Читаем Gravitavio «Carido» полностью

— Jes. Voldemaro Kruus. Al Sorokin… diru.

— Bone, Saĉjo.

— Urĝe.

— Bone.

— Ramilo… ĉu estas viva?

— Jes, Saĉjo. Li ŝiras siajn harojn, per Alaho ĵuras ĉiun kvinan horon, ke vi por li nun pli parencas, ol la patro. Laŭ mi, duono da ĉiuj fruktaj kaj legomaj ĝardenoj de Krimeo laboras nun por vi sola. Kaj al vi eĉ manĝi ĉion estas malpermesite, kompatinda. Ne gravas, dume mi kaj Stanislava formanĝos. Ankaŭ virinoj bezonas vitaminojn.

Panjo, demetu de mi ŝtonon.

5

Tio estis laciga kaj stranga spektaklo. De ekstere povus ŝajni, ke por helpi al Liza venis ŝia fratino. Liza, palpserĉante kondutlinion, pene petolis, ĉu strebante forigi ĉiam aperantan streĉitecon, ĉu por iel ĝojigi sin; ĉu, eble, ankaŭ min gajigi, komprenante, probable, ke ankaŭ por mi, amata fiulo, same estas maldolĉe kuŝi inter ili kiel pansita ŝtipo. Mi memoras, kiam Stanjo unuafoje venis anstataŭi ŝin, kaj ili ambaŭ, ĝibetiĝantaj, kun same ruĝiĝintaj kaj ŝvelintaj okuloj, denove staris, preskaŭ tuŝante unu la alian per kubutoj, ĉe mia lito, Liza subite petole ekridetis, militsalutis per du fingroj, en pola maniero — mi eĉ ne scias, ĉu por plezurigi aŭ malplezurigi Stanjon; kaj eĉ ŝi mem, certe, tion ne sciis — kaj brave raportis: «Speciala grupo estas kolektita, sinjoro kolonelo! Kiaj estos ordonoj?» Mi ne tuj trovis, kion respondi; longe knaris per nebuligita per anesteziaj drogoj cerbo, poste siblis, penante trafi ŝian tonon: «Purigadu la armilaron ĝis brilo. Mi leviĝos — kontrolos». Stanjo afable kaj malvarme ridetis; sed, ho dio, kiel ridis Liza pri tiu stulta kazerna maldecaĵo! Mi memoras, en la dua, aŭ eble tria, tago al mi provis penetri Kurakin, ŝajne kune kun Ramilo — Liza estis elpelanta ilin: «Malpermesite! Aliro al la korpo estas malfermita nur por virinoj!» — ŝi kun senapelacia gajeco, peteme, retrorigardis al mi trans la ŝultro. Mi memoras, en momento de unu el bandaĝadoj ili ambaŭ estis en la ĉambro kune — Liza jam venis, Stanjo ankoraŭ ne foriris; do ili eĉ la vartistinon fakte nuligis kaj kun ia translima zorgemo mem turnis mian malvarman kadavron per kvar manoj. «Stanjo, bonvolu helpi… a ha, jen tiel. Ĉu al vi ne estas peze?» — «Tute ne, Elizabeta Nikolavna. Dum mia vivo mi havis okazojn levi multe pliajn pezojn», — respondis Stanjo kaj per precizaj, senriproĉe rapidaj movoj — unu, du, tri — trapuŝis sub mi disvolvatan pansan bulon. Kaj kiam mi, knarinte per la dentoj pro senforteco, apenaŭ aŭdeble krietis: «Kial vi, vere!.. Estas ja personaro!», Liza mirigite ekgapis miajn okulojn kaj diris: «Dio kun vi, Saĉjo, al ni ja estas agrable. Ĉu vere, Stanjo?» — «Vere», — respondis tiu. «Vi, Saĉjo, eble ne scias, — aldonis Liza, glatigante la panson per la manplato, por ne estu eĉ plej eta faldo, kiu povus premi, — sed la edzinoj deziras esti konstante necesaj al sia edzo. Ja vere?» — «Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna».

Stanjo, male, tenis sin kun mi kun senpersona, foriganta ĉiun aludon al anima aŭ alia proksimeco, korekteco de bonege trejnita vartistino. Kiam Liza foriris, ni preskaŭ ne interparolis, por mi ĉiu vorto estis malfacila, terure dolorega, la petala kuglo disŝiris kaj mian pulmon, kaj la trakeon, sed Liza babilis anstataŭ duopo, detalege rakontante kaj pri vetero, kaj pri novaĵoj, kaj pri tio, kion informis Kruus, kaj pri tio, kion sendis Raĥĉiev-oj kaj kiel ili atendas nin en Otuzoj, kaj pri tio, kion diris telefone Paŭlinjo, kaj pri tio, kion diris en lasta parolo prezidanto de Dumo Sergunenkov, kaj kiel estis vestita la imperiestrino dum hieraŭa aŭdienco, translaciita de ĉiuj televidprogramoj; kaj Stanjo silentis, nur plenumante petojn, kaj unusilabe respondante al demandoj, ne deŝiriĝante de iu libro aŭ manuskripto — kaj, kiam ni restis duope, en la ĉambro ŝvelis sovaĝa, streĉita fremdiĝo, kiun Liza, venante, malespere penis iel forigi. Mi baldaŭ ĉesis kaj peti, kaj demandi, kaj peni iel komenci konversacion; eĉ se mi ion vere bezonis, mi atendis Lizan aŭ vartistinon. Stanjon tiuj silentadoj, ŝajne, tute ne maltrankviligis — ŝi susuris per folioj, sidiĝinte en angulo tiel, ke mi ŝin eĉ vidi ne povis. Tiam mi tute ĉesis kompreni, por kio ŝi alveturis. Eble nur por sciigi Lizan pri sia ekzisto. Certe, pensis mi, kun fermitaj okuloj aŭskultante oftan susuron — ŝi legis tre rapide, — ŝi, «levinta dum la vivo multe pliajn pezojn» — sendube plurajn fojojn trafis en iajn similajn situaciojn, kaj, malsame ol mi kaj, des pli, ol Liza, probable, sentis sin bone, kiel fiŝo en akvo. Ŝi nur ne ofendu iel mian knabinon, pensis mi foje — kaj tuj ekhontis neelteneble. Mi volis jam voki ŝin, kaj, kiam ŝi venos, diri ion bonan — ŝian angulon mi ne povis atingi per iu pli-malpli longa frazo — sed ĝuste en tiu momento ŝi malestime snufis kaj balbutis, evidente ne por mi: «Kiel aĉe li skribas… jen kriplulo». Kaj mi silentis.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Прийти в себя
Прийти в себя

Украинский журналист Максим Зверев во время гражданской войны в Украине оказывается в армии ДНР и становится командиром диверсионной группы «Стикс». Попав под артобстрел, он внезапно перемещается в прошлое и попадает в самого себя — одиннадцатилетнего подростка. Но сознание и опыт взрослого Максима полностью сохраняется. Пионер Зверев не собирается изменить свою жизнь и страну, но опыт журналиста и мастера смешанных единоборств невозможно скрыть. Вначале хрупкий одиннадцатилетний мальчик ставит на место школьных хулиганов и становится признанным лидером сначала в своем классе, а потом и в школе. Однако такое поведение очень сильно выделяет советского школьника среди его товарищей. Новые таланты Зверева проявляются на спортивном поприще — в боксе и в самбо. И вот однажды одиннадцатилетний пионер, который в школе получил красноречивое прозвище «Зверь», привлекает к себе внимание сначала милиции, а потом и всесильного КГБ. Причина в том, что, случайно столкнувшись с вооруженными бандитами, Максим вступает в неравную схватку и выходит победителем, убивая одного бандита и калеча другого. После знакомства с необычным пионером, которому присвоен псевдоним «Зверь», в управлении «Т» проявили к феноменальному мальчику, который продемонстрировал уникальные бойцовские качества, особое внимание…

Александр Евгеньевич Воронцов , Александр Петрович Воронцов

Фантастика / Альтернативная история / Попаданцы