Krom la mitologiaj rakontoj
La lasta parto de la
Vortoj kaj nomoj signitaj per asterisko en
ĉ. ĉirkaŭ
ĉap. ĉapitro
Gg Notoj pri Gylfaginning
isl. islande
kp komparu
lat. latine
plur. pluralo
sing. singularo
t.e. tio estas
vd vidu
° nedokumentita historia vorto.
Prologo
1. Evoluo de la di-ideo
Ĉiopova Dio kreis en la komenco ĉielon kaj teron kaj ĉiujn aferojn, kiuj ilin akompanas, kaj laste du homojn de kiuj devenis la generacioj, Adamon kaj Evan, kaj multiĝis ilia gento kaj disvastiĝis tra la tuta mondo.
Sed en la pasado de la tempo la homa raso diversiĝis; estis iuj bonaj kaj stabilaj en la ĝusta kredo, sed multe pli multaj sin forturnis al la voluptoj de la mondo kaj neglektis la ordonojn de Dio. Tial Dio dronigis la mondon per diluvo kun ĉiuj kreitaĵoj en la mondo krom tiuj, kiuj estis en la Arkeo kun Noa. Post la Diluvo vivis ok homoj, kiuj loĝis en la mondo, kaj de ili devenis generacioj, kaj okazis kiel antaŭe, ke kiam la mondo fariĝis loĝata kaj multiĝis la homoj, tiam granda plimulto de la homaro avidis riĉon kaj gloron kaj neglektis obeon al Dio, kaj kreskis tio ĝis tiom, ke ili rifuzis diri la nomon de Dio. Sed kiuj tiam estis por rakonti al siaj infanoj pri la grandfaroj de Dio? Tiel do okazis, ke ili forgesis la nomon de Dio, kaj en plej multaj lokoj en la mondo troviĝis neniu, kiu sciis ion pri sia kreinto. Sed malgraŭ tio Dio disponigis al ili terecajn favoraĵojn, riĉaĵojn kaj prosperon, por ĝui en la mondo. Li cedis al ili ankaŭ porcion da saĝo, por ke ili povu kompreni ĉiujn terajn aferojn kaj detalojn de ĉio, kion ili povis vidi en la ĉielo kaj sur la tero.
Ili pensis kaj miris pri tio, kion povus signifi tio, ke la tero kaj la bestoj kaj la birdoj havas komunan naturon en iuj aferoj, sed estas tamen diferencaj je kvalitoj. Unu naturo de la tero estas, ke se enfosita sur altaj montopintoj, akvo tie elfluas, kaj ne estis necese enfosi tie pli multe por havi akvon ol en profundaj valoj. Tiel same estas ĉe bestoj kaj birdoj, ke la sango estas same proksima en la kapo kiel en la piedoj.
Estas la dua naturo de la tero, ke en ĉiu jaro kreskas sur la tero herbo kaj floroj, kaj en la sama jaro ili falas kaj velkas. Tiel same estas ĉe bestoj kaj birdoj, ke iliaj haroj kaj plumoj kreskas kaj falas for en ĉiu jaro.
Estas la tria naturo de la tero, ke kiam ĝi estas malfermita kaj fosita, tiam herbo kreskas sur la grundo, kiu estas plej supre sur la tero. Rokojn kaj ŝtonojn ili rigardis kiel ekvivalentajn al dentoj kaj ostoj de bestoj.