Ho, ĉu estas vi! diris Mumintrolo saltetante. Snorkfraŭlino ridetis. Ĉu vi vidis mian novan frizaĵon? ŝi demandis turnante la kapon.
Ehe, diris Mumintrolo.
Vi pensas pri io alia, diris la snorkfratino. Ekzemple kio?
Mia matena rozo, tion mi ne povas rakonti, diris Mumintrolo. Sed mia koro pezas en mi, ĉar Snufmumriko forvojaĝis.
Ĉu vi certas? diris Snorkfraŭlino.
Jes. Sed li unue diris ĝis revido al mi. Li vekis neniun alian ol min por diri ĝis revido, diris Mumintrolo.
Ili restis sur la herboj sentante la sunon altiĝi kaj varmigi. Snif kaj la snorko elvenis sur la ŝtuparon.
Hola, diris Snorkfraŭlino. Ĉu vi scias ke Snufmumriko vojaĝis suden?
Sen mi! diris Snif indigne.
Kelkfoje necesas esti sola, diris Mumintrolo. Vi ankoraŭ estas tro malgranda por kompreni tion. Kie estas la aliaj?
La hemulo iris kolekti fungojn, diris la snorko. Kaj la moskorato endomigis sian hamakon ĉar li trovas ke la noktoj komencas malvarmiĝi. Cetere via panjo hodiaŭ estas je tre malbona humoro!
Ĉu kolera aŭ malĝoja? demandis Mumintrolo surprizite.
Plejparte malĝoja, mi pensas, diris la snorko.
Do mi devas tuj eniri, diris Mumintrolo kaj stariĝis. Tio ja estas terura.
Muminpatrino sidis sur la salona sofo kun malfeliĉa mieno.
Kio nun? diris Mumintrolo.
Kara infano, okazis io terura, diris lia patrino. Mia mansako malaperis. Mi ne elturniĝos sen ĝi! Mi serĉis ĉie sed ĝi ne troviĝas!
Kiel terure, diris Mumintrolo. Ni devos trovi ĝin por vi!
Fariĝis grandega serĉado. Nur la moskorato rifuzis partopreni. El ĉio nenecesa, li diris, mansako estas la plej nenecesa. Pripensu. La tempo pasas kaj la tagoj ŝanĝiĝas tute egale ĉu la muminsinjorino estas kun mansako aŭ sen.
Estas neimagebla diferenco, diris Muminpatro. Mi sentas la patrinon de Mumintrolo tute fremda se ŝi estas sen mansako. Mi neniam antaŭe vidis ŝin sen ĝi!
Ĉu estis multo en ĝi? demandis la snorko.
Ne, diris Muminpatrino. Nur aĵoj kiuj povas esti bezonataj subite. Sekaj ŝtrumpoj, bombonoj, drato kaj stomakpulvoro kaj similaĵoj.
Kian premion ni ricevos se ni trovos ĝin? demandis Snif.
Ion ajn! diris la patrino. Mi faros grandan festenon por vi kaj vi ricevos nur desertojn por tagmanĝo kaj neniu devos lavi sin aŭ enlitiĝi frue!
Tiam la serĉado daŭris per duobla forto. Ili traserĉis la tutan domon. Ili rigardis sub tapiŝoj kaj en litoj, en la forno kaj kelo, sub- kaj surtegmente. Ili serĉis en la tuta ĝardeno, en la ŝtipejo kaj malsupre ĉe la rivero. Neniu mansako.
Vi ja ne grimpis sur arbojn kun ĝi aŭ kunportis ĝin kiam vi banis vin? demandis Snif.
Ne, diris Muminpatrino. Ho, kiel malfeliĉa mi estas!
Ni dissendos telegramfoliojn! proponis la snorko.
Tion ili faris, kaj la telegramfolioj aperis tuj kun du grandegaj novaĵoj.
SNUFMUMRIKO FORLASAS MUMINVALON
estis skribite. Mistera forvojaĝo en la tagiĝo! kaj per pli grandaj literoj:
LA MANSAKO DE MUMINPATRINO MALAPERIS! Neniuj indikoj! Serĉado daŭras. Neimagebla aŭgusta festeno kiel retrova premio!
Tuj kiam la novaĵo disvastiĝis estis granda svarmado en la arbaro, surmonte, ĉemare. Ĉiu simpla arbara rato ekiris por serĉi. Nur maljunuloj kaj kadukuloj restis hejme, kaj en tuta Muminvalo eĥiĝis vokado kaj kurado.
Nu ja, diris la patrino de Mumintrolo. Kian bruon mi kaŭzis! Sed ŝi estis sufiĉe kontenta.
Kion ili serĉslas? demandis Vifslo.
Mian sakon, kompreneble, diris Muminpatrino.
Ĉu vian nigrslan? demandis Tofslo. Kun kvar poŝetsloj kaj en kislu eblas spegulsli sin?
Kion vi diris? demandis Muminpatrino. Ŝi estis tro maltrankvila por povi koncentriĝi.
La nigrsla kun kvar poŝsloj, diris Tofslo.
Jes jes, diris la patrino. Eliru ludi, amiketoj, kaj ne zorgu pri mi!
Kion vi penslas? demandis Vifslo kiam ili venis en la ĝardenon.
Mi ne povslas vidi ŝin tiel malĝojsli, diris Tofslo.
Do ŝi ja devos ricevsli ĝin, diris Vifslo suspirante. Sed estis bonsle dormsli en la poŝetsloj.
Do Tofslo kaj Vifslo iris en sian sekretan lokon kiun ankoraŭ neniu trovis kaj eltiris la mansakon de Muminpatrino el sub la rozobranĉoj.
Estis precize la dekdua horo kiam Tofslo kaj Vifslo iris tra la ĝardeno trenante la sakon inter si. La akcipitro tuj ekvidis ilin kaj disvokis la novaĵon super Muminvalo. Novaj telegramfolioj estis dissendataj ĉien:
MANSAKO DE MUMINPATRINO TROVITA! Tofslo kaj Vifslo trovis ĝin! Kortuŝaj scenoj en mumindomo!
Ĉu efektive estas vere? ekkriis la patrino de Mumintrolo. Ho, kiel ege bone! Kie vi trovis ĝin?
Sub la arbedsloj, diris Tofslo. Estis tiel bonsle dormsli en...
Sed tiumomente la gratulantoj enkuris tra la pordo kaj la patrino neniam eksciis ke ilia mansako estis uzata kiel dormejo de Tofslo kaj Vifslo (kaj tio eble estis same bona).
Cetere neniu povis pensi pri io ajn alia ol la granda aŭgusta festeno. Ĉio devis pretiĝi antaŭ ol la luno leviĝos. Imagu prepari grandan festenon kaj scii ke ĝi estos amuza kaj ke ĉiuj ĝustaj personoj partoprenos!
Василий Кузьмич Фетисов , Евгений Ильич Ильин , Ирина Анатольевна Михайлова , Константин Никандрович Фарутин , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин , Софья Борисовна Радзиевская
Приключения / Публицистика / Детская литература / Детская образовательная литература / Природа и животные / Книги Для Детей