Sed la hatifnatoj silente alproksimiĝis. Tiam la hemulo kolektis siajn jupojn kaj ekgrimpis sur la foston. Ĝi estis glita kaj malagrabla, sed la teruriĝo donis al li malhemajn fortojn kaj fine li sidis tremante sur la pinto tenante la barometron.
La hatifnatoj atingis la piedon de la fosto. Tie ili atendis. La tuta maldensejo estis kovrita de ili kvazaŭ de blanka tapiŝo, kaj la hemulo malbonfartis pensante pri tio kio okazos al li se li falos suben.
Helpu! li kriis per malforta voĉo. Helpu! Helpu! Sed la arbaro restis silenta.
Tiam li enigis du fingrojn enbuŝen kaj fajfis: tri mallongajn signalojn, tri longajn, tri mallongajn. Tri mallongajn, tri longajn, tri mallongajn. S.O.S.
Snufmumriko kiu vagis laŭ la norda bordo aŭdis la alarmsignalon de la hemulo. Kiam li distingis la direkton li tuj pafiĝis por helpi. La malproksima fajfo plilaŭtiĝis. Nun estas tre proksime, pensis Snufmumriko kaj singarde kaŝiris antaŭen. Heliĝis inter la arboj. Li vidis la maldensejon, la hatifnatojn kaj la hemulon kiu alkroĉis sin al la fosto. Ĉi tio estas pli aĉa afero, murmuris Snufmumriko. Poste li vokis: Saluton! Mi alvenis! Kiel vi tiel kolerigis la afablajn hatifnatojn?
Mi nur frapetis al ilia barometro, ĝemis la hemulo. Ĝi malaltiĝis, cetere. Klopodu forigi la abomenajn bestetojn, kara mumriko!
Mi devas pensi iom, diris Snufmumriko.
(De ĉi tiu interparolo la hatifnatoj aŭdis nenion, ĉar ili ja ne havas orelojn.)
Post iom vokis la hemulo: Pensu rapide, mumriko, ĉar mi baldaŭ glitos suben!
Aŭskultu! diris Snufmumriko. Ĉu vi memoras tiufoje kiam venis arvikoloj en la ĝardenbedon? Muminpatro enfosis amason da fostoj en la teron kaj surmetis ventohelicojn sur ilin. Kaj kiam la helicoj rondiris estiĝis vibrado en la tero tiel ke la arvikoloj nervoziĝis kaj foriris!
Viaj historioj ĉiam estas tre interesaj, diris la hemulo amare. Sed mi ne povas kompreni kiel ili rilatas al mia malĝojiga situo!
Sufiĉe multe, diris Snufmumriko. Ĉu vi ne komprenas? Hatifnatoj nek parolas nek aŭdas kaj vidas tre malbone. Sed ilia palpsento estas delikata! Provu balanci la foston tien-reen per etaj skuoj! La hatifnatoj certe sentos tion en la tero kaj ektimos. Tio iros rekte en ilian stomakon, komprenu!
La hemulo klopodis balanci la foston tien-reen.
Mi falos suben! li time ekkriis.
Pli rapide, pli rapide! vokis Snufmumriko. Etaj, etaj skuoj!
La hemulo balanciĝis tien-reen, kaj post iom la hatifnatoj ekhavis malagrablan senton en la plandoj. Ili susuris pli forte kaj malkviete moviĝis. Kaj subite ili fuĝis panike, precize kiel faris la arvikoloj.
En unu momento la maldensejo malpleniĝis. Snufmumriko sentis la hatifnatojn froti liajn krurojn irante en la arbaron, kaj ili bruligis precize kiel urtikoj.
La hemulo perdis la prenon pro pura trankviliĝo kaj falis suben sur la herbejon.
Ho, mia kor’! li ĝemis. Nun denove ĝi saltis for en la gorĝon. Neniam estas io ajn krom bruo kaj danĝero de kiam mi venis en la muminfamilion!
Nun trankviliĝu, diris Snufmumriko. Vi ja bone saviĝis!
Abomenaj bestetoj! kverelis la hemulo. Ĉiuokaze mi kunportos ilian barometron por puni ilin!
Prefere lasu ĝin, avertis Snufmumriko.
Sed la hemulo dehokis la grandan brilan barometron kaj triumfe ŝovis ĝin sub la brakon.
Nun ni reiru, li diris. Mi estas tute terure malsata.
Kiam Snufmumriko kaj la hemulo revenis, ĉiuj aliaj manĝis ezokon kiun Muminpatro eligis el la maro.
Saluton! vokis Mumintrolo. – Ni rondiris la tutan insulon! Kaj ĉe la ekstera flanko troviĝas teruraj sovaĝaj rokoj kiuj subiras rekte en la maron.
Kaj ni vidis amason da hatifnatoj, rakontis Snif. Almenaŭ cent!
Ne parolu pri ili, diris la hemulo kun emfazo. Ĝuste nun mi ne eltenas tion. Sed jen vi vidos mian militan trofeon!
Kaj la hemulo fiere lokis sian barometron meze de la manĝotablo.
Ho, kiel brila kaj bela! ekkriis Snorkfraŭlino. Ĉu ĝi estas horloĝo?
Ne, ĝi estas barometro, diris Muminpatro. Per ĝi oni vidas ĉu estos bela vetero aŭ ŝtormo. Kelkfoje ĝi montras tute ĝuste!
Li frapetis al la barometro kaj serioze sulkis la vizaĝon.
Ĉu granda ŝtormo? demandis Snif time.
Rigardu mem, diris Muminpatro. La barometro indikas 00, kaj tio estas la plej malalta kiun barometro povas indiki. Se ĝi ne ŝercas al ni.
Sed efektive ŝajnis kvazaŭ ĝi ne ŝercus. La brumo densiĝis en flavgriza nebulo, kaj fore ĉe la horizonto la maro estis strange nigra.
Ni devas hejmeniri, diris la snorko.
Ankoraŭ ne! petis Snorkfraŭlino. Ni ne havis tempon zorge esplori la rokojn de la ekstera flanko! Ni eĉ ne banis nin!
Ni ja povas atendi iomete por vidi kiel estos, diris Mumintrolo. Estus tia elreviĝo reiri hejmen kiam ni ĵus trovis ĉi tiun insulon!
Sed se estos ŝtormo ni tute ne povos iri, diris la snorko prudente.
Tio estus plej bona! ekkriis Snif. Ni restos ĉi tie por ĉiam!
Silentu, idoj, mi devas pensi, diris la patro de Mumintrolo. Li iris ĝis la strando kaj flaris enaere, turnis la kapon ĉiudirekten kaj sulkis la frunton.
De fore aŭdiĝis tondrado.
Fulmotondro! diris Snif. Hu, kiel terure!
Василий Кузьмич Фетисов , Евгений Ильич Ильин , Ирина Анатольевна Михайлова , Константин Никандрович Фарутин , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин , Софья Борисовна Радзиевская
Приключения / Публицистика / Детская литература / Детская образовательная литература / Природа и животные / Книги Для Детей