Estis peze ŝarĝita velboato kiu fine ekiris for de la soleca insulo tra la postŝtorma hulado. Malantaŭ ĝi treniĝis granda floso el trunkoj kaj tabuloj, kaj la ŝarĝo konsistis el oro kaj vintra talismano, granda bela buo, boto, duona ĉerpilo, savzono kaj bastmato, kaj ĉe la pruo kuŝis la ŝipobeka figuro rigardante foren al la maro. Apud ŝi sidis Mumintrolo tenante manon sur ŝia bela blua hararo. Li estis tiel feliĉa!
Snorkfraŭlino de temp’ al tempo rigardis ilin.
Ho, se mi estus same bela kiel la ligna reĝino, ŝi pensis. Nun mi eĉ ne plu havas mian fruntan lanugon... Ŝi ne sentis sin same ĝoja kiel ĵus. Ne, ŝi estis preskaŭ malĝoja.
Ĉu vi ŝatas la lignan reĝinon? ŝi demandis.
Tre! respondis Mumintrolo ne levante la rigardon.
Sed vi ja diris ke vi ne ŝatas fraŭlinojn kun haroj, diris Snorkfraŭlino. Cetere ŝi estas nur pentrita!
Sed tiel bele pentrita! diris Mumintrolo.
Snorkfraŭlino malĝojis. Ŝi rigardis suben en la maron dum ploro ŝtopis ŝian gorĝon kaj ŝi malrapide griziĝis. La ligna reĝino aspektas stulte! ŝi diris kolere.
Tiam Mumintrolo levis la rigardon.
Kial vi estas griza? li demandis surprizite.
Pro nenio! diris Snorkfraŭlino.
Tiam Mumintrolo foriris el la pruo kaj sidiĝis apud ŝin.
Sciu, li diris post iom. La ligna reĝino efektive aspektas ege stulte!
Jes, ĉu ne? diris Snorkfraŭlino kaj refariĝis rozkolora.
La suno malrapide malaltiĝis en vesperon kaj la longaj brilaj huloj estis kolorigataj flave kaj ore. Ĉio iĝis flava kaj ora, la velo, la boato, kaj tiuj kiuj sidis en ĝi.
Ĉu vi memoras la oran papilion kiun ni vidis? demandis Mumintrolo.
Snorkfraŭlino kapjesis, laca kaj feliĉa.
Malproksime la soleca insulo flamis en la sunsubiro.
Mi scivolas kion vi faros el la oro de la snorko? diris Snufmumriko.
Ni metos ĝin kiel ornamon ĉirkaŭ la florbedoj, diris la patrino de Mumintrolo. La pli grandajn pecojn, kompreneble, ĉar la etaj aspektas kiel rubaĵo.
Poste ĉiuj silentis kaj rigardis al la suno kiu subiris en la maron dum la koloroj paliĝis en bluon kaj violkoloron kaj Aventuro malrapide balanciĝis hejmen.
KVINA ĈAPITRO
en kiu oni parolas pri la Reĝa Rubeno, pri la fiŝado per longa hokarfadeno de la snorko kaj la morto de la mamluko, kaj pri kiel la mumindomo transformiĝis en ĝangalon.
Estis iam en la fino de julio, kaj en Muminvalo estis tre varmege. Eĉ ne la muŝoj havis forton zumi. La arboj ŝajnis lacaj kaj polvaj, la rivero sekiĝis kaj fluis mallarĝa kaj bruna tra velkantaj herbejoj. La akvo ne plu taŭgis por fari sukon en la ĉapelo de sorĉisto (kiu denove estis akceptita kaj staris sur la komodo sub la spegulo).
Tagon post tago la suno brilis rekte suben al la valo kiu kuŝis kaŝita inter montetoj. Ĉiuj bestetoj krablis en siajn malvarmajn tunelojn, kaj la birdoj silentis. Sed la amikoj de Mumintrolo nervoziĝis pro la varmo kaj rondiris kverelante unu kun la alia.
Panjo, diris Mumintrolo, elpensu al ni ion por fari! Ni nur kverelas kaj estas tiel varme!
Jes, kara infano, diris Muminpatrino. Mi rimarkis tion. Mi eble ŝatus dum kelka tempo esti sen vi. Ĉu vi ne povus transloĝiĝi en la groton dum kelkaj tagoj? Tie estas malpli varme kaj vi povus kuŝi enmare por trankviliĝi dum la tuta tago se vi volus.
Ĉu ni rajtas ankaŭ dormi en la groto? demandis Mumintrolo ĝoje.
Jes ja! diris la patrino. Kaj ne revenu hejmen antaŭ ol vi estos gajaj.
Estis tre ekscite serioze ekloĝi en la groto. Meze sur la sablogrundo ili metis la petrollampon. Ĉiu fosis kavon kiu konvenis al lia aparta formo kaj dorma pozo kaj tie sternis kuŝejon. La manĝoprovizoj estis dividitaj en ses egalajn amasojn. Troviĝis sekvinbera pudingo kaj kukurba kaĉo, bananoj, striaj mentbombonoj kaj maizo kaj krome patkuko por la morgaŭa matenmanĝo.
Vespere venteto ekblovis kaj solece flugis super la mara strando. La suno subiris ruĝe kaj plenigis la groton per sia varma lumo. Snufmumriko ludis krepuskajn kantojn kaj Snorkfraŭlino kuŝis kun sia bukla kapo sur la genuoj de Mumintrolo.
Ĉiu sentis sin bonvola post la sekvinbera pudingo, kaj estis tute konvene timige vidi la krepuskon ŝteliri de trans la maro.
Mi estas tiu kiu iam trovis la groton, diris Snif.
Kaj neniu zorgis diri ke tion ili jam centfoje aŭdis.
Ĉu vi kuraĝas aŭdi ion teruran? demandis Snufmumriko kaj eklumigis la lampon.
Kiom teruran? scivolis la hemulo.
Proksimume kiel de ĉi tie ĝis la pordo aŭ iom pli foren, diris Snufmumriko. Se tio ion signifas al vi.
Ne, male, diris la hemulo. Nur rakontu, kaj mi avertos kiam mi ektimos.
Bone, diris Snufmumriko. (Nun vi aŭdos historion kiun iu gafsino rakontis al mi kiam mi estis infano.) Ĉe la fino de l’ mondo situas kapturne alta monto. Ĝi estas fulge nigra kaj silke glata. Ĝi deklivas krute suben kie troviĝas neniu fundo kaj la nuboj glisas ĉirkaŭ ĝi. Sed plej alte surpinte situas la domo de l’ sorĉisto, kaj ĝi aspektas ĉi tiel. Kaj Snufmumriko desegnis la domon en la sablo.
Ĉu ĝi ne havas fenestrojn? demandis Snif.
Ne, diris Snufmumriko. Nek pordon, ĉar la sorĉisto ĉiam revenas hejmen rajdante sur nigra pantero. Li ĉiam rajdadas nokte kolektante rubenojn en sia mantelo.
Василий Кузьмич Фетисов , Евгений Ильич Ильин , Ирина Анатольевна Михайлова , Константин Никандрович Фарутин , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин , Софья Борисовна Радзиевская
Приключения / Публицистика / Детская литература / Детская образовательная литература / Природа и животные / Книги Для Детей