Necesas juĝi juste, diris la snorko solene. Vi devas esti aferecaj! Precipe ĉar Tofslo kaj Vifslo neniam vidas diferencon inter justo kaj maljusto. Ili naskiĝis tiaj kaj ne povas helpi tion. Akuzisto, kion vi volas aldoni?
Sed la moskorato endormiĝis en la hamako.
Nu, diris la snorko. Li sendube ne estis interesita. Ĉu ni jam diris ĉion kio estu dirita antaŭ ol mi eldiros la juĝon?
Pardonu, diris la voĉo de l’ popolo, sed ĉu ne klariĝus se ni ekscius kio efektive estas la Enhavo?
Tofslo denove ion flustris. La hemulo kapjesis. Ĝi estas sekreto, li diris. Tofslo kaj Vifslo trovas la Enhavon la plej bela afero ekzistanta, sed la morho nur trovas ĝin la plej valora.
La snorko plurfoje kapjesis kaj ĉifis sian frunton. Ĝi estas malfacila kazo, li diris. Tofslo kaj Vifslo rezonis tute prave, tamen ili agis maljuste. Kaj necesas juĝi juste. Mi devas pensi. Nun silentu, ĉiuj.
Tute kvietiĝis inter la siringoj. Abeloj zumis, la ĝardeno brulis en la sunbrilo.
Subite malvarma trablovo trairis la herbejon. La suno kaŝiĝis de nuboj kaj la ĝardeno ŝajnis griza.
Kio estis tio? diris Snufmumriko levante la skribilon de la protokolo.
Ŝi revenis, flustris Snorkfraŭlino.
Sur la frosta herbejo la morho sidis gapante al ili.
Ŝi malrapide movis la rigardon al Tofslo kaj Vifslo. Ŝi komencis grumbli kaj malrapide trenis sin pli proksimen.
Helpslu! kriis Tofslo. Savslu nin!
Haltu, morho, diris la snorko. Mi havas ion por diri al vi!
La morho haltis.
Mi finpensis, daŭrigis la snorko. Ĉu vi akceptas ke Tofslo kaj Vifslo rajtos aĉeti la Enhavon de la valizo? Kiu estos via prezo?
Alta! diris la morho kun glacia voĉo.
Ĉu sufiĉas mia ora monto sur la insulo de hatifnatoj? demandis la snorko.
La morho kapneis.
Hu, kiel malvarme estas ĉi tie, diris la patrino de Mumintrolo. Mi eniros preni ŝalon. Ŝi kuris tra la ĝardeno kie frosto sekvis la spuron de la morho kaj supren en la verandon.
Kaj tie Muminpatrino ekhavis ideon. Varmega pro feliĉo ŝi levis la ĉapelon de sorĉisto. Ke la morho ŝatu ĝin! Kiam la patrino revenis al la juĝa proceso ŝi metis la ĉapelon sur la herbojn kaj diris: Jen la plej valora aĵo en tuta Muminvalo! Ĉu vi scias kio kreskis el ĉi tiu ĉapelo? La plej belaj stireblaj nuboj, magia akvo kaj fruktarboj! La sola sorĉa ĉapelo de la mondo!
Pruvu! diris la morho malestime.
Tiam Muminpatrino metis kelkajn ĉerizojn en la ĉapelon. Ĉiuj atendis en tomba silento.
Ke nur ne fariĝu io abomena el ili, flustris Snufmumriko al la hemulo. Sed ili havis bonŝancon. Kiam la morho rigardis suben en la ĉapelon kuŝis tie manpleno da ruĝaj rubenoj.
Jen vidu! diris Muminpatrino ĝoje. Kaj imagu kio estos se oni ekzemple enmetos kukurbon!
La morho rigardis la ĉapelon. Ŝi rigardis Tofslon kaj Vifslon. Refoje ŝi rigardis la ĉapelon. Oni vidis ŝin pensi plenforte.
Fine la morho kaptis la ĉapelon de sorĉisto kaj sen unu vorto forglitis kiel grize malvarma ombro. Jen la lasta fojo kiam ŝi vidiĝis en Muminvalo, kaj la lasta fojo kiam oni vidis la ĉapelon de sorĉisto.
Subite la koloroj refariĝis varmaj kaj la somero daŭris, zuma kaj odora.
Dank’ al Dio ke ni liberiĝis de tiu ĉapelo, diris Muminpatrino. Nun ĝi esceptokaze kaŭzis ion prudentan.
Sed niaj nuboj
Kaj ludi Tarzan en la praarbaro, diris Mumintrolo melankolie.
Kiel bonsle tio irslis! diris Vifslo gaje kaj levis la valizon, kiu dum la tuta tempo staris en la fako de akuzitoj.
Mirindsle, diris Tofslo prenante la manon de Vifslo. Kaj kune ili reiris ĝis la mumindomo dum la aliaj rigardis post ili.
Kion ili nun diris? demandis Snif.
Ĝis revido, proksimume, diris la hemulo.
LASTA ĈAPITRO
kiu estas tre longa kaj priskribas la foriron de Snufmumriko kaj kiel la mistera valiza enhavo estis malkaŝita, krome kiel la patrino de Mumintrolo rericevis sian mansakon kaj pro ĝojo aranĝis grandan festenon, kaj fine kiel la sorĉisto alvenis en Muminvalon.
Estis en la fino de aŭgusto. Nokte strigoj blekis kaj vespertoj en grandaj nigraj aroj alvenis rondiri sensone super la ĝardeno. La arbaro estis plena de fajreroj kaj la maro estis malkvieta. Troviĝis atendo kaj malĝojo en la aero, kaj la luno iĝis granda kaj varmkolora. Mumintrolo ĉiam plej multe ŝatis la plej lastajn somerajn semajnojn, sed li ne sciis precize kial.
La tono de vento kaj maro estis alia, ĉio odoris je ŝanĝo, la arboj staris atendante.
Mi demandas min ĉu ne okazos io nekutima, pensis Mumintrolo.
Li vekiĝis kaj kuŝis rigardante en la plafonon. Devas esti fruege matene kaj estos sunbrilo, li plu cerbumis.
Poste li turnis la kapon kaj vidis ke la lito de Snufmumriko estas malplena.
Kaj tiumomente li aŭdis la sekretan signalon sub la fenestro, unu longan fajfon kaj du mallongajn, kio signifas: Kaj kiajn planojn vi havas hodiaŭ?
Mumintrolo saltis el la lito kaj rigardis eksteren. La ĝardeno ankoraŭ kuŝis en ombro kaj estis nevarme. Kaj jen staris Snufmumriko atendante.
Hej ho, vokis Mumintrolo, sed tre mallaŭte por veki neniun, kaj poste li grimpis suben laŭ la ŝnura ŝtupetaro.
Saluton, li diris.
Saluton al vi, diris Snufmumriko.
Василий Кузьмич Фетисов , Евгений Ильич Ильин , Ирина Анатольевна Михайлова , Константин Никандрович Фарутин , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин , Софья Борисовна Радзиевская
Приключения / Публицистика / Детская литература / Детская образовательная литература / Природа и животные / Книги Для Детей