Sed Muminpatro elportis la muzikan skatolon en la ĝardenon kaj alkonektis grandegan laŭtparolilon. En unu momento la tuta valo pleniĝis de danco, saltado, tretado, svingado, flirtado. La arbospiritoj dancis enaere kun fluganta hararo, kaj rigidkruraj musoparoj ronde dancis en la laŭboj.
Ĉu vi permesas? diris Mumintrolo kun riverenco al Snorkfraŭlino.
Sed kiam li rigardis supren li ekvidis brilan randon super la arbopintoj.
Tio estis la aŭgusta luno.
Pli granda ol iam ĝi ŝvebis antaŭen, oranĝe flava kaj iom fadenmontra ĉe la rando kvazaŭ konfitita abrikoto. La lunbrilo ege mistere falis sur Muminvalon kiu pleniĝis de lumo kaj ombro.
Ĉi-nokte eĉ eblas vidi la lunajn kraterojn, diris Snorkfraŭlino. Rigardu!
Tie devas esti terure dezerte, pensis Mumintrolo. Kompatinda sorĉisto kiu vagadas tie supre serĉante!
Se ni havus bonan lornon ni kredeble povus ekvidi lin, diris Snorkfraŭlino.
Jes, diris Mumintrolo. Sed nun ni dancu!
Kaj la festeno daŭris kun kreskanta forto.
Ĉu vi estas lacsla? demandis Vifslo.
Tutsle ne, diris Tofslo. Mi pripenslas. Ĉiuj estas tiel afabslaj al ni. Ni devslus iom ĝojigsli ilin!
Tofslo kaj Vifslo kelkan tempon interflustris, kapjesis kaj ree flustris.
Poste ili rampis ĝis sia sekreta loko. Kiam ili reelvenis, ili kunportis la valizon.
Estis sufiĉe longe post noktomezo kiam la tuta ĝardeno subite pleniĝis de rozruĝa lumo. Ĉiuj ĉesis danci pensante ke tio estas nova artfajraĵo. Sed tio estis nur Tofslo kaj Vifslo kiu malfermis sian valizon. La Reĝa Rubeno kuŝis surherbe lumante, pli bela ol iam. La fajroj, lanternoj, eĉ la luno paliĝis kaj perdis sian brilon. Silente kaj ravite ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la flamanta gemo en pli kaj pli grandaj kaj densaj aroj.
Imagu ke troviĝas io tiel bela, ekkriis la patrino de Mumintrolo.
Kaj Snif profunde suspiris kaj diris: Feliĉaj Tofslo kaj Vifslo!
Sed la Reĝa Rubeno lumis kvazaŭ ruĝa okulo kontraŭ la nokte malluma tero, kaj supre sur la luno la sorĉisto ekvidis ĝin. Li jam rezignis plu serĉi kaj sidis laca kaj malĝoja sur la rando de kratero ripozante dum lia nigra pantero dormis iom fore.
La sorĉisto tuj komprenis kion signifas la ruĝa punkto sube surtere. Ĝi estis la plej granda rubeno de la mondo, la Reĝa Rubeno, kiun li serĉadis de plurcent jaroj! Li salte stariĝis kaj kun ardaj okuloj gapis al la tero surmetante la gantojn kaj fiksante la mantelon surŝultre. La juveloj kiujn li kolektis en ĝi li lasis fali sur la grundon – la sorĉisto zorgis nur pri unu sola gemo, tiu kiun li post malpli ol duonhoro tenos enmane.
La pantero ĵetis sin en la aeron kun sia mastro surdorse.
Pli rapide ol la lumo ili pelis sin antaŭen tra la universo. Siblantaj meteoroj tranĉis ilian vojon, stela polvo fiksiĝis en la mantelo de la sorĉisto kvazaŭ blovata neĝo.
Sub li la ruĝa fajrero radiis pli kaj pli intense. Li direktis sin rekte kontraŭ Muminvalon kaj per lasta mola salto la pantero surteriĝis sur la monton.
La loĝantoj de Muminvalo ankoraŭ sidis silente kontemplante la Reĝan Rubenon. Ili imagis vidi en ĝiaj flamoj ĉion plej belan, kuraĝan kaj bonan kion ili iam pensis kaj spertis, kaj ili ekemis refoje pensi kaj sperti tion. Mumintrolo memoris sian noktan vagadon kun Snufmumriko, kaj Snorkfraŭlino pensis pri kiel fiere ŝi konkeris la lignan reĝinon. Kaj la patrino de Mumintrolo imagis refoje kuŝi sur la mola sablo en sunbrilo vidante la ĉielon inter la balanciĝantaj kapoj de sablaj diantoj.
Ĉiu el ili estis fore en io memorata. Kaj tial ili ĉiuj saltetis kiam blanka museto kun ruĝaj okuloj eliĝis el la ombro kaj plandis antaŭen kontraŭ la Reĝan Rubenon. Post li sekvis plennigra kato, kiu kuŝigis sin surherben.
Laŭ tio kion oni sciis neniu blanka muso loĝis en Muminvalo, nek nigra kato.
Kateto, kateto! logis la hemulo.
Sed la kato nur fermis la okulojn kaj eĉ ne zorgis respondi.
Bonan vesperon, kuzo! diris la arbara rato.
La blanka muso rigardis ŝin per siaj ruĝaj okuloj, longan, malgajan rigardon.
Muminpatro alpaŝis kun du tasoj por regali la novalvenintojn per vinpunĉo, sed ili ignoris lin.
Certa malgajeco disvastiĝis en la valo, oni flustris kaj miris. Tofslo kaj Vifslo maltrankviliĝis, reenmetis la rubenon en la valizon kaj fermis la kovrilon. Sed kiam ili volis forporti la valizon, la blanka muso ekstaris sur la postaj piedoj kaj kreskis.
Li iĝis preskaŭ same granda kiel la mumindomo. Li iĝis la sorĉisto kun blankaj gantoj kaj ruĝaj okuloj, kaj kiam li plenkreskis li sidiĝis sur la herbojn rigardante Tofslon kaj Vifslon.
Malbelsla virslo, forirslu! diris Vifslo.
Kie vi trovis la Reĝan Rubenon? demandis la sorĉisto.
Zorgslu viajn proprajn aferslojn! diris Tofslo.
Neniu iam ajn vidis Tofslon kaj Vifslon tiel kuraĝaj.
Mi serĉas ĝin de tricent jaroj, diris la sorĉisto. Mi zorgas pri nenio alia en la tuta mondo!
Samsle farslas ni! diris Vifslo.
Vi ne povas forpreni de ili la Reĝan Rubenon, diris Mumintrolo. Ĝi estas honeste aĉetita de la morho! Sed Mumintrolo diris nenion pri tio ke ĝi estas aĉetita per la malnova ĉapelo de la sorĉisto (cetere li ja surhavis novan).
Василий Кузьмич Фетисов , Евгений Ильич Ильин , Ирина Анатольевна Михайлова , Константин Никандрович Фарутин , Михаил Евграфович Салтыков-Щедрин , Софья Борисовна Радзиевская
Приключения / Публицистика / Детская литература / Детская образовательная литература / Природа и животные / Книги Для Детей