La Edda de Snorri Sturluson estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.La vorto ‹Edda› estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo ‹praavino›; ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.Snorri Sturluson (1179–1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t.n. Sturlungar. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda.Baldur Ragnarsson
Мифы. Легенды. Эпос18+La Edda de Snorri Sturluson
Antaŭvortoj
La Edda
de Snorri Sturluson estas konservita en islanda kodekso probable skribita ĉ. 1300. Sur ĝia unua paĝo estas skribite: «Ĉi tiu libro nomiĝas Edda. Ĝin kunmetis Snorri Sturluson laŭ la maniero, kiel ĉi tie estas skribite.» Oni konsideras la tekston de ĉi tiu manuskripto plej proksima al la originala verko de Snorri. La libro estas esence manlibro pri poetiko, sed samtempe la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda. La vortoLa libro de Snorri estas dividita en kvar partojn:
La