El tio ili tiel konkludis, ke la tero estas vivanta kaj havas vivon laŭ iu maniero, kaj ili komprenis, ke ĝi estas mirige maljuna laŭ kalkulo de jaroj kaj potenca laŭ naturo. Ĝi nutras ĉiujn kreaĵojn kaj ekposedas ĉion, kio mortis. Pro tio ili donis al ĝi nomon kaj konsideris sin devenintaj de ĝi. Simile ili aŭdis de siaj maljunaj parencoj, ke post kalkulo de multaj centoj da jaroj, tiam estis la sama tero, suno kaj ĉielkorpoj, sed la iroj de la ĉielkorpoj estis diversaj. Havis iuj longan iron, iuj malpli longan. Pro tiaj aferoj ili kredis tion probabla, ke devas esti iu reganto de la ĉielkorpoj, kiu regas iliajn irojn laŭ sia volo, kaj ke tiu devas esti tre potenca kaj multepova. Kaj tion ili supozis, ke se li regas la elementojn, li devis ekzisti antaŭ la ĉielkorpoj, kaj komprenis ili tiel, ke se li regas la irojn de la ĉielkorpoj, li devas regi ankaŭ la briladon de la suno kaj la roson de la ĉielo kaj la kreskaĵojn de la tero, kiuj dependas de ĝi, kaj simile la venton de la ĉielo kaj sekve la ŝtormon de la maro. Ili ne sciis, kie estas lia regno, sed tion ili kredis, ke li regas ĉiujn aferojn sur tero kaj en aero, la ĉielon kaj la ĉielkorpojn, la maron kaj la veteron.
Sed por pli bone ebligi rakonton pri tio aŭ fiksi en memoro, ili donis nomojn inter si mem al ĉiuj aferoj, kaj ŝanĝiĝis tiu kredo multmaniere laŭ tio, kiel distingiĝis la popoloj kaj branĉiĝis la lingvoj. Sed ili komprenis ĉion laŭ materia kompreno, ĉar ne estis donita al ili la saĝo de spirito.Tiel ili komprenis, ke ĉiuj aferoj estis faritaj el iu materialo.
2. Pri la tri regionoj de la mondo
La mondo estis dividita en tri regionojn. De sudo al okcidento kaj supren al la Mediteraneo, ĉi tiu parto estis nomita Afriko. La suda parto de tiu sekcio estas varmega, tiel ke ĝi brulas pro la suno. La dua parto de okcidento al nordo kaj supren al la maro, ĉi tiu estas nomita Eŭropo aŭ Enea. Tie la norda parto estas tiom malvarma, ke ne kreskas tie herbo kaj ne eblas tie loĝado. De nordo kaj tra la orientaj regionoj tute ĝis la sudo, tio estas nomita Azio. En tiu parto de la mondo ĉio estas gloro kaj belo kaj abundas tie produktoj de la tero, oro kaj juveloj. Tie estas ankaŭ la mezo de la mondo. Kaj kiel estas pli bela tie la tero kaj pli bona en ĉiuj rilatoj ol en aliaj lokoj, tiel ankaŭ estas plej honorataj la homoj tie per ĉiaj bonaĵoj, saĝo kaj forto, belo kaj ĉiaj lertoj.
3. Pri Trojanoj
Proksime al la mezo de la mondo estis farita tiu konstruaĵo kaj restadejo, kiu estis la plej glora el ĉiuj, ĝi estas nomita Trojo, la landon tie ni nomas Turkujo. Tiu loko estis konstruita multe pli granda ol aliaj, kaj kun pli da lerto en multaj rilatoj, helpe de la riĉoj kaj rimedoj tie haveblaj. Tie estis dek du regnoj kaj unu ĉefreĝo, kaj apartenis multaj landoj al ĉiu regno. En la urbo estis parolataj dek du ĉefaj lingvoj. La dek du regantoj de la regnoj estis superaj al aliaj homoj, kiuj vivis en la mondo, pri ĉiuj homaj kvalitoj.
Unu reĝo en Trojo estis nomita Munon aŭ Mennon. Li havis kiel edzinon la filinon de la ĉefreĝo Priamus. Ŝi nomiĝis Troan. Ili havis filon. Li nomiĝis Tror, kiun ni nomas Toro. Li estis edukata en Trakio ĉe duko, kies nomo estis Lorikus. Kiam li estis dekjara li heredis la armilojn de sia patro. Li estis tiel belaspekta, kiam li venis inter aliajn homojn, kiel estas ebono inkrustita en kverkon. Liaj haroj estis pli belaj ol oro. Kiam li havis dek du jarojn, li jam akiris plenan fortecon. Tiam li levis de la tero dek ursofelojn, ĉiujn kune, kaj tiam li mortigis dukon Lorikum, sian edukpatron, kaj lian edzinon Loran aŭ Gloran kaj proprigis al si la ŝtaton Trakion. Ĝin ni nomas Trudheim. Tiam li vojaĝis tra multaj landoj kaj esploris ĉiujn regionojn de la mondo kaj venkis sola ĉiujn berserkojn[1] kaj ĉiujn gigantojn kaj unu el la plej grandaj drakoj kaj multajn sovaĝajn bestojn. En la norda regiono de la mondo li renkontis profetinon nomitan Sibilo, kiun ni nomas Sif, kaj ekhavis ŝin kiel edzinon. Neniu scias ion pri la prafamilio de Sif. Ŝi estis la plej bela el virinoj, ŝiaj haroj estis kiel oro. Ilia filo estis Loridi, kiu similis al sia patro. Lia filo estis Einridi, lia filo Vingetor, lia filo Vingenir, lia filo Moda, lia filo Magi, lia filo Seskef, lia filo Bedvig, lia filo Athra, kiun ni nomas Annan, lia filo Itrmann, lia filo Heremod, lia filo Skjaldun, kiun ni nomas Skjold, lia filo Bjaf, kiun ni nomas Bjar, lia filo Jat, lia filo Gudolf, lia filo Finn, lia filo Friallaf, kiun ni nomas Fridleif. Li havis tiun filon, kiu estas nomita Voden. Tiun ni nomas Odino. Li estis homo elstara pro saĝeco kaj ĉiaj artoj. Lia edzino nomiĝis Frigida, kiun ni nomas Frigg.
4. Vojago de Odino al la nordo