— …Ne timigas vivaj tempestoj al tiu, en kies koro brilas lucerno de Via fajro. Ĉirkaŭe estas malbona vetero kaj mallumo, teruro kaj hurlo de vento. Sed en lia animo estas silento kaj lumo. Tie estas Kristo!
Ĉu ĝi estis destinita al nia tablo, aŭ al laboristoj — tion mi same ne scias. Ĝi kuŝis sur tero; la sango jam ne fluis el absurda kolstumpo — kaj mi, etulo, eĉ ne komprenis komence, kio al ĝi okazis, al la giganta blanka belulo, kaj kie estas ĝia kapo. Sed ĝi ankoraŭ martelis per la flugiloj, kaj la flugiloj estis tiaj potencaj, tiaj larĝaj, ŝajnis, sur ili eblis facile leviĝi eĉ ĝis la suno. Sed ĝi jam nur iomete saltetis, kiam la larĝaj, jam kovritaj de polvo, jam malpurigitaj de tero kaj sango aloj batis teron. Ĝi senmoviĝis kiel senforta amaso, kvazaŭ prepariĝante, koncentriĝante, poste malespere, per ĉiuj fortoj: plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'!
— Kiel proksima Vi estas en tagoj de malsano. Vi mem venas al malsanuloj. Vi mem kliniĝas ĉe sufera lito kaj la koro parolas kun Vi. Vi per paco prilumas animon dum malfacilaj malfeliĉoj kaj suferoj, Vi sendas neatenditan helpon. Vi konsolas, Vi estas amo postulanta kaj savanta, al Vi ni kantas: Haleluja!
Mi longe, kvazaŭ sorĉita, staris tie kaj kun freneza espero rigardis: eble ĝi sukcesos? Poste mi forkuris; min neniu povis trankviligi dum la tuta tago. «Ĝi ne povas! — kriis mi, sufokiĝante pro larmoj; oni timis paroksismon, tiel mi ploregis. — Ĝi ne povas!!» Ili ne komprenis — kaj mi ne povis klarigi, al mi ĉio estis ekstreme klara, ĝis teruro kaj por ĉiam. Kara mia panjo ŝovis al mi, strebante konsoli kaj amuzi, lanugajn, molajn, ridindajn, ĉarmajn anseridetojn: «Vidu, Saĉjo, kiel multaj ili estas! Kiel ili kuras! Kiel ili manĝas! Jen, donu al ĝi panon! Se vi deziras, prenu ĝin sur la manojn — la anserido ne timas Saĉjon, Saĉjo estas bona…» Mi ploris pli forte, jam malfortiĝinte, jam sen krio, kaj nur balbutis: «Mi domaĝas. Mi ilin ĉiujn domaĝas».
— …Kiam Vi inspiras min servi al proksimuloj, kaj la animon prilumas per humileco, tiam unu el sennombraj Viaj radioj falas sur mian koron, kaj ĝi iĝas lumporta, kvazaŭ fero en fajro. Gloron al Vi, sendanta al ni malsukcesojn kaj malfeliĉojn, por ke ni estu kompataj al suferoj de aliuloj! Gloron al Vi, transforminta nian vivon per faroj de bono! Gloron al Vi, establinta grandan rekompencon en memvaloreco de bono! Gloron al Vi, akceptanta ĉiun altan impeton! Gloron al Vi, levintan la amon super ĉio tera kaj ĉiela! Gloron al Vi, ho Dio, pro ĉio por ĉiam…
Neniu estaĵo en la tuta mondo povus deziri pli forte, ol tiu ansero deziris forflugi de tiu terura loko, kie al ĝi okazis kaj plu okazas io neimagebla, plenigita de absoluta sufero. Ĝi tiel penis! Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'! Plaŭd'-plaŭd'! Ĉiam pli malforte… Tuta vivo, kiu ankoraŭ estis en ĝi, petegis pri sola: ni forflugu! Nu, forflugu ni, ĉi tie estas malbone, dolore, terure; ĉi tie en nenia okazo eblas resti!
Kaj ĝi ne povis. Eĉ tiel pasie dezirante — ne povis.
Tiam mi komprenis. Por ĉiuj estas tiel. Kaj por homo. Homo povas nur tion, kion li povas, kaj eĉ ne je unu haro pli; kaj eĉ ne je unu haro alie. Forto de deziro signifas preskaŭ nenion.
Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.
Kion kostas miaj «mi venos»? Kion kostas iliaj «mi estas via hejmo»? Se groŝkosta peco de plumbo iĝas pli forta kaj grava, ol ĉiuj tiuj flagrantaj labirintoj de pasioj… kaj dum ni tretas unu alian en stulta kaj orgojla, ofte ne malpli murda, ol plumbo, strebo doni al niaj proksimuloj formon, pli oportunan por ni — ĝi, eble, jam flugas? En mian belan, karesan, karegan, vivan — ĝi jam flugas?!
— …Disbatitan en polvon ne eblas restarigi, sed Vi restarigas tiujn, kies konscienco forputris, Vi redonas antaŭan belon al animoj, senespere perdintaj ĝin. Kun Vi ne ekzistas nekorektebla. Vi tuta estas amo…
— Liza, — vokis mi. Kvazaŭ siblis truita pneŭmatiko. — Liza. — Ŝi haltis je duonvorto.
— Mi estas ĉi tie, Saĉjo, — respondis ŝi milde kaj trankvile. Kiel panjo. «La anserido ne timas Saĉjon, Saĉjo estas bona…»…
Nur iomete raŭke.
— Liza.
— Ĉio estas bona, Saĉjo. Pri nenio pensu, ne maltrankvilu.
— Liza. La manon sur la vizaĝon…
Ŝia varma malgranda manplato ekkuŝis sur miaj fermitaj okuloj.
— Malpli supre. Kisi.
— Poste, Saĉjo. Ĉio poste. Vi kisos kiun vi deziros, kiom vi deziros. Ĉio estos bona. Kaj nun kuŝu trankvile, amata, kaj kolektu fortojn.
Kiun vi deziros.
— Kie?..
— Ŝi estas en hotelo. Ŝi… iomete malsanas, kaj ni interkonsentis, ke ŝi ripozos post la vojaĝo, kaj poste anstataŭos min. Kvankam ŝi tre deziris tuj. Sed mi simple ne povas foriri, — ŝi paŭzis. La fingroj sur mia frunto tremetis. — Verŝajne, ŝi same ne povus. Ŝi vin tre amas. Oj, ĉu vi scias, estis tiel ridinde — ŝi ploras sur mia ŝultro, kaj mi sur la ŝia. Mi neniam kredus…
— Kio… malsanas?
— Ne, ne, nenio danĝera. Ne maltrankvilu.
Mi silentis iom. Kuŝis kiel senforta amaso, kvazaŭ kolektante fortojn, poste: plaŭd'!
— Kruus-on voki. Beĉjo infektita, kiel Kislenko. Esplori.
— Mi ne komprenas, Saĉjo.
— Kruus-on… voki. El Peterburgo. Al li mi klarigos.
— Ĉu Kruus-on?