Tamen ŝi forigadis doloron. Per ia sesa senso divenante, kiam mi jam ne povis pacienci, ŝi demetis legaĵon, alvenis silente, sidiĝis sur randon kaj komencis sorĉi. Energie spirante, ŝi levis maldikajn longajn manojn, kiel pastrino, vokanta fajron de ĉieloj, poste ĵetis plenigitajn per ĝi manplatojn al mia disŝirita brusto kaj jen facile tuŝis la pansojn, jen faris super ili komplikajn manipulojn… Mi ne scias, ĉu tio helpis al resaniĝo, ĉu ne — sed en tiaj minutoj al mi ŝajnis, ke ŝi rilatas al mi kiel antaŭe, ke ŝi alveturis nur pro tio, ke ne povis esti malproksime, kaj entute — ĉio mem ordiĝos iel, ja se homoj amas unu alian, ĉio ne povas ne ordiĝi… Eble, en tio estis tuta senco de la sorĉado? La doloro pro tiaj pensoj perdis venkan impeton; velkis, ŝrumpis, kiel stepa incendio sub pluvego.
Kun Liza ŝi tenis sin kun substrekita afableco, kaj ĝenerale ĉiel demonstris sian suban, duagradan rilate al ŝi staton. Liza en siaj penoj establi tiom necesan por normala regeneracio etoson de senĝena hejma kamaradeco — mi imagas, kiom tio kostis al ŝi! — tuj komencis voki Stanjon laŭ antaŭnomo; tiu dum tri tagoj kroĉiĝis al patronomo. «Stanjo» — «Elizabeta Nikolavna»… Poste ŝi tamen rezignis, ja tro akre sonis tiu absurdaĵo, eĉ eble por ŝi mem. Sed strategie nenio ŝanĝiĝis; mi estas certa, ke, se la lingvo donus al ŝi tian eblon, Stanjo konversacius kun Liza en for-orientaj tradicioj, kie, ekzemple, laŭ unu el fama milo da ĉinaj ceremonioj, konkubino, sendepende de realaj aĝoj, alparolas al ĉefa edzino uzante terminon de parenceco, signifantan «pli maljunan fratinon»; nu, kaj ŝi mem, respektive, nomiĝas «juna fratineto». «Ĉu ne deziras sinjorino pli aĝa fratino iomete trinki teon? La juna fratineto ĝojos servi al ŝi…». En la rusa, ne elturniĝante, tion ne eblas diri, sed Stanjo ankaŭ el la rusa sukcesis elpremi nemalmulton, kaj Liza, kun ŝia simplanima peno establi amikecon, nenion povis fari. Fera virino estas Stanislava. Restinte kun ŝi duope, mi, certe, provus ion klarigi al ŝi — se mi povus esti certa, ke tio estas simple pro ŝia ĝenemo, pro absurdeco de la situacio, pro respekto al dek kvin jaroj, kiujn ni vivis kun Liza, pro nekompreno, ke al mi, truita baloneto, estis fizike dolore aŭskulti tion, kaj, se mi povus aŭdigi sonojn pli laŭtajn ol siblado, mi kriegus, kiam ŝi peneme, konsekvence humiliĝas, ofte eĉ Lizan konsternante, kaj eĉ ruĝigante; sed lastatempe Stanjo tiel kondutis kun mi, ke mi ne povis ekskludi afektan strebon vundi min, montrinte, kiel mi estas kruela, tenante ŝin kiel konkubinon.
Kaj ke ŝi ne plu permesos tion.
Ĝuste ŝi establis kutimon de kunaj te-trinkadoj. En la tria, ŝajne, tago — jes, ĝuste tiam ŝi transiris de Elizabeta Nikolavna al Liza — ŝi venis kun plena termobotelo, du faldeblaj plastaj glasetoj kaj iu modesta, sed apetitveka manĝaĵo, preparita de ŝi mem. Ekde tiam tio establiĝis. Antaŭ ol anstataŭi unu la alian en tiu infera honora gardo, ili sidiĝis en la malproksima angulo, ekster limoj de videblo, manĝis Ramilajn abrikotojn, krakante per iu ĉasta bongustaĵo kaj trinketante teon. Mi penis aŭskulti, sed ili konversaciis duonflustre pri io sia, pri knabina, kaj poiomete eĉ komencis ete ridi per du voĉoj. Verŝajne, min pridiskutis. Sed, eble ne — ĉu mi estas sola afero en la mondo? Foje mi eĉ sentis solecon kaj ofendon — ŝajnis, ke mi al ili jam ne necesas; ili simple plenumas sanktan devon kaj honoran servon.
En la sesa tago, kiam ili finis teumadon kaj Stanjo devis foriri, ŝi leviĝis, sed ekiris ne al la pordo, sed nehaste frapis per kalkanumoj, irante al mi. Haltis, rigardante al mia vizaĝo. Tiel, kiel ŝi, verŝajne, ĉiam deziris — de supre. Kaj mi — al la ŝia; de malsupre.
— Mi ĵus parolis kun la kuracisto. Ĉio estas bona, vi rapide resaniĝas, — diris ŝi. — Kaj mi ĉiujn manuskriptojn, kiujn kunprenis, jam prilaboris. Do mi revenas al la ĉefurbo. Ĉi tie mi ne plu necesas, kaj tie venis tempo perlabori vicajn rublojn.
Tio estis neatendita, kiel tondro el sennuba ĉielo. Ne nur por mi — al Liza, verŝajne, antaŭ tiu momento ŝi same nenion diris.
— Kiam? — post paŭzo demandis Liza el la tea angulo.
— Post du horoj estas ekflugo.
— Ĉu mi helpu al vi pri pakaĵo?
— Ah ne, Liza, kian mi havas pakaĵon. Ne maltrankvilu, mi alportos lude.
— Ne ludu kun tio, pli bone dungu portiston.
— Dankon, mi ĝuste tiel faros.
Ŝi paŭzis, kliniĝis kaj kisis min per duonmalfermita buŝo. Gardeme, por ne movi la damnitan oksigenan tubeton, ensuĉis miajn lipojn kaj dum kelkaj sekundoj lekis ilin tie, interne de si: «Ĉu vi deziras ĉi tien?»; poste deŝoviĝis kaj levis tremantajn, bluetajn palpebrojn. Kvazaŭ ŝi staris sur lignofajro.
— Bonvolu, Saĉjo, ne plu faru tiel, — raŭke diris ŝi. — Gardu vin, mi ja petis. Se ni vin ne interesas, almenaŭ pri Paŭlinjo pensu.
Mi silentis. Ne povis ja mi dispremite sibli responde al tielaĵo.