Читаем El Parnaso de Popoloj полностью

Li:Kun kandelo kaj lanternoKaj brulŝtipo pinaSerĉos mi, ĉu estas ieHonestec’ knabina.Ŝi:Serĉos mi kun luno, steloj,Kaj la sun’ lumanta,Eble trovos mi junulonKun koret’ amanta.Li:Mi, serĉinte la knabinon,Scias en ĉi-horo:Por eltrovi plej honestan —Sonu per la oro!Ŝi:Lumiginte, rigardinte,Nun mi diros vere,Ke junulo ĉiun amas,Sed — sin mem sincere.Li:Mi jam trovis plej honestan,Karan, la serĉitan,Belan, dolĉan, en butiko —Pupon la pentritan.Ŝi:Mi jam trovis unu solan,Estas tiu kara:Brava, juna milituloSur portret’ centjara.Li:Ekrigardu pup’ pentritaAme per okulo,Eble el portret’ ĉevalenSaltos militulo.Ŝi:Militul’ pentrita saltuSur ĉevalon flame!Eble en pentrita pupoKor’ ekfrapos ame!

68. En la valo neĝa vento

(El Piotr Dalman)

Na dolinie zawieruchaMokrym śniegiem dmie.—◡|—◡|—(◡|—◡)En la valo neĝa ventoBlovas ĉiam pli;Fajro sur kameno miaKrakas ĉirkaŭ mi.Ĉe l’ kamen’ el pipo ringeFumon lasas mi …Ĉiuj rememoroj miajFlugas for kun ĝi.Kie estas la esperoj,La junec’ el or’?Kiel vento la blovantaIli flugis for!Vent’ sen celo, mi sen celo,Kun vi, fumo, tri …Tri sen celo en la mondoKune flugu ni!

69. Fabletoj por infanoj

(El Stanisław Jachowicz)

Staś na sukni zrobił plamę,Płucze i przeprasza mamę.—◡|—◡|—◡|—◡◡—◡|◡—◡|◡—◡|◡—◡Staĉjo veston makuletis,Ploris kaj pardonon petis.Panjo la okazon trovas,Por diri: «La veston purigi ni povas;Sed la tuta vivo viaRestu sen makulo ia,Ĉar vi kredu ĝin, karulo,Ne puriĝos la makulo.»


Nie rusz, Andziu, tego kwiatka,Róża kole, rzekła matka.«Rozon vi ne tuŝu, Anjo,Dornoj pikas!» diris panjo;Sed Anneto ne obeis,Pikis sin kaj poste veis.

70. La viburno

(El Teofil Lernantowicz)

Rosła kalina z liściem szerokiem,Nad modrym w gaju rosła potokiem.—◡|◡—◡ ║ ◡—◡|—◡◡—◡|—◡ ║ —◡|◡—◡Kreskis viburno, la foliara,Super lazura torento klara.Roson, pluveton ĝi trinkis gaje,En suno varma sin banis maje.Kaj en julio, sur la branĉetoj,Ekbrilis ruĝe la koraletoj.Viburn’ knabine bele sin vestis,Kaj akvo — ĝia spegulo estis.La vento kombis ligojn de l’ haro,Okulojn lavis rosa gutaro.Ĉe la viburno, tie proksime,Janko ŝalmetojn faris kutime.Lia muziko flugis kun ventoApud viburno, super torento.Liaj kantetoj, malĝojo-plene,Fluis sur roso ĉiumatene;Do lin atendis la foliaraViburno, kiel knabino kara.Kaj en aŭtuno, kiam tombetoJankon sub nigra kovris kruceto,Viburno — amis lin evidente —Ĉar foliaron disblovis vente,En akvon ĵetis koralojn foje,Tutan belecon perdis malĝoje.

71. Vana plendo

(El Adam Asnyk)

Daremne żale, próżny trud,Bezsilne złorzeczenia!◡—◡| —◡ | —◡ | (—)
Перейти на страницу:

Похожие книги