Ŝi malfermis pendantan sur la ŝultro saketon; atente fosis en ĝi kaj elprenis la ŝlosilojn, kiujn mi redonis al ŝi antaŭ la forflugo ĉi tien. Dum momento, kvazaŭ hezitante, — kaj eble, strebante emfazi sekvan movon — tenis ilin en mallerte fleksita mano, poste decideme, sed gardeme, sen ajna frapo, metis ilin sur la ŝranketon apud mia litkapo.
— Jen… Mi ĉiam timas, ke vi povis malĝuste kompreni. Mi redonas al la posedanto. Eble, ili ankoraŭ taŭgos. Se mi necesos — venu, mi ĉiam ĝojos.
Ŝi turniĝis kaj ekfrapis per la kalkanumoj for. Eliris el mia vidkampo, kaj mi fermis la okulojn. La frapado ĉesis.
— Tio koncernas ankaŭ vin, Elizabeta Nikolavna. Al mi estis tre agrable konatiĝi kun vi. Kaj, je dio, pardonu min. Mi ne… jam… ne simple… Mi amas.
— Ankaŭ vi pardonu min, Stanislava Solomonovna, — respondis morte trankvila voĉo de Liza.
La pordo malfermiĝis kaj fermiĝis.
Pasis, eble, kvin minutoj, antaŭ ol aŭdiĝis malrapidaj, molaj, katinaj paŝoj de Liza. Ŝi proksimiĝis, kaj mi eksentis, kiel fleksiĝis la lito — Liza sidiĝis apud mi.
— Ĉu vi dormas? — flustre demandis ŝi.
Mi malfermis la okulojn. Ŝajnis, ke ŝi maljuniĝis je jaroj. Sed tio estis simple laco — fizika kaj nerva. Se ni ripozus semajnon en Otuzo — la etulino tuj ekflorus.
Triope kun Stanjo. Jen kiel ĉiuj ekflorus.
— Per eterna dormo, — respondis mi.
Ŝin kvazaŭ tuŝis vipo.
— Ne ŝercu tiel! Neniam ŝercu tiel ĉe ni!!
Mi ne respondis. Ŝi silentis, trankviliĝante.
— Saĉjo… Kiun vi amas pli?
— Lian imperiestran moŝton kaj la patriarkon de komunistoj, — pensinte, siblis mi. — Ambaŭ estas tiaj malsamaj, kaj ambaŭ estas tute… necesaj por bonstato de la regno, — mi ripozis. — Antaŭ tri tagoj mi pli amis la imperiestron. Ĉar lia filo pereis. Kaj poste pli ekamis la patriarkon… ĉar oni lin kripligis, kaj nun… mi pli domaĝas lin.
Ŝi palpis mian vizaĝon per rigardo. Kiel radaro, per rondoj. Unu fojon, duan…
— Al vi kun mi ne sufiĉas eksplodaj pasioj, — diris ŝi. — Mi por vi, verŝajne, estas iomete kokino.
— Anserideto, — respondis mi.
Ŝi penis rideti. Tutan ŝian petolan viglecon, tutan gajecon, sur kiuj nure teniĝis nia triopo, kvazaŭ forblovis vento. Mi eĉ pensi timis, kio al ŝi okazis, kiam ŝi lasadis nin duope kun Stanjo kaj restis en hotela ĉambro sola.
— Tamen ŝi emas al peko de trofiero, — diris ŝi.
— Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna, — per afekta voĉo siblis mi.
Ŝi denove penis rideti — kaj denove ne sukcesis. Kaj subite malrapide kaj mole, kiel hakita lanugeca piceo, puŝis sian vizaĝon en mian sanan ŝultron. Longaj helaj haroj disŝutiĝis laŭ la pansoj.
— Ne, ne, Saĉjo, ne parolu tiel. Ŝi estas bona, tre bona. Vi eĉ ne scias, kia bona ŝi estas.
Ŝiaj ŝultretoj ektremis.
Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.
6
Ankoraŭ post semajno forflugis al siaj abiturientoj ankaŭ Liza.
Al tiu tempo mi mem jam povis manĝi kaj iri al necesejo. Kaj estri.
Kurakin elskuis Beĉjon ĝis la fundo mem. Pri tutaj ok tagoj de ŝia estado en Simbirsko ĝis la atenco estis konstruita horaro, eĉ minutaro. Nenio rezultis, ne troviĝis iaj ajn kroĉaĵoj. Kio provokis liajn «revelaciojn» pri valoraĵoj en la teko kaj pri cetero, restis same mistera, samkiel post la unua pridemandado. Neniujn personojn, en kiuj eblus almenaŭ kun streĉo suspekti iajn hipnotigantojn, li renkontis. Ne havis li iajn ajn truojn en memoro, nek perdojn de konscio — nenion.
Kruus raportis, ke ĉiuj liaj penoj palptrovi kaj malbloki iajn ajn perforte fermitajn regionojn de la memoro aŭ de la subkonscio de Cin fiaskis. Ne estis io por malbloki, Beĉjo estis unueca kaj nedividebla.
Kaj samtempe lia pretera mencio pri junaĝa interesiĝo pri komunismo neniel konfirmiĝis. Oni pridemandadis homojn, kiuj lin konis en juneco, pridemandadis liajn samkrimaferanojn, pridemandadis komunistojn de steloj, al kiuj li povus en tiuj jaroj turni sin kun peto igi lin novico — mankis ajnaj spuroj. Kaj tamen Beĉjo firme insistis. Sed nenion povis montri konkrete. Ne simple ne deziris, sed evidente ne povis; Kurakin, koleriĝinte, jam testis lin per mensogdetektilo. Ĉu en Vladivostoko? Jes, en Vladivostoko. Sed eble en Siktivkaro? Aŭ en Hanti-Mansijsko? Jes. Povas esti. En juneco, antaŭlonge. Mi ne memoras.
Aperis al li de ie ankaŭ aliaj, antaŭe neniel montriĝintaj strangaĵoj. Ekzemple, li estis serioze konvinkita, ke povus regi pli ĝuste, ol la imperiestro, estri la landon pli bone, ol Dumo aŭ la kabineto de ministroj. «Kion do ili faras, aĉuloj, salivuloj, — diris li kolere, venante al pridemandado kun freŝa ĵurnalo en la manoj. — Jen kion mi farus…» Kaj kun certa, tre solida aspekto diris sensencaĵojn; kaj ofte morgaŭ ne memoris, kion diraĉis hieraŭ, kaj diraĉis ion tute malan. Sed tutegale, tiel, kiel li proponis, eblus regi nur iun etan bandon, sed ne la grandan regnon. Ĉiujn malamikigi kun ĉiuj; tiujn, sen kiuj ne eblas, aĉeti, aliajn timigi per tio, ke li neniam ilin aĉetos; promesi unu, sed doni alion kaj al tute aliaj homoj… Eĉ bando tion ne eltenus longe.[67]
Antaŭe oni ne rimarkis en li tian intereson al politiko.