Kelkaj ekspertoj konfirmis, tamen, lian plenan mensosanecon. Ŝajnis, ke en lia konscio samtempe aperis kelkaj obsedaj ideoj, kaj ili ĉiuj treege konvenis al lia origina menso.
Poste alflugis Papazjan kaj alportis simple sovaĝajn amasojn da statistiko. Mi foliumis ilin dum kelkaj tagoj. Vidiĝis interesa kaj same tre nekomprenebla bildo. Al io ĝi evidente montris, treege evidente — sed al kio?
La hipotezon pri novaperinta mutacia viruso ni devis forlasi tuj — se ne supozi, savante ĝin perforte, ke ĝi estas ne novaperinta, sed ni jam vivas kun ĝi sufiĉe longe. Sed tio ŝajnis tre malprobabla — ja ĝin oni rimarkus; se cerba patologio havas evidentan karakteron, iuj sekcadoj ĝin nepre montrus.
Kriminalaj agoj, laŭ esencaj parametroj similaj al la du fidinde registritaj specimenoj — Kislenko kaj Cin, okazis delonge kaj tre malofte; kutime ili aŭ restis ne malkaŝitaj, aŭ la kriminto estis agnoskata psiĥe ne plene valida, aŭ liberigata pro nesufiĉo de krimpruvoj, aŭ vere tuj post la ago en neklaraj cirkonstancoj pereis, mortis aŭ malaperis, deŝirante tiamaniere ĉiujn fadenojn. Sed disĵeteco de tiaspecaj krimoj estis ne egalmezura; ili evidente strebis al tiuj aŭ aliaj spaco-tempaj nodoj — jen ili preskaŭ malaperis, jen en iu regiono por ioma tempo, de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj jaroj, subite neklarigeble oftiĝis, ne havante inter si ian ajn observeblan ligon, jen ricevis por sufiĉe longaj periodoj karakteron de vasta epidemio aŭ eĉ pandemio. Tio estis diable interesa.
La plej proksima tempe al ni pandemio, feliĉe, estis for de ni jam je pli ol duonjarcento, ĝin eblis proksimume dati per unua duono de la kvardekaj jaroj, sed dum pasintaj kvindek jaroj potencaj, ĝis ses-sep dekoj da okazoj dum jaro, epidemioj eksplodis jen en unu, jen en alia lando; malplej rapide la pandemio estis estingiĝanta en Rusio, praktike finiĝinte nur ok jarojn post tio, kiam ĝi finiĝis, ekzemple, en Eŭropo. Altiris atenton tio, ke post lokiĝintaj en tiujn kvindek jarojn periodaj kaj sufiĉe lokalaj eksplodoj en Afriko, Indoĉinio, Centra Azio, Ĉinio, Centra Ameriko tiu absurda epidemio en lastaj jaroj denove komencis riveliĝi en nia lando, okupante foje por tutaj monatoj samtempe kelkajn guberniojn; la situacio laŭ intenseco, certe, neniel kompareblis kun la kvardekaj, sed rimarkeble superis indikojn de, ekzemple, la sesdekaj aŭ la sepdekaj jaroj. Ne plaĉis tio al mi.
Iri pli profunden en polvon de jardekoj estis malpli facile. Preciza kaj kompleta statistiko tiam mankis; kaj restis nur admiri nekonatajn al mi, nerimarkeblajn kaj skrupulajn laborantojn de la statistika buroo de Ministrejo de Internaj Aferoj, kiuj siatempe de jaro al jaro estis transportantaj en memoron de centra datumbanko ĉiujn arkivajn dosierojn de la lando kaj, kiom eblis, de la tuta mondo. Estis eĉ nekompreneble, por kio ili tion faras — simple por ordo. Sed jen evidentiĝis, ke ili ĝuste por mi laboris.
Kaj tie, en tiu polvo, troviĝis faktoj vere malbonsignaj.
La pandemio en Rusio komenciĝis evidente pli frue, ol en plejmulto de aliaj regionoj de la mondo; montriĝis, ke, kune kun Germanio kaj, parte, ĉemaraj provincoj de Ĉinio mia lando iĝis unu el tri potencaj centroj, fontoj de tiu mistera malsano, inundinta poste la tutan civilizitan mondon. En ĉiuj tri centroj kruta kresko komenciĝis proksimume samtempe, de komenco de la tridekaj jaroj. Sed la samaj landoj — kaj kio plej senkuraĝigis, ĝuste Rusio unuavice — firme tenis unuan lokon ankaŭ dum la dudekaj jaroj ĝis, finfine, en dua duono de la dekaj jaroj la fenomeno denove ricevis pandemian, aŭ, pli ĝuste, kvazaŭpandemian karakteron, laŭlitere kiel skualo trairinte laŭ Eŭrazio de okcidento al oriento.
Poste — en ordo, mala al la kronologia — la epidemio estingiĝis. Unuopaj, kaj ne tre gravaj eksplodoj okazis jen en unu, jen en alia provinco de Ĉinio; jen en unu, jen en alia gubernio de Rusio; jen en unu, jen en alia eŭropa lando. Eksplodo en Meksiko. Afriko kaj Suda Ameriko tiam plene iĝis blankaj makuloj — statistiko tie, fakte, tiam ne ekzistis; sed ne ili min interesis. Por mi jam nedisputebla estis ekzisto de tri nodoj, kvankam dume nesciate de kio: orient-azia, mez-rusia kaj centr-eŭropa. Jen la mez-rusia, jen la centr-eŭropa nodo sendis metastazojn al Balkanoj. Poste komencis estingiĝi la orient-azia nodo. Poste, en naŭdekaj jaroj de la antaŭa jarcento, komencis velki ambaŭ nodoj; la indikoj stabile tenis sin malpli alte, ol de la plej trankvilaj por la dudeka jarcento sepdekaj jaroj. Finfine, en la sepdeka aŭ la sepdekunua jaro de la antaŭa jarcento okazis abrupta eksplodo en centra Eŭropo, kvazaŭ Francio kaj Prusio frotis unu la alian per silikoj de limoj, elĵetinte faskon da fajreroj…
Kaj fino.
Kvazaŭ oni fortranĉis.