlosi ĉiujn pordojn nokte!
Sed ni ja havas ŝlosilon nur al la kela pordo, diris la patrino de Mumintrolo maltrankvile. Tiel ĉiam estas pri eksterlandanoj. Kaj ŝi iris paroli kun Muminpatro pri la afero.
Ni devos armi nin kaj movi la meblojn antaŭ la pordon, diris la patro de Mumintrolo. Tia terure granda morho povas esti danĝera. Mi metos alarmsonorilon en la salonon kaj Tofslo kaj Vifslo rajtos dormi sub mia lito.
Sed Tofslo kaj Vifslo jam eniris komodan tirkeston kaj rifuzis elveni.
Muminpatro skuis la kapon kaj iris preni sian fusilon el la ŝtipobudo.
Jam estis aŭguste mallume eksterdome kaj la ĝardeno estis plena de velure nigraj ombroj. En la arbaro susuris malgaje, kaj la lampiroj eliris kun siaj poŝlampoj.
La patro ne povis eviti senti iom timige iri alporti la fusilon. Se tiu morho nun kuŝus malantaŭ arbedo! Oni ja eĉ ne sciis kiel ĝi aspektas. Kaj antaŭ ĉio, kiel granda ĝi estas. Kiam Muminpatro revenis en la verandon li metis la sofon antaŭ la pordon kaj diris: La lampo devas lumi dum la tuta nokto! Ĉiu estu alarmpreta kaj Snufmumriko ĉi-nokte devas dormi endome.
Estis terure ekscite. La patro de Mumintrolo frapetis al la komodkesto kaj diris: Ni protektos vin!
Sed ĉio estis silenta en la kesto. Tiam la patro eltiris ĝin por vidi ĉu Tofslo kaj Vifslo jam estas forrabitaj. Sed ili dormis pace kaj apud si ili havis la valizon.
Eble ni tamen iru enlitiĝi, li diris. Sed armu vin, ĉiuj!
Dum granda timado kaj multe da parolado oni retiriĝis en siajn ĉambrojn kaj baldaŭ regis silento en la mumindomo. Nur la petrollampo brulis sola sur la salona tablo.
La horloĝo batis la dekduan horon. Ĝi batis la unuan. Iom post la dua vekiĝis la moskorato kaj sentis ke li devas iri suben. Li dormeme plandis en la verandon. Tie li en granda surpriziĝo restis staranta antaŭ la sofo. Ĝi staris antaŭ la pordo kaj ĝi estis peza. Kiaj ideoj, murmuris la moskorato kaj trenis la sofon plenforte. Kaj tiam kompreneble eksonoris la alarmsonorilo kiun la patro de Mumintrolo starigis.
En unu momento la domo pleniĝis de krioj, fusilpafoj kaj tretado de multaj piedoj. Ĉiuj kuris suben en la salonon kun hakiloj, tondiloj, ŝtonoj, fosiloj, tranĉiloj kaj rastiloj kaj haltis gapante al la moskorato.
Kie estas la morho? kriis Mumintrolo.
Василий Кузьмич Фетисов , Евгений Ильич Ильин , Ирина Анатольевна Михайлова , Константин Никандрович Фарутин , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин , Софья Борисовна Радзиевская
Приключения / Публицистика / Детская литература / Детская образовательная литература / Природа и животные / Книги Для Детей