La nokto estis forgesita kaj nova longa juna tago kuŝis antaŭ ili. Kiel marporkoj ili sagis rekte tra la ondoj kaj velis sur iliaj krestoj al la strando kie Snif ludis en la malprofunda akvo. Snufmumriko flosis surdorse pli foren kaj rigardis en la ĉielon kiu estis blua kaj travidebla.
Dume la patrino de Mumintrolo kuiris kafon inter la ŝtonoj kaj serĉis la buterujon kiun ŝi kaŝis de la sunbrilo en la strandakvo. Sed ŝi serĉis vane, la ŝtormo forportis ĝin. Kion mi donu al ili sur la pano, plendis la patrino.
Vi vidos ke la ŝtormo donos al ni ion alian rekompence, diris Muminpatro. Post la kafo ni faru esplorvagadon laŭ la bordoj por vidi kion la maro surterigis!
Kaj tion ili faris.
Ĉe la ekstera flanko de la insulo la praroko levis siajn glate poluritajn dorsojn el la maro. Inter ili oni povis neatendite trovi pecetojn da sablo punktita de konkoj, la kaŝitan dancejon de la marfraŭlinoj, aŭ nigrajn misterajn fendegojn, kie la surfo muĝis kvazaŭ batoj al fera pordo. Jen malfermiĝis eta groto inter la rokoj, jen ili falis krute suben kontraŭ ronda lavpelvo el siblantaj akvokirloj. Ĉiu ekiris sola por serĉi strandajn trovaĵojn kaj vrakerojn.
Estis pli ekscite ol io ajn alia, ĉar eblis trovi la plej strangajn aĵojn, kaj ofte estis sufiĉe malfacile kaj danĝere savi ilin el la maro.
La patrino de Mumintrolo grimpis suben al eta sablejo kiu situis ŝirmita de grandegaj ŝtonblokoj. Sur la sablo kreskis aroj da bluaj sablaj diantoj kaj mara aveno kiu raslis kaj siblis kiam la vento penetris en la mallarĝajn kanojn. Muminpatrino kuŝiĝis ŝirmite de la ŝtormo. Ĉi-sube ŝi vidis nur la bluan ĉielon kaj la sablajn diantojn kiuj balanciĝis super ŝia kapo. Mi ripozos nur dum kelka tempo, ŝi pensis. Sed baldaŭ la patrino dormis profunde sur la varma sablo.
Sed la snorko kuris supren sur la plej altan monton kaj rigardis ĉirkaŭ si. Li povis vidi de bordo al bordo, kaj la insulo ŝajnis al li flosi kiel bukedo sur la malkvieta maro. Jen vidiĝis Snif kiel punkteto serĉadi vrakerojn, jen li videtis la verdan ĉapelon de Snufmumriko – jen la hemulo elfosis maloftan orkidon... Kaj jen! Jen absolute kie la fulmo trafis! Grandega ŝtonbloko, pli granda ol dek mumindomoj, estis fendita kvazaŭ pomo de la fulmo kaj ambaŭ duonoj falis flanken kaj malfermis vertikalan fendegon inter si. Tremante la snorko enpaŝis en la fendegon kaj rigardis supren al la malhelaj rokaj flankoj. Jen la fulmo trairis! Nigra kiel karbo ĝia vojo desegniĝis en la nudigitan internon de la ŝtono. Sed apud ĝi iris alia strio kiu estis hela kaj brila! Ĝi estis oro, ĝi povis esti nenio alia ol oro!
La snorko pikis en la strion per sia tranĉilo. Eta orgrajno malfiksiĝis kaj falis en lian manon. Li forigis pecon post peco. Li varmegiĝis pro fervoro kaj forhakis pli kaj pli grandajn pecojn. Kaj post iom la snorko jam forgesis ĉion alian krom la radiantaj orvejnoj kiujn la fulmo nudigis. Li ne plu estis marborda rabisto, li estis orfosisto!
Dume Snif faris tre simplan trovon, sed ĝi almenaŭ same ĝojigis lin. Li trovis kork-zonon. Ĝi estis iom borita de la marakvo sed precize konvenis al li. Nun mi povos ekiri en profundan akvon! pensis Snif. Nun mi certe lernos naĝi same bone kiel la aliaj. Kiel Mumintrolo surpriziĝos!
Iom pli fore, inter betulŝelo, fiŝoretaj flosiloj kaj fukoj li trovis bastmaton kaj preskaŭ sendifektan ĉerpilon kaj malnovan boton sen kalkanumo. Mirindaj trezoroj se oni rabis ilin de la maro!
De malproksime Snif ekvidis Mumintrolon kiu staris enakve tirante kaj trenante ion. Ion grandan! Mizere ke mi ne ekvidis ĝin unua! pensis Snif. Kio ajn ĝi povas esti!
Nun Mumintrolo savis sian marbordan trovaĵon kaj rulis ĝin antaŭ si sur la sablo. Snif streĉis, streĉadis la kolon – kaj nun li vidis kio ĝi estas. Buo! Granda bela buo!
Hej ho! vokis Mumintrolo. Kion vi nun diras?
Ĝi estas sufiĉe bona, diris Snif kritike kun la kapo oblikve. Sed kion vi pensas pri ĉi tiuj?
Kaj li vicigis siajn trovaĵojn sursable.
La korko-zono estas bona, diris Mumintrolo. Sed kion fari per duona ĉerpilo?
Tio certe funkcias se oni ĉerpas rapide, diris Snif. Aŭskultu! Kion vi dirus pri interŝanĝo? La bastmato, ĉerpilo kaj boto kontraŭ tiu malnova buo?
Neniam, diris Mumintrolo. Sed eble la kork-flosilo kontraŭ ĉi tiu mistera talismano kiu alflosis de fora lando.
Kaj li altiris strangan objekton el kava vitro kaj skuis ĝin. Tiam amaso da neĝflokoj ekflirtis ene de la vitrobulo kaj denove kuŝiĝis en paco sur etan domon kun fenestroj el arĝenta papero.
Ho, diris Snif. Kaj furioza batalo okazis en lia koro kiu ege tro multe amis posedaĵojn.
Rigardu! diris Mumintrolo kaj refoje skuis la neĝon.
Mi ne scias, ekkriis Snif senespere, mi vere ne scias kio plej plaĉas al mi, la savzono aŭ la vintra talismano! Mia koro krevas!
Ĝi sendube estas la sola neĝa talismano kiu troviĝas surtere ĝuste nun, diris Mumintrolo.
Sed mi ne
Hm, diris Mumintrolo.
Ĉu mi ne povus almenaŭ teni ĝin kelkfoje, petis Snif. En la dimanĉoj?
Василий Кузьмич Фетисов , Евгений Ильич Ильин , Ирина Анатольевна Михайлова , Константин Никандрович Фарутин , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин , Софья Борисовна Радзиевская
Приключения / Публицистика / Детская литература / Детская образовательная литература / Природа и животные / Книги Для Детей