Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

Snif ligis siajn ses boatetojn en vico unu post la alia, kaj nun la tuta floto velis en la postakvo. La patro de Mumintrolo stiris kaj Muminpatrino sidis dormetante. Tre malofte ŝi havis tian kvieton ĉirkaŭ si. Super ili rondiris grandaj blankaj birdoj.

Kien ni iru? demandis la snorko.

Ni iru al insulo! petis Snorkfraŭlino. Mi neniam antaŭe estis sur insuleto!

Do ĉi-foje vi faros tion, diris la patro. Sur la unua vidata insulo ni albordiĝos.

Mumintrolo sidis plej antaŭe ĉe la pruo gvatante al malprofundaĵoj. Li ravite gapis suben en la verdan profundon kie la pruo de Aventuro tranĉis antaŭen kun blankaj lipharoj.

Hej ho! vokis Mumintrolo ravite. Ni vojaĝos al insulo!

Fore en la maro situis la soleca insulo de hatifnatoj, ĉirkaŭita de rifoj kaj surfoj. Unufoje jare la hatifnatoj kolektiĝis tie antaŭ ol denove ekiri en sia senfina vagado ĉirkaŭ la mondo. Ili alvenis el ĉiuj mondflankoj, silente kaj serioze, kun siaj etaj blankaj, malplenaj vizaĝoj. Kial ili jare kunvenas estas malfacile diri, ĉar ili povas nek aŭdi nek paroli kaj neniam okulfiksas ion ajn krom la forajn celojn al kiuj ili vojaĝas.

Eble ili tamen ŝatas havi lokon kie ili hejmas kaj povas iom ripozi kaj renkonti konatojn. La jarkunveno ĉiam estas en junio, kaj do okazis tiel ke la muminfamilio kaj la hatifnatoj alvenis proksimume samtempe al la soleca insulo. Sovaĝa kaj alloga ĝi altiĝis el la maro, ornamita kaj kronita kvazaŭ por festo per blankaj surfoj kaj verdaj arboj.

Tero antaŭe! kriis Mumintrolo.

Ĉiuj klinis sin trans la boatrandon por rigardi.

Troviĝas sablostrando! vokis Snorkfraŭlino.

Kaj bona haveno! diris Muminpatro kaj elegante boardis inter rifoj ĝis la tero. Aventuro mole ŝoviĝis en la sablon kaj Mumintrolo saltis surteren kun la ligŝnuro. Baldaŭ la strando plenis de fervoro kaj agado. Muminpatrino kuntrenis ŝtonojn en fajrejon por varmigi la patkukon, ŝi kolektis brullignon kaj sternis la tablotukon sur la sablo kun eta ŝtono en ĉiu angulo por ke ĝi ne forbloviĝu. Ŝi vicigis ĉiujn tasojn kaj enfosis la buterujon en malsekan sablon en ombro de ŝtono kaj fine ŝi metis bukedon da strandlilioj meze de la tablo.

Ĉu ni povas helpi vin pri io? demandis Mumintrolo kiam ĉio estis preta.

Vi esploru la insulon, respondis la patrino (kiu sciis, ke tion ili sopiris). Estas grave scii kien oni trafis. Ĉi tie ja povas ekzisti danĝero.

Ĝuste, diris Mumintrolo. Kaj li ekiris kun la snorkaj gefratoj kaj Snif laŭ la suda bordo, dum Snufmumriko, kiu amis trovi aferojn sola, vagis laŭ la norda. La hemulo kunportis sian botanikan fosilon, sian verdan plantportujon kaj la grandigan lenson kaj vagis rekte en la arbaron. Li suspektis ke tie povas troviĝi strangaj plantoj kiun neniu ankoraŭ trovis.

Sed la patro de Mumintrolo sidiĝis sur ŝtonon por fiŝhoki. Kaj la suno malrapide rampis al posttagmezo dum fora nubaro densiĝis super la maro.

Meze de la insulo troviĝis verda maldensejo kun ebena tero ĉirkaŭata de florantaj veproj. Jen la hatifnatoj havis sian sekretan kunvenejon kie ili kolektiĝis unufoje jare je somermeza tempo. Proksimume tricent el ili jam alvenis kaj oni atendis ankoraŭ proksimume kvarcent kvindek. Ili silente rondiris sur la herbejo solene kapklinante unu al la alia. Meze de la maldensejo ili starigis altan foston, kaj sur tiu pendis granda barometro.

Ĉiufoje preterpasante la barometron ili profunde kapklinis antaŭ ĝi (kio aspektis sufiĉe amuze).

Dume la hemulo vagadis en la arbaro, ravita pro la maloftaj floroj kiuj ĉie brilis. Ili ne similis la florojn de Muminvalo, ili havis pli intensajn kaj pli malhelajn kolorojn kaj strangan formon.

Sed la hemulo ne vidis ke ili estas belaj, li kalkulis stamenojn kaj foliojn kaj murmuris al si: Jen la ducentdeknaŭa numero en mia kolekto!

Fine li atingis la hatifnatan maldensejon kaj vagis en ĝin, fervore serĉante inter la herboj. La hemulo levis la rigardon nur kiam li frapis la kapon al la fosto de la hatifnatoj. Tiam li konsternite rigardis ĉirkaŭ si. Neniam en sia vivo li vidis tiom da hatifnatoj en unu loko. Ili svarmis ĉie, kaj ĉiuj gapis al li per siaj etaj palaj okuloj. Mi demandas min ĉu ili estas koleremaj, pensis la hemulo maltrankvile. Ili ja estas etaj, sed ĝene multaj!

Li rigardis la grandan brilan barometron el mahagono. Ĝi montris pluvon kaj venton. Mirige, diris la hemulo palpebrumante en la sunbrilo. Kaj li frapetis al la barometro kiu falis sufiĉe multe. Tiam la hatifnatoj minace susuris kaj faris paŝon kontraŭ la hemulo.

Pro ĉio, diris la hemulo terurite. – Mi certe ne prenos vian barometron!

Sed la hatifnatoj ne aŭdis lin. Ili alproksimiĝis en vico post vico, susurante kaj flirtante per la manoj. La hemulo misglutis la koron kaj rigardis ĉirkaŭ si serĉante eblon savi sin. La malamikoj staris kvazaŭ muro ĉirkaŭ li kaj nur alproksimiĝis. Kaj inter la arbotrunkoj pluaj hatifnatoj alsvarmis, silentaj kaj kun senmovaj vizaĝoj. Foriru! kriis la hemulo. For! For!

Перейти на страницу:

Похожие книги