Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

Mumintrolo iom cerbumis. Poste li diris: Jes. Vi povas havi ĝin dimanĉe kaj merkrede.

Fore de tie vagis Snufmumriko. Li paŝis kiel eble plej proksime al la siblantaj ondoj, kaj kiam ili mordetis al liaj ŝuoj li forsaltis ridante. Tio estis sufiĉe moka al ili!

Iom for de la kabo Snufmumriko renkontis la patron de Mumintrolo kiu okupiĝis savi trunkstumpojn kaj tabulojn.

Bone, ĉu ne? spiregis Muminpatro. El ĉi tio mi konstruos varfon por Aventuro!

Ĉu mi helpu vin surterigi ilin? demandis Snufmumriko. Ne, ne! diris Muminpatro timigite. Tion mi mem kapablas. Provu trovi ion propran por surterigi!

Ĉi tie troviĝis multo por savi el la maro sed nenio pri kio Snufmumriko zorgis. Bareletoj, duona seĝo, senfunda korbo kaj gladostablo. Pezaj, ĝenaj aĵoj.

Snufmumriko enpoŝigis la manojn kaj fajfis. Li forsaltis de la ondoj kaj postkuris ilin mokante. Kaj kiam ili volis kapti lin, li denove forsaltis. Laŭ la tuta longa, soleca sablostrando.

Sed fore sur la kabo Snorkfraŭlino grimpadis inter la rokoj. Ŝi kaŝis siajn bruligitan fruntajn lanugojn sub krono el marlilioj kaj serĉis bordan trovaĵon kiu surprizos la aliajn kaj igos ilin enviaj. Kaj post kiam ili admiros ĝin ŝi donacos ĝin al Mumintrolo (se ĝi ne iel rilatas al juveloj, kompreneble). Estis malfacile grimpi inter la ŝtonoj, kaj la krono senĉese volis forbloviĝi de ŝi. Ĉiuokaze nun ŝtormis malpli. La maro ŝanĝis siajn kolerajn verde siblajn kolorojn al kviete bluaj, kaj la ondoj portis siajn ŝaŭmkrestojn pli multe kiel ornamon ol kiel minacon. Snorkfraŭlino krablis suben sur mallarĝa gruzbenko kiu borderis la akvorandon. Sed tie troviĝis nenio krom iom da fukoj kaj kanoj kaj kelkaj tabulstumpoj. Mishumore ŝi vagis plu direkte al la kabo. Estas malĝojige ke la aliaj efektivigas tiel multe sed mi ne, diris Snorkfraŭlino al si enpense. Ili saltas sur glacipecoj kaj digas riveretojn kaj kaptas formik-leonojn. Mi ŝatus fari ion mirigan, tute sola kun mi mem kaj imponi al Mumintrolo.

Suspirante ŝi rigardis al la dezerta strando. Kaj tiam ŝi subite haltis kaj ŝia koro ekbatis. Plej fore sur la kabo... Ho, ne, tio estas tro terura! Iu kuŝis plaŭdante kontraŭ la strandaj ŝtonoj kun la kapo subakve! Kaj iu estis ege granda, dekoble tiel granda kiel la eta Snorkfraŭlino!

Mi tuj kuros venigi la aliajn, ŝi pensis. Sed ŝi ne kuris.

Nun vi ne denove estu malkuraĝa! diris Snorkfraŭlino al si. Vi devas rigardi kiu estas tiu! Kaj tremante ŝi alproksimiĝis al la teruraĵo. Estis granda sinjorino...

Granda sinjorino sen kruroj... kiel terure! Snorkfraŭlino faris kelkajn tremantajn paŝojn kaj haltis en plej granda surpriziĝo. La granda sinjorino estis farita el ligno! Kaj ŝi estis mirinde bela. Tra la klara akvo lumis ŝia trankvila, ridetanta vizaĝo kun ruĝaj vangoj kaj lipoj, kaj la rondaj bluaj okuloj estis vaste malfermitaj. Ankaŭ la haroj estis bluaj, ili serpentis en longaj pentritaj bukloj sur la ŝultroj. Ŝi estas reĝino, diris Snorkfraŭlino ravite. La manoj de la bela sinjorino kuŝis kruce sur la brusto kiu brilis de oraj floroj kaj ĉenoj, kaj de la maldika talio la robo fluis en molaj, ruĝaj faldoj. Kaj ĉio estis el pentrita ligno. La sola strangaĵo estis ke ŝi ne havis dorson.

Ŝi preskaŭ estas tro bela donaco por Mumintrolo, cerbumis Snorkfraŭlino. Sed li tamen ricevos ŝin!

Estis fiera Snorkfraŭlino kiu je la vesperiĝo pagajis en la boatgolfon, sidante sur la ventro de la ligna reĝino.

Ĉu vi trovis boaton? demandis la snorko.

Imagu ke vi povis venigi ĝin ĉi tien tute sola, admiris Mumintrolo.

Ĝi estas ŝipobeka figuro! diris Muminpatro kiu estis surmare en sia junaĝo. La maristoj kutimas ornami la pruon de la ŝipo per bela reĝino el ligno.

Kial? demandis Snif.

Por esti tre belaj, diris la patro.

Sed kial ŝi ne havas dorson? scivolis la hemulo.

Jen kie ŝi estas fiksita al la pruo, kompreneble, diris la snorko. Tion ja ĵusnaskita musido povas kompreni!

Ŝi estas ege tro granda por esti najlita al Aventuro, diris Snufmumriko. Ege domaĝe!

Ho, la bela sinjorino! suspiris la patrino de Mumintrolo. Imagu, esti tiel bela kaj ne havi ian plezuron el tio!

Kion vi faros pri ĝi? demandis Snif.

Snorkfraŭlino mallevis la rigardon kaj ridetis. Poste ŝi diris: Mi donacos ĝin al Mumintrolo.

Mumintrolo povis eldiri eĉ ne unu vorton. Tute ruĝvizaĝa li antaŭeniris kaj kapklinis. Snorkfraŭlino konfuzite riverencis kaj la tuta afero aspektis kvazaŭ ili estus en festeno.

– Fratino, diris la snorko. Vi ne vidis kion mi trovis!

Kaj li fiere montris al granda brilanta amaso da oro kuŝanta sursable.

La okuloj de Snorkfraŭlino elstaris. Vera oro! ŝi spiris.

Troviĝas multe, multe pli! fanfaronis la snorko. Monto el oro!

Kaj mi rajtas kolekti ĉion kio defalas per si mem kaj havi ĝin kiel mian propran, diris Snif.

Ho, kiom oni admiris la trovaĵojn unu de la aliaj surstrande! Subite la muminfamilio riĉiĝis. Sed la plej valora tamen estis la ŝipobeka figuro kaj la eta neĝado en la vitra globo.

Перейти на страницу:

Похожие книги