Ne, diris Snufmumriko. Tio estas la hatifnatoj. La fulmotondro igis ilin elektraj, tial ili lumas. Restu tute senmova, alie vi povos sperti elektran frapon!
La hatifnatoj ŝajne serĉis ion. Ili esploris ĉie en la korboj kaj la brulodoro plifortiĝis. Subite ili ĉiuj kolektiĝis en la angulo kie la hemulo dormis.
Ĉu vi pensas ke ili volas ataki lin? demandis Mumintrolo ekscitite.
Kredeble ili nur serĉas la barometron, diris Snufmumriko. Mi avertis lin kunporti ĝin. Nun ili trovis ĝin!
Kun komuna penado la hatifnatoj eligis la barometron. Ili surtretis la hemulon por pli bone kapti ĝin, kaj nun la brula haladzo atingis foren.
Snif vekiĝis kaj komencis ĝemi.
Subite la tendo pleniĝis de kriego. Iu hatifnato hazarde tretis sur la nazon de la hemulo.
En momento ĉiuj vekiĝis kaj stariĝis. Estiĝis nepriskribebla malordo. Timaj demandoj miksiĝis kun plendaj hurloj kiam iu tretis sur hatifnatoj kaj brulvundiĝis aŭ spertis elektran frapon. La hemulo kuradis en rondo kriante pro teruriĝo, kaj subite li implikiĝis en la velon kaj la tendo renversiĝis sur ilin. Estis vere terure.
Snif poste asertis ke daŭris almenaŭ horon ĝis ili trovis la vojon eksteren el la velo (eventuale li iomete troigis).
Sed kiam ili finfine liberigis sin de ĝi, la hatifnatoj jam malaperis en la arbaron kun la barometro. Kaj neniu emis persekuti ilin.
La hemulo dum laŭta ĝemado ŝovis sian nazon en la malsekan sablon. Tio transiras la limon! li diris. Kial iu kompatinda senkulpa botanikisto ne povas vivi sian vivon en paco kaj kvieto?
La vivo ne estas paca, diris Snufmumriko gaje.
Ĉesis pluvi, diris Muminpatro. Rigardu, idoj, la ĉielo estas klara! Baldaŭ tagiĝos.
La patrino de Mumintrolo frostetis firme tenante sian mansakon. Ŝi rigardis al la ŝtorma, nokta maro. – Ĉu ni faru novan domon kaj provu reendormiĝi? ŝi demandis.
Ne indas, diris Mumintrolo. Ni volvu nin en la plejdojn kaj atendu ĝis la suno leviĝos.
Do ili sidiĝis en vico surstrande, proksime unu apud la alia. Snif volis sidi en la mezo, ĉar li trovis tion plej sekura.
Vi ne povas imagi kiel timige estis kiam io tuŝis mian vizaĝon en la mallumo, diris Snorkfraŭlino. Tio estis pli terura ol la fulmotondro!
Ili sidis rigardante al la maro en la heliĝanta nokto. La ŝtormo iom kvietiĝis, sed ankoraŭ surfoj muĝante ruliĝis al la sablo. La ĉielo komencis paliĝi en oriento kaj estis tre malvarme. Kaj tiam, en la unua tagiĝo, ili vidis la hatifnatojn ekiri de la insulo. Boato post boato ekglitis kvazaŭ ombroj de trans la kabo kaj direktiĝis foren sur la maro.
Bone! diris la hemulo. Espereble mi neniam plu devos vidi hatifnaton.
Ili sendube elserĉos novan insulon, diris Snufmumriko. Sekretan insulon kiun neniu iam ajn trovos! Kaj per rigardoj de sopiro li okulsekvis la malpezajn boatojn de la etaj mondvagantoj.
Snorkfraŭlino dormis kun la kapo sur la genuoj de Mumintrolo. Nun la unua lumstrio vidiĝis ĉe la orienta horizonto. Kelkaj nubetoj kiujn la ŝtormo postlasis iĝis helruĝaj kiel rozoj, kaj jen la suno levis sian brilan kapon el la maro.
Mumintrolo klinis sin por veki Snorkfraŭlinon kaj tiam li malkovris ion teruran. Ŝiaj belaj fruntharoj estis forbruligitaj! Tio sendube okazis kiam la hatifnato tuŝis ŝin. Kion ŝi diros, kiel li povos trankviligi kaj konsoli ŝin? Tio estis katastrofo!
Snorkfraŭlino malfermis la okulojn ridetante.
Sciu, diris Mumintrolo rapide. Estas sufiĉe strange pri mi. Kun la paso de tempo mi komencis pli ŝati fraŭlinojn sen haroj ol tiujn kun haroj!
Ĉu? diris Snorkfraŭlino surprizite. – Kial?
Aspektas tiel senzorge kun haroj! diris Mumintrolo.
Snorkfraŭlino tuj levis la manojn por kombi sin – sed ve! la sola afero kiun ŝi trovis estis eta bruligita tufo. Ŝi gapis al ĝi kun profunda teruro.
Vi kalviĝis, diris Snif.
Tio vere konvenas al vi, konsolis Mumintrolo. Ho ne, ne ploru!
Sed Snorkfraŭlino ĵetis sin sur la sablon kaj ploris torentojn da larmoj pro la perdo de sia ĉefa ĉarmaĵo.
Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ ŝi por provi reĝojigi ŝin.
Vane!
Vidu, mi naskiĝis kalva, diris la hemulo. Kaj mi efektive tre ŝatas tion!
Ni ŝmiros oleon sur vin kaj ĝi certe ree elkreskos, diris la patro de Mumintrolo.
Kaj tiam ĝi estos bukla! diris Muminpatrino.
Ĉu tio estas vera? singultis Snorkfraŭlino.
Snorkfraŭlino ĉesis plori kaj eksidis.
Rigardu la sunon, diris Snufmumriko.
Ĵusbanita kaj bela ĝi leviĝis el la maro. La tuta insulo glimis kaj brilis post la pluvo.
Nun mi ludos matenan kanton, diris Snufmumriko kaj elpoŝigis sian buŝharmonikon. Kaj oni kantis plenforte:
Post blovata
nokta hor’,
hatifnato
iris for!
Jen la fino
de koŝmar’:
Snorkfraŭlino
kun bukla har’!
Hej ho!
Ek al la ban’! vokis Mumintrolo.
Kaj ĉiuj surmetis banŝortojn kaj kuris en la surfon (krom la hemulo kaj la gepatroj de Mumintrolo, kiuj trovis ĝin ankoraŭ tro malvarma).
Vitre verdaj kaj blankaj la ondoj ruliĝis sur la sablon. Ho, esti ĵusvekiĝinta mumintrolo kaj danci en vitre verdaj ondoj dum la suno leviĝas!
Василий Кузьмич Фетисов , Евгений Ильич Ильин , Ирина Анатольевна Михайлова , Константин Никандрович Фарутин , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин , Софья Борисовна Радзиевская
Приключения / Публицистика / Детская литература / Детская образовательная литература / Природа и животные / Книги Для Детей