Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

Jen kie ĝi ŝiriĝis, diris la hemulo kaj levis la fadenon. Io diras al mi ke la fadeno estis tro maldika.

Iru bani vin, diris la snorko kaŝante la okulojn en la mano.

La hemulo volis diri ion, sed Snufmumriko piedbatis lian kruron. Tute silentiĝis en la boato. Tiam Snorkfraŭlino delikate diris: Imagu se ni farus duan provon? La ligŝnuro certe eltenos?

La snorko elsnufis. Post iom li murmuris: Kaj la hoko?

Via poŝtranĉilo, diris Snorkfraŭlino. Se vi disfaldas ambaŭ tranĉilojn, la korktirilon, la ŝraŭbilon kaj la alenon ĝi ja devos ie alkroĉiĝi?

La snorko forprenis la manon de la okuloj kaj diris: Jes, sed la logaĵo?

La patkuko, diris lia fratino.

La snorko kelkan tempon konsideris la aferon dum ĉiuj retenis la spiron pro ekscitiĝo. Fine li diris: Bone, se la mamluko manĝas patkukojn, kaj tiam oni sciis ke la ĉaso daŭros.

Ili firme ligis la poŝtranĉilon al la ligŝnuro per peco da drato kiun la hemulo havis enpoŝe, fiksis la patkukon sur la tranĉilo kaj enigis ĉion en la maron. Ili atendis en silento.

Subite Aventuro ekbaskulis.

Ŝŝŝŝ! diris la snorko. Ĝi ekmordas! Ankoraŭ skuo. Pli bruska. Kaj poste sekvis fortega ektiro kiu ĵetis ilin ĉiujn boatfunden.

Helpu! kriis Snif. Ĝi manĝos nin!

Aventuro trempis la nazon en la maron sed restariĝis kaj ekiris plenrapide foren sur la maron. La ligŝnuro etendiĝis streĉite kiel kordo antaŭen, kaj kie ĝi malaperis en la akvon leviĝis du blankaj lipharoj el ŝaŭmo.

Evidente la mamluko ŝatis patkukon.

Trankvile! kriis la snorko. Kviete en boatoj! Ĉiu persono en sia posteno!

Espereble ĝi ne plonĝos! vokis Snufmumriko kiu rampis ĝis la pruo.

Sed la mamluko iris rekte antaŭen, pli kaj pli foren sur la maro. Baldaŭ la strando kuŝis kiel mallarĝa strio malantaŭ ili.

Kiel longe vi pensas ke ĝi havos forton daŭrigi? demandis la hemulo.

En plej aĉa okazo ni povos tranĉi la ŝnuron, diris Snif. Alie tio okazos je via risko!

Neniam! ekkriis Snorkfraŭlino skuante sian fruntan lanugon.

Nun la mamluko svingis sian enorman voston enaere, turniĝis kaj reiris kontraŭ la bordon.

Nun tio iras iom malpli rapide, kriis Mumintrolo kiu genuis ĉe la pobo kontrolante la postakvon. Ĝi laciĝas!

La mamluko estis laca, sed ĝi ankaŭ plikoleriĝis. Ĝi skuis la ŝnuron kaj turnis tien-reen tiel ke Aventuro balanciĝis en la plej danĝerega maniero.

Jen ĝi estis tute senmova por trompi ilin, kaj jen ĝi ekiris per tia forto ke la ŝvelondoj superfluis la pruon. Tiam Snufmumriko elpoŝigis sian buŝharmonikon kaj ludis sian ĉasokanton dum la aliaj piedbatis la takton tiel ke la boatfundo tremis. Kaj vidu! En la sama momento la mamluko turnis sian grandegan ventron supren.

Pli granda neniam ekzistis.

Ili rigardis ĝin dum silenta momento.

Poste diris la snorko: Mi tamen kaptis ĝin!

Jes! diris lia fratino fiere.

Dum oni trenis la mamlukon al la tero la pluvo intensiĝis. La robo de la hemulo estis tramalseka kaj la ĉapelo de Snufmumriko tute perdis sian konvenan formon.

Verŝajne nun estas sufiĉe malseke en la groto, diris Mumintrolo kiu frostis ĉe la remiloj.

Eble Panjo maltrankvilas, li aldonis post iom.

Vi volas diri ke ni povus kvazaŭ iom post iom reiri hejmen? diris Snif.

Jes, por montri la fiŝon, diris la snorko.

Ni iru hejmen, decidis la hemulo. Neordinaraj aferoj utilas de temp’ al tempo. Timigaj rakontoj kaj malsekiĝi kaj elturniĝi sola kaj tiaĵoj. Sed tro longe tio ne estas hejmeca.

Ili metis tabulojn sub la mamlukon kaj portis ĝin per komunaj fortoj tra la arbaro. La malfermita faŭko estis tiel granda ke arbaj branĉoj alhokiĝis al la dentoj, kaj ĝi pezis tiom da centoj da kilogramoj ke ili devis ripozi en ĉiu vojkurbiĝo. Pluvis pli kaj pli multe. Kiam ili atingis Muminvalon la pluvo kaŝis la tutan domon.

Ni lasos ĝin ĉi tie kelkan tempon, proponis Snif.

Neniam! diris Mumintrolo indigne.

Kaj ili pluiris malsupren tra la ĝardeno. Subite la snorko haltis kaj diris: Ni misvagis.

Ej, diris Mumintrolo. Jen ja estas la ŝtipobudo kaj tie malsupre estas la ponto.

Jes, sed kie estas la domo? demandis la snorko.

Strange, tre strange. La mumindomo malaperis. Ĝi tutsimple ne troviĝis. Ili metis la mamlukon sur la oran sablon antaŭ la ŝtuparo. Tio estas, ankaŭ la ŝtuparo ne troviĝis. Anstataŭe...

Sed unue necesas klarigi kio okazis en Muminvalo dum ili ĉasis mamlukon.

Kiam la patrino de Mumintrolo laste estis priparolata, ŝi retiriĝis por dormi. Sed antaŭ ol fari tion, ŝi senpense buligis la kriptogamojn de la hemulo kaj lasis ilin en la ĉapelon de sorĉisto. Ŝi devus neniam ordigi!

Ĉar dum la domo profundiĝis en posttagmezan dormon, la kriptogamoj komencis kreski en sorĉa maniero.

Malrapide ili serpentis supren el la ĉapelo de sorĉisto kaj rampis suben sur la plankon. Grimpobranĉetoj kaj foliaj ŝosoj palpiris supren laŭ la muroj, grimpis sur kurtenoj kaj kamenklapaj ŝnuroj, tratrudis sin tra fendoj, ventoliloj kaj ŝlosiltruoj. En la humida aero floroj ekfloris kaj fruktoj maturiĝis en fantoma rapido. Enormaj foliaroj plandis supren laŭ la ŝtuparo, grimpoplantoj iris enen-elen laŭ la tablopiedoj kaj pendis el la plafonaj lampoj kvazaŭ serpenonestoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги