Читаем ĈAPELO DE SORĈISTO полностью

Kiu krias!? ekkriis Muminpatrino ekscitite.

La tuta arbaro skuiĝis pro sovaĝaj hurloj. Iu aŭ io venis galopante kontraŭ ili sur la vojo, murmurante pro timego aŭ furiozo.

Kaŝu vin! kriis la patro de Mumintrolo. Iu sovaĝbesto venas!

Sed antaŭ ol iu havis tempon fuĝi aperis la moskorato kun gapantaj okuloj kaj starantaj lipharoj. Li svingis la manojn kaj faris malkoheran paroladon kiun neniu vere komprenis, sed el kiu evidentiĝis ke li tre koleras aŭ timas aŭ koleras ĉar li ektimis. Poste li saltis plu kontraŭ Muminvalo.

Kio okazis al la moskorato? diris la patrino de Mumintrolo emociite. Li kiu ĉiam estas tiel trankvila kaj digna!

Ĉu tiel incitiĝi ĉar la hamakŝnuro rompiĝis? murmuris Muminpatro skuante la kapon.

Mi pensas ke li koleras ĉar ni forgesis porti manĝon al li, diris Snif. Nun ni povos mem manĝi ĝin.

Dum zorgema pripensado ili pluiris kontraŭ la marstrando. Sed Mumintrolo kaj Snufmumriko ŝteliris antaŭ la aliaj kaj iris ŝparvojon ĝis la groto.

Ni ne kuraĝas eniri tra la pordo, diris Snufmumriko. En okazo ke TIO restas. Ni grimpu sur la monton por rigardi suben tra la plafona fendego.

Silente ili krablis supren sur la monto kaj indiane serpentis antaŭen kontraŭ la plafona truo. Ege singarde ili rigardis suben en la groton. Jen staris la ĉapelo de sorĉisto, kaj ĝi estis malplena. La plejdo estis ĵetita en unu angulon, la libro en alian. La groto estis forlasita.

Sed ĉie sur la sablo vidiĝis strangaj spuroj, kvazaŭ iu dancus kaj saltadus.

Tiujn spurojn faris ne la piedoj de la moskorato! diris Mumintrolo.

Mi demandas min ĉu entute iuj piedoj faris ilin, diris Snufmumriko. Ili aspektas ege strange. Ili malgrimpis reen de la monto, ĵetante ĉirkaŭ si timajn rigardojn.

Sed nenio danĝera renkontis ilin.

Ili neniam eksciis kio tiel terure timigis la moskoraton, ĉar li rifuzis rakonti tion. *)

*) Se vi volas ekscii en kion transformiĝis la falsdentoj de la moskorato, vi ja povas demandi vian panjon. Ŝi sendube scias. – Noto de la aŭtoro.

Sed dume la aliaj atingis la strandon. Ĉiuj staris are ĉe la akvorando parolante kaj gestante.

Ili trovis boaton! kriis Snufmumriko. Venu, ni kuru rigardi!

Tio efektive estis vera. Reala, granda velboato, tabulkovre konstruita, kun remiloj kaj fiŝujo kaj pentrita verde kaj blanke!

Kies ĝi estas? spiregis Mumintrolo kiam li alvenis.

Nenies! diris Muminpatro triumfe. Ĝi drivis teren sur nian strandon. Ĝi estas donaco de la maro!

Ĝi devas havi nomon! vokis Snorkfraŭlino. Ĉu ne "Vagulino" estus ege bele?

Vi mem povas esti vagulino, diris la snorko malestime. Mi proponas Maraglo.

Ne, devas esti en latino, kriis la hemulo. Muminates Maritima!

Mi vidis ĝin unue! kriis Snif. Mi rajtas elekti ĝian nomon. Ĉu ne estus amuze se ĝi nomiĝus SNIF. Tio estas tre mallonga kaj bona.

Laŭ vi, tio estas, diris Mumintrolo.

Trankviliĝu, idoj! diris la patro. – Trankvilaj, trankvilaj. Estas klare ke Panjo elektos la nomon, ĉu ne? Ĉi tio estas ŝia ekskurso.

Muminpatrino ruĝiĝis. Se mi kapablas! ŝi diris humile. Snufmumriko havas tiom da fantazio. Li certe farus tion pli bone.

Nu, mi ne bone scias, diris Snufmumriko flatite. Se tamen diri la veron, mi jam dekomence pensis ke Kaŝiranta Lupo estus tre impona.

Ne! kriis Mumintrolo. Panjo elektu.

Nu, karaj infanoj, diris Muminpatrino. Se vi nur ne trovos min ridinda kaj eksmoda. Mi pensis ke la boato povus havi nomon kiu pensigas pri ĉio kion ni faros per ĝi – kaj do ŝajnas al mi ke Aventuro povus konveni.

Bone! Bone! kriis Mumintrolo. Ni baptos ĝin! Panjo! Ĉu vi havas ion kio similas ĉampanbotelon?

Muminpatrino serĉis la botelon da fruktsuko en ĉiuj siaj korboj.

Ej, kiel domaĝe! ŝi ekkriis. Ŝajne mi forgesis la fruktsukon!

Sed mi ja demandis ĉu ĉio kunestas, diris Muminpatro.

Ili iĝis tute mishumoraj. Forveli per boato kiu ne estas bone baptita povas signifi malfeliĉon!

Tiam Mumintrolo ekhavis brilan ideon.

Donu al mi la kaserolojn, li diris. Kaj poste Mumintrolo plenigis la kaserolojn per marakvo kaj portis ilin supren en la groton kaj la ĉapelon de sorĉisto.

Kiam Mumintrolo revenis li etendis la transformitan akvon al sia patro dirante: Gustumu!

Muminpatro trinkis gluton kaj mienis kontente. Kie vi akiris ĉi tion, filo? li demandis.

Sekretoj! diris Mumintrolo.

Do ili plenigis konfitaĵujon per transformita akvo kaj frakasis ĝin kontraŭ la pruo de la velboato dum Muminpatrino kun fiero deklamis: Por tempo kaj nuno (muminesprimo uzata je baptoj) mi baptas vin "Aventuro".

Ĉiuj hurais, kaj poste oni enboatigis korbojn, plejdojn, ombrelojn, fiŝvergojn, kovrilojn, kaserolojn kaj banŝortojn, kaj la muminfamilio forvelis kun siaj amikoj sur la sovaĝan, verdan maron.

Estis bela tago. Eble ne tute klara, ĉar maldensa brumo kovris la sunon. Aventuro streĉis sian blankan velon kaj sagis direkte al la horizonto. Ondoj batis kontraŭ la flankoj de la boato kaj la vento kantis kaj martroloj kaj marfraŭlinoj dancis ĉirkaŭ la pruo.

Перейти на страницу:

Похожие книги