Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

Kion vi diras? vokis Snif kun elstaraj oreloj. Rubenojn? Kiel li trovas ilin?

La sorĉisto povas transformiĝi en ion ajn, diris Snufmumriko. Kaj li povas eniĝi en la teron kaj ĝis la marfundo kie troviĝas la kaŝitaj trezoroj.

Kion li faras per tiom da gemoj? demandis Snif envie.

Nenion. Li nur kolektas ilin, diris Snufmumriko. Proksimume kiel la hemulo kolektas plantojn.

Ĉu vi diris ion? ekkriis la hemulo kaj vekiĝis en sia sablokavo.

Mi rakontis ke la sorĉisto havas domon plenan de rubenoj, diris Snufmumriko. Ili kuŝas en grandegaj amasoj kontraŭ la muroj kaj estas enkrustitaj en la muroj kvazaŭ okuloj de sovaĝbestoj. La domo de la sorĉisto ne havas tegmenton kaj la nuboj kiuj flugas super ĝi estas ruĝaj kiel sango pro rebrilo de la rubenoj. Ankaŭ liaj propraj okuloj estas ruĝaj kaj brilas en mallumo.

Nun mi baldaŭ ektimos, diris la hemulo. Rakontu singarde, mi petas!

Kiel feliĉa li devas esti, tiu sorĉisto, suspiris Snif.

Tute ne, diris Snufmumriko. Ne ĝis li trovos la Reĝan Rubenon. Ĝi estas preskaŭ same granda kiel la kapo de la nigra pantero, kaj rigardi en ĝin estas kiel vidi likvan fajron. La sorĉisto serĉis la Reĝan Rubenon sur ĉiuj planedoj, eĉ sur Neptuno – sed li ne trovis ĝin. Li ekiris al la luno por serĉi en la krateroj, sed li ne havas grandan esperon sukcesi. Ĉar plej interne la sorĉisto kredas ke la Reĝa Rubeno troviĝas sur la suno. Kaj tien li ne povas veni. Li provis plurfoje, sed estas tro varmege. Kaj tio estas kion la gafsino rakontis al mi.

Tio estas bona rakonto, diris la snorko. Donu al mi plian mentbombonon.

Snufmumriko dum kelka tempo silentis. Poste li diris: Ne estas rakonto. Ĉio estas vera.

Mi ĉiam kredis ke ĝi estas vera, ekkriis Snif. Tio pri la gemoj sonas tiel reala!

Kaj kiel eblas scii ke la sorĉisto ekzistas? demandis la snorko malkredeme.

Mi vidis lin, diris Snufmumriko kaj ekbruligis sian pipon. Mi vidis la sorĉiston kaj lian panteron sur la insulo de hatifnatoj. Ili rajdis tra la aero meze de la fulmotondro.

Sed vi nenion diris! ekkriis Mumintrolo.

Snufmumriko levis la ŝultrojn. Plaĉas al mi havi sekretojn, li diris. Cetere, la gafsino rakontis ke la sorĉisto estas vestita en nigra cilindra ĉapelo.

Ĉu vi certas? kriis Mumintrolo.

Devas esti tiu! volis Snorkfraŭlino.

Efektive, diris la snorko.

Kio? scivolis la hemulo. Pri kio vi parolas?

Pri la ĉapelo, kompreneble, diris Snif. La nigra cilindra ĉapelo kiun mi trovis ĉi-printempe! La sorĉa ĉapelo! Ĝi sendube forbloviĝis de li kiam li flugis al la luno!

Snufmumriko kapjesis.

Sed imagu se la sorĉisto revenos por preni sian ĉapelon, diris Snorkfraŭlino ekscitite. Mi neniam kuraĝus rigardi liajn ruĝajn okulojn!

Li kredeble restas sur la luno, diris Mumintrolo. Ĉu estas longa vojo tien?

Sufiĉe, diris Snufmumriko. Cetere li supozeble bezonos longan tempon por traserĉi ĉiujn kraterojn.

Estis kelktempa maltrankvila silento. Ĉiuj pensis pri la nigra ĉapelo kiu staris hejme sur la komodo sub la spegulo.

Iomete altigu la lampon, diris Snif.

Ĉu vi aŭdis ion? flustris Snorkfraŭlino. Ekstere...

Ili gapis al la nigra enirejo de la groto kaj aŭskultis. Etaj, etaj, malpezaj sonoj – ĉu eble la plandaj paŝoj de pantero?

Estas pluvo, diris Mumintrolo. La pluvo alvenis. Nun ni iom dormu.

Kaj ili kuŝiĝis ĉiu en sian sablokavon volvante la kovrilojn ĉirkaŭ si. Mumintrolo estingis la lampon, kaj je la malforta susuro de pluvo li englitis en dormon.

La hemulo vekiĝis pro tio ke lia dormkavo estis plena de akvo. La varma somera pluvo flustris ekster la groto, ĝi fluis riverete kaj akvofale laŭ la muroj, kaj ĉiu akvo kiu troviĝis ekstere kaj interne fluis ĝuste en lian dormkavon.

Mizero, mizero, diris la hemulo al si. Poste li vringis la akvon el sia robo kaj iris eksteren por rigardi la veteron. Ĉie estis same, grize kaj malseke kaj mizere. La hemulo pripensis ĉu li emas bani sin, sed li ne emis.

Neniam estas ordo en la mondo, pensis la hemulo malgaje. Hieraŭ estis tro varmege kaj nun estas tro malseke. Mi iru enen por rekuŝiĝi.

La dormkavo de la snorko ŝajnis plej seka.

Movu vin for, diris la hemulo. Pluvis en mian liton.

Plej malbone por vi mem, diris la snorko kaj turnis sin sur la alian flankon.

Tial mi intencas dormi en via kavo, klarigis la hemulo. Bonvolu malsnorkiĝi!

Sed la snorko nur iom grumblis kaj dormis plu. Tiam venĝemo plenigis la koron de la hemulo, kaj li fosis kanalon tra la sablo inter sia propra dormkavo kaj tiu de la snorko.

Tio estis malhemaĵo, diris la snorko kaj sidiĝis sub sia malseka kovrilo. Sed mi neniam kredus ke vi povas elpensi ion tiel ruzan!

Tio okazis per si mem, diris la hemulo gaje. Kaj kion ni do faru hodiaŭ?

La snorko eligis la nazon tra la grota enirejo por rigardi la ĉielon kaj la maron. Poste li diris kompetente: Fiŝado. Veku la domon kaj mi iros prepari la boaton!

Перейти на страницу:

Похожие книги